MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

KOMUNISMO

Piramido-problemo

Post la morto de la albana diktatoro komunista Enver Hoxha [hoĝa] en aprilo, 1985, posteuloj konstruis omaĝe al li, krom altan statuon bronzan, ankaŭ grandan imponan marmoran piramido-maŭzoleon.

La malriĉa lando elspezis ekscese por ambaŭ monumentoj dediĉitaj al eble la plej sovaĝa reprezentanto de totalisma reĝimo ie en la mondo. En 1991 la statuo, ĉe placo Skanderbeg en Tirano, estis faligita de 100 000 protestantoj.

Kulturo

Restis tamen la piramido, kiu fariĝis en la sekva demokrata ŝtato Internacia Centro de Kulturo. Poste la registaro decidis, ke ĝi fariĝu Nacia Teatro kaj Nacia Biblioteko. Tiucele estas disponigitaj ĉ. 5 milionoj da eŭroj.

Lastatempe, tamen, trafis la piramidon nova decido: ĝi estu detruita kaj, anstataŭe, estu konstruita nova domo de la parlamento, inaŭgurota okaze de la centjariĝo de la Sendependiĝo de Albanio en novembro 2012. La loko aparte oportunas: la piramido staras apud la ĉefministrejo kaj aliaj ŝtataj konstruaĵoj.

Sovaĝeco

Tuj leviĝis kritikoj. Nostalgiuloj pri komunismo, inkluzive la vidvinon de Hoxha, ankoraŭ vivantan, protestis, taksante la detruon sovaĝeco. Aliaj, pli raciaj, opiniis, ke la piramido estas arta monumento, kiu plibeligas la urbon, des pli, ĉar oni jam elspezis multon pro la piramido. Ankoraŭ aliaj, inkluzive de la ĉefministro Sali Berisha, diras, ke la piramido estu detruita, ĉar ĝi reprezentas lastan simbolon komunisman.

Ordinaraj albanoj, tamen, opinias, ke pli bone estus konstrui novan parlamentejon aliloke anstataŭ detrui la valoraĵon piramidan. Tiel eblus ŝpari monon por lernejoj, hospitaloj kaj sociaj servoj.

Nepras memori, ke komunismo ne malaperos pro detruado de ties simboloj. Same Hoxha, detruante preĝejojn kaj moskeojn en 1967, ne sukcesis elradikigi la religiemon de albanoj.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07