MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

SPORTO

Futbalejo aŭ ĉu batalejo?

Ĉe la stadiono Luigi Ferraris [luiĝi feraris] en Ĝenovo, Italio, senpacience atendas infanoj kaj familioj sian „feston”: futbalmatĉon inter la itala nacia teamo kaj Serbio, nekutime okazontan en ilia urbo.

Ĉeestas multaj infanoj, kun gepatroj, la vesperon de la 12a de oktobro. En Italio oni ofte plendas, ke ne plu videblas familioj en la stadionoj, ke nepras reproksimigi etulojn al sporto. Tial iu sendis senpagajn biletojn al la lernejoj de la liguria havenurbo. Krom la italaj, ĉeestas ankaŭ kelkaj serbaj geknabetoj.

Albana flago

Ĉio ŝajnas preta, kiam zeloto serba ĵetas petardojn kaj aliajn objektojn sur la kampon. Televidaj kameraoj ripete enkadrigas infanojn, kiuj ŝajne demandas sin aŭ gepatrojn, kial la matĉo ne komenciĝas. Videblas krome serbaj fanatikuloj, kiuj bruligas albanan flagon, dum aliaj levas la brakojn, specife la mezajn fingrojn, al la ĉielo, kriante aferojn, nekompreneblaj al la italoj.

Fine komenciĝas la matĉo 40 minutojn malfrue. Ĝi daŭras tamen nur kelkajn minutojn, dum kiuj timoplena arbitracianto sukcesis ne elpeli serban futbaliston pro faŭlo kaj tuj poste ne prifajfi klaran punŝoton por Italio. Kroma bengalfajraĵo ĵetita apud la itala golulo evidentigas, ke en tia etoso ne eblos ludi.

Nova trejnisto

Kompreni la kialojn de la tumultoj ne facilas. Povas esti, ke la huliganoj pardonis nek la novan trejniston pro freŝa malvenko kontraŭ Estonio, nek la golulon pro memgolo dum la sama matĉo. Krome en la stadiono legeblis tolstrio kun la vortoj: „Kosovo estas la koro de Serbio” (ne klaras, tamen, kiel tio rilatas al futbalo); alia tolstrio indikis (en perfekta itala), ke ĉiuj italoj estu sendataj „al la diablo”.

La huliganoj, ŝajne, venis al Ĝenovo ne pro la sporto sed por la tumultoj. Ili venis rekte el Beogrado, kie ili ĵus partoprenis manifestacion kontraŭ geja defilado.

Ili hejmeniras, fieraj pro sia nokto de granda disreviĝo. La infanoj, male, kun vizaĝoj malgajaj, forlasas la stadionon, forte premante la manojn de paĉjo kaj panjo.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07