MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Eseo

HIPOTEZO

La origino de la homaj lingvoj

Studi la evoluon de la lingvoj strikte science oni povas nur ekde la momento, kiam tiuj lingvoj akiris skribon. Kiel la lingvo evoluis ekde la unua artikigita sono ĝis la apero de la skribo – pri tio oni povas nur konstrui hipotezojn, kiuj povas esti konfirmitaj aŭ refutitaj nur per nerektaj faktoj. Neniaj arkeologiaj esplorfosadoj povas doni rektajn pruvojn. Dubinde ni iam scios, kiel kavernhomoj nomis mamuton, nur se estos inventita la tempomaŝino de Herbert Wells.

La ĉi-suba hipotezo estas bazita sur faktoj, kiuj ekzistas en diversaj lingvoj ĝis la nuna tempo. Kiomgrade plenrajta estas tia aliro? Se iu fenomeno ekzistas en kelkaj, eĉ multaj lingvoj, ĉu oni rajtas konsideri tiun fenomenon universala eco de la homa lingvo? Se mi estas, ekzemple, ruso, mi vidas ke ukrainoj, poloj, bulgaroj parolas multe pli kompreneble ol turkoj aŭ ĉinoj. Fakulo en lingvoj diros: la rusa kaj aliaj similaj al ĝi lingvoj formas la slavan grupon. En Eŭropo kaj Azio ekzistas ankaŭ aliaj lingvaj grupoj: ĝermana, romida, kelta, hinda, irana.

Uzante la ekziston de tiuj grupoj, oni povus konstrui pseŭdosciencajn teoriojn. Ekzemple, se la difina artikolo ekzistas en ĉiuj romidaj lingvoj, en ĉiuj ĝermanaj kaj ankoraŭ en la araba kaj la hebrea, en la greka kaj la hungara, en la bulgara kaj la makedona, do, tio estas universala lingva leĝo, kaj se iu lingvo ne havas artikolojn, ĝi estas ankoraŭ ne sufiĉe evoluinta.

Kompreneble, tio estas neserioza kaj nescienca. Jes, iu fenomeno povas esti en lingvoj de unu aŭ du grupoj kaj plene foresti en ĉiuj aliaj lingvoj de la mondo. Por ke oni povu konfirmi universalecon de iu fenomeno, ĝi devas esti en granda nombro de neparencaj lingvoj.

Travidebla origino

La origino de la lingvoj de sama grupo estas por la scienco pli aŭ malpli travidebla. Ekzemple, ĉiuj latinidaj lingvoj originis de la popola latino jam en la historia epoko, post la disfalo de la romia imperio. Ankaŭ la slavaj lingvoj originas de iu unu lingvo, sed ĝia nomo kaj ĝia skribo (kiu plej verŝajne ne ekzistis) ne konserviĝis. Ankaŭ ĉiuj hindeŭropaj lingvoj originis de unu lingvo (science: pralingvo). Ĝia nomo des pli ne konserviĝis, kvankam iuj teoriaj rekonstruaĵoj ekzistas ankaŭ por ĝi. Kiel en tiu lingvo sonis (proksimume antaŭ 5000 jaroj) la vorto „ŝafo”, sciencistoj pli aŭ malpli certe scias.

Imperativo de singularo

La lingvo embriiĝis, laŭ opinio de la aŭtoro, de verbo, de ĝia primara formo: imperativo de singularo. Argumentoj estos sube, kaj antaŭ ĉio ni imagu situacion de la ŝtonepoko. La tiama homo devis ĉasi, defendi sin kontraŭ rabobestoj kaj lukti kontraŭ malamikoj.

La prahomoj, kiuj ne havis akrajn ungegojn kaj kojnodentojn, fortajn muskolojn, rapidajn gambojn, povis ĉasi, lukti, defendi sin nur kunigite, grege. Kaj por tio ili bezonis almenaŭ minimuman interŝanĝon de informo. Sed kia informo estis la plej necesa? Por ke agoj dum ĉasado, batalo, defendo kontraŭ superanta per forto besto estu sukcesaj, ĉiuj devis agi interkonsente. Kaj por tio estis bezonataj komandoj, kiuj venus de la grega estro aŭ de la plej proksima najbaro. Komence tio estis neartikigitaj elkrioj (kiel krias boksisto, faranta frapon), kaj poste ĉiam pli kaj pli konsciaj. Tiajn diversformajn signalojn-komandojn havas ĉiuj gregaj animaloj inkluzive birdojn, kiuj havas malpli evoluintan cerbon ol mamuloj.

Iom post iom (pasis ja miloj kaj dekmiloj da jaroj) tiuj signaloj-komandoj iĝis ĉiam pli kaj pli artikigitaj kaj diversaj, kio helpis resti viva al Homo sapiens, estaĵo multe pli malforta ol leonoj, tigroj kaj ursoj.

Primaraj verboj

Kiaj povis esti tiuj signaloj-komandoj, kiam ili iĝis jam artikigitaj? „Bat!”, „Frap!”, „Stop!”, „Vid!”, „Don!”, „Pren!”, „Ven!” kaj similaj. Tio estis primaraj verboj, laŭ nuntempa kompreno en imperativo de la dua persono de singularo. Nerektaj faktoj donas motivojn opinii, ke de tiuj primaraj verboj originis ĉiuj vortoj de ĉiuj lingvoj. Nun neniu povas diri, kiam tiuj primaraj verboj aperis: ĉu antaŭ dekmiloj aŭ centmiloj da jaroj? Sed aperinte en tiuj delonge pasintaj jaroj, tiuj formoj malmulte aliiĝis.

En lingvo, same kiel en aliaj homaj agoj, oni povas observi celkonformecon: por kio aliigi formon de tranĉilo, hakilo aŭ rado, se ili normale plenumas siajn funkciojn? Se estas bezono ordoni, postuli, peti, el ĉiuj ekzistantaj en lingvo verbaj formoj estas plej simple uzi la plej mallongan.

Jen pro tiu kaŭzo ĝis nun en la plimulto de la lingvoj, apartenantaj al diversaj familioj, t.e. kiuj unu kun alia neniam interagis, ni povas observi la saman fenomenon: la plej simpla imperativa formo de verbo ĉiam estas la plej mallonga, kutime ĝi koincidas kun la verba radiko, de kiu formiĝas ĉiuj aliaj verbaj formoj.

Ekzemploj

La germana (la hindeŭropa familio): „komm” –– „venu”
la malaja (la aŭstronezia familio): „pergi” – „iru”
la kazaĥa (la turka-tatara familio): „kel” – „venu”
la mongola (la mongola familio): „jav” – „iru”
la hungara (la finn-ugra familio): „varj” – „atendu”
la ĉeĉena (la kaŭkaza familio): „laĥa” – „serĉu”
la hausa (la ĉada familio): „sa” – „metu”.

Proksimume tiaj estis la unuaj vortoj necesaj dum ĉasado aŭ dum batalo. Sed la ĉasado kaj la batalo okupis ne la tutan tempon de la prahomo. Post tio li venis en sian kavernon, kaj estis neceso priparoli la pasintan ĉason aŭ batalon. Por tio oni bezonis uzi verbojn ne nur en la imperativa formo, sed ankaŭ en la is-tempo, la prezenco, la futuro kaj en diversaj personoj (mi, vi, li). Tiel la verbo akiris tempojn, aperis pronomoj, personaj nomoj.

Do, verboj, pronomoj kaj personaj nomoj. Sed kio pri aliaj gramatikaj vortklasoj? La plimulto el ili originis de verboj. Kaj ĝis la nuntempo oni povas tion observi en multaj lingvoj. Ekzemple, en la germana: „lesen” – „legi”, „Lesen” – „legado”, „gehen” – „iri”, „Gehen” – „irado”; en la angla „swim” povas signifi kaj „naĝi”, kaj „naĝado”; en la hinda „khana” signifas „manĝi” kaj „manĝaĵo”.

Sed ĉiuj ĉi estas hindeŭropaj lingvoj, kaj kiel estas en aliaj familioj? En la araba (la semida familio) la plimulto de la vortoj estas konsiderataj esti derivaĵoj de verboj. Ekzemple, estas en la araba la verbo „kataba” – „skribi”. De ĝi formiĝis: la deverba substantivo „kitab” – „libro”, la aktiva participo „katib” – „skribanta” (t. e. „skribisto”, „sekretario”), la pasiva participo „maktub” – „skribita” (t. e. „letero”) ktp.

En la ĉina lingvo (la ĉina-tibeta familio) ne ekzistas diferenco inter verboj kaj adjektivoj. Tiel „hong” povas signifi „ruĝa”, „ruĝiĝi”, „esti ruĝa”. Ankaŭ en la korea (izolita lingvo, ne apartenanta al iu ajn familio) verbo kaj adjektivo estas nedistingeblaj: „phungsong-hada” signifas „riĉa” kaj „esti riĉa”.

Japana adjektivo (la japana estas izolita, senfamilia lingvo) havas la samajn gramatikajn kategoriojn, kiujn havas verbo: „yoi” – „bona”, „estas bona”, „yokatta” – „estis bona”, „yokereba” – „se estas bona”. Kaj mongola substantivo povas havi tempojn kiel verbo (la mongola lingvo apartenas al la samnoma familio).

En la tagala (la aŭstronezia familio) gramatikaj vortklasoj distingiĝas tute aliel, ol ekzemple en eŭropaj lingvoj, t.e. kun niaj nocioj de substantivo, verbo, adjektivo aliro al tagalaj vortoj estas neebla. La plimulto de la vortoj en tiu lingvo estas aktivaj kaj pasivaj participoj, t.e. verbaj formoj.

Oni povus plimultigi similajn argumentojn, sed ili jam nenion aldonos al la supre priskribita tezo.

Mihail KOROTKOV
La aŭtoro petas ĉiujn, kiuj interesiĝas pri la problemo, sendi faktojn kaj konsiderojn, kiuj konfirmas aŭ dementas la hipotezon, laŭ la adreso: mich kor@mail.ru.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mihail Korotkov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07