MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Enkonduko

Nova ĉefredaktoro

Dum 30 jaroj, kun kelkjara interrompo, mi estis ĉefredaktoro de tiu ĉi magazino, kiun mi fondis kun Torben Kehlet. Nun mi estas 70-jara kaj sentas la problemojn de maljuniĝo. Kvankam mia sanstato estas relative stabila, post bicikla akcidento antaŭ kvar jaroj, pro kiu rompiĝis vertebro, mi suferas kronikajn dorsdolorojn. Krome post naŭ man-operacioj mi pli kaj pli malbone povas manipuli miajn fingrojn, ekzemple dum tajpado. Do estas tempo rezigni pri la posteno de ĉefredaktoro.

Mi estas tre feliĉa, ke ni trovis tre kompetentan posteulon por tiu ĉi grava posteno. La 61-jara Paul Gubbins ne nur estas renoma dramverkisto, kiu gajnis multajn premiojn en belartaj konkursoj de Universala Esperanto-Asocio, kaj membro de la Akademio de Esperanto, sed – por ni precipe grave – ankaŭ universitata docento pri ĵurnalismo. Dum pluraj jaroj li krome sukcese gvidis la korespondan kurson de la tiama Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio. Kaj vi ja ĉiuj konas lin kiel inteligentan aŭtoron de nia revuo kaj kiel redaktoron de la rubrikoj Politiko kaj Moderna vivo. Do ne povas esti dubo pri la kvalitoj de la sperta ĵurnalisto por la nova posteno. Sur sekva paĝo li mem prezentas sin al vi.

Do trankvile mi povas rezigni pri mia posteno, ĉar mi scias, ke mia amiko Paul Gubbins garantias kontinuecon de tiu ĉi prestiĝa magazino. Mi kompreneble dankas al niaj multaj fidelaj kunlaborantoj, aŭtoroj kaj redaktoroj, kaj precipe al la eldonejo de Flandra Esperanto-Ligo kaj ties skipo kun nia lerta redakcia sekretario Paul Peeraerts ĉe la pinto. Ĉiam ili fidinde laboris por nia revuo. Kaj kompreneble mi tutkore dankas al vi ĉiuj, niaj fidelaj abonantoj kaj legantoj, el kiuj ne malmultaj akompanas nin ekde la unua jaro. Mi esperas, ke vi same simpatie subtenos nian novan ĉefredaktoron, al kiu mi deziras ĉion bonan por la estonteco. Al vi mi deziras daŭran plezuron dum legado. Mi ja iom malĝoje, tamen kontente adiaŭas vin. Fartu bone!

Sincere via

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07