MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

INUNDOJ

Kompensi mizeron ne eblas

En novembro 2010 Flandrio suferis pro la plej gravaj inundoj de la lastaj 50 jaroj. Multaj civitanoj ricevis la impreson, ke inundoj tiaj estas nova fenomeno kaŭzita de tera varmiĝo. Esceptaj inundoj tamen regule ripetiĝas kun ritmo inter 50 ĝis 100 jaroj. Esploroj de la universitato de Leuven [leŭvn] pri cent jaroj ne montras rimarkindan ŝanĝiĝon en la pluvokvantoj.

Fakte kulpas pri la inundoj erara planado inter 1960 kaj 1980. Tiam oni rektigis meandrajn riverojn, provizante ilin per altaj digoj, por ekuzi grundon, kiu antaŭe inundiĝis. Ĉie oni instalis kloakarojn kaj surmetis sur la teron betonon.

Domoj

Rezulte, la akvo ne sorbiĝas en la tero kaj tro rapide kolektiĝas en la plej malaltaj terenoj. Krome en la sama periodo oni ekkonstruis novajn domojn en lokoj, kiuj antaŭe inundiĝis.

Post inundoj en 1994 kaj 1998 oni ekkonsciis pri la erara politiko. De post tiu periodo oni konstruis basenojn por kolekti troan akvon, laŭeble eĉ rekreis meandrojn, instigis al instalado de privataj pluvobasenoj kaj provis malrapidigi la forfluon de troa pluvakvo.

Damaĝoj

Evidente la ĝisnunaj rimedoj ne sufiĉis. Ripari iamajn hidrologiajn erarojn estas ege malfacile. La nuna katastrofo sendube instigos al pliaj iniciatoj. Tamen inundoj en esceptaj okazoj ŝajnas neeviteblaj, ĉar malhelpi damaĝojn en plej ekstremaj situacioj postulus tro grandajn infrastrukturojn kaj tro multekostus.

Pro tio la belga leĝo devigas asekurojn de loĝejoj repagi la kostojn de naturkatastrofoj, do ankaŭ de inundoj. Bedaŭrinde la asekuroj ne povas kompensi la homan mizeron.

Ivo DURWAEL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-07-23