MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

BALKANIO

Ŝtato plej izolita

Antaŭ nelonge la civitanoj de Albanio kaj de Bosnio kaj Hercegovino akiris la rajton libere moviĝi tra la tiel nomataj Ŝengen-landoj de Eŭropo. Senrajta tiel restas nur Kosovo.

Kial? Ĉu ties civitanoj ne eŭropemas (en Gallup-enketo en 2009 pli ol 88 % de kosovanoj respondis „jes” al Eŭropo)? Ĉu en Kosovo ne agadas eŭropaj organizaĵoj, inkluzive de 10 000 soldatoj de KFOR kaj 2500 juĝistoj kaj policistoj de EULEX, eŭropa misio por starigi leĝaron? Ĉu en Kosovo ne cirkulas eŭro?

Jugoslavio

Antaŭ 20 jaroj la civitanoj de Kosovo, kadre de eksa Jugoslavio, rajtis libere vojaĝi tra Eŭropo kaj eĉ tie loĝi kaj labori. Tamen nun tiu ĉi plej nova ŝtato estas la plej izolita en la mondo. Ĝiaj civitanoj rajtas senvize moviĝi al nur kvar ŝtatoj: Albanio, Makedonio, Montenegro kaj Turkio. Kontraste, afganoj rajtas senvize moviĝi al 22 ŝtatoj, irakanoj al 23 kaj somalianoj al 24.

Eĉ bosnianoj loĝantaj en Kosovo ne rajtas per siaj pasportoj eniri Bosnion, kiu kiel Serbio ne rekonas ties pasportojn. Serboj loĝantaj en Kosovo iru al Beogrado por akiri serban biometrikan pasporton markitan per litero „K” por distingi ilin de „veraj” serboj.

Vizokotizo

Nur du el tri vizopetoj ĉe la malmultaj fremdlandaj konsulejoj en Priŝtino estas akceptitaj. Plue, ŝajne nur en Kosovo okaze de akcepto konsulejoj notas sur la pasporto per minuso apartajn Ŝengen-landojn, kiujn la vizoposedanto tamen ne rajtas eniri. Cetere la vizokotizo estas pli alta ol alilande, ĉirkaŭ 120 eŭroj.

En Kosovo loĝas ĉirkaŭ du milionoj da homoj, dum en balkanaj landoj orientaj kaj okcidentaj nun povas libere moviĝi ĉirkaŭ 50 milionoj. Kial Eŭropo timas? Kial ĝi ankoraŭ konsideras ĝin „nigra truo”, dum krimado kaj aliaj malagrablaĵoj tie malpli oftas (laŭ Gallup) ol en aliaj regionoj de la malnova kontinento? Certe Kosovo meritas egalan pritraktadon.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07