MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Lirika politika pamfleto

Anstataŭ la tutgloba varmiĝo en la 2010aj komenciĝas same tutgloba malvarmiĝo kaj nova glacia erao. Rezulte Eŭropo kaj Norda Ameriko fariĝis teritorioj maltaŭgaj por la normala vivo, kulturo tie sovaĝiĝis ĝis la vakera nivelo, kaj plejmulto fuĝis al pli taŭgaj regionoj, kie (en la suda Ĉinio kaj Brazilo) post 50 jaroj formiĝis novaj florantaj centroj de la civilizo. La rifuĝintoj spertas kutiman malestimon kaj malbonan traktadon flanke de la indiĝena loĝantaro ...

Tio estas la scienc-fikcia fono de la ĉarma novelo fare de la franca verkisto Jerome Leroy, brile tradukita de Armela LeQuint kaj Ĵak Le Puil. La ĝenro de la novelo, tamen, ne apartenas al pura kaj rigora scienca fikcio, ĉar ĝi entenas ankaŭ fortan mistikisman komponanton – misteran influon al la herooj de belaj kristalaj objektoj, iam produktitaj en Lilo (iama norda Francio), kaj fariĝintaj siaspeca simbolo de ĉio bona, kio estas perdita en la senrevene forpasinta epoko – produktado de kristalo ja fariĝis forgesita arto.

La novelo estas verkita en lirika romantika etoso, estas leĝerstila kaj elvokas senton de profunda tristo. Samtempe ĝia tralego lasas certan senton de nefiniteco – eble, pro tio, ke ĝi estas sufiĉe malgranda, dum la problemoj tuŝataj en ĝi estas tre seriozaj, kaj pli detala prilaboro de ili povus kreskigi kaj profundigi la novelon ĝis nivelo de granda romano. La impreso, ke ĝi estas nur skizo de granda verko, aperas jam ĉe la komenco de legado kaj ne lasas onin ĝis la fino. Eble, tio estas granda avantaĝo de la verko, ĝuste al kiu la aŭtoro celis?

Malgraŭ la triste-lirika karaktero, la novelo estas esence politika satiro: ĝi malkaŝe primokas la mitan tutgloban varmiĝon promesitan de malhonestaj „sciencistoj” kaj politikistoj kaj montras la maljustan esencon de la nuna mondoordo per renverso de la interrilatoj inter la „sudaj” kaj „nordaj” popoloj – la lastaj eksentas neglekton kaj rasismon! Sed la du sencaj tavoloj de la verko – la lirika kaj pamfleta – neniel malhelpas unu al la alia, kaj eĉ trafe suplementas unu la alian! Ĝenerale, pro la brila lingvaĵo kaj bela enhavo la libro legindas por la plej postulema literatura frandulo, sed ĝin, pro malgranda amplekso, povas facile legi ankaŭ ĉiu homo, kiu timas dikajn volumojn kaj ankoraŭ hezite posedas la internacian lingvon.

Nikolao GUDSKOV
Jerome Leroy: Sonĝoj de kristalo. Arko 2064. Eldona Fako Kooperativa de SAT, loko ne indikita, 2010. 87 paĝoj, broŝuritaj. ISBN 978-2-918053-05-7.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nikolao Gudskov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-28