MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Admirinda historilibro

Mi atentigu, ke ĉi tiu libro enhavas du partojn: paĝojn 5-244 en la kataluna lingvo, paĝojn 245-464 en Esperanto. Sama enhavo, reproduktita en du lingvoj. La kataluna lingvo diferencegas de la oficiala „hispana” (kastilia) lingvo tiom, kiom diferencas inter si la kastilia, portugala kaj franca lingvoj.

Malofte oni renkontas kompilaĵon de prihistoriaj artikoloj, kiu estas ne nur plena de intereso, sed vere kompetente kompilita kaj redaktita. Kiam temas pri afero tiom konfuza, kiom la kaosplena historio de Esperanto en Katalunio, la leganto multe tro ofte emas formeti la verkon, kun la penso: „Nu, se iam mi bezonos trovi iun tian fakton, eble mi klopodos trovi ĝin en ĉi-libro.” Kaj poste plene forgesas pri la ekzisto de tiu historilibro.

Min do tute surprizis ĉi tiu elegante preparita kaj presita libro, kiu montris al mi, kiom la politiko kaj Esperanto interbatalis dum la pasintaj 120 jaroj. Kaj samtempe devigis min studi la historion de Hispanio kaj Katalunio dum la dek-naŭa, dudeka, kaj dudek-unua jarcentoj. Kiu alia lando tiom suferis socian konfuzon, tiom oftan?

La lando Hispanio enhavas grupojn, parolantajn diversajn lingvojn. La oficiala „hispana” lingvo estas la kastilia. Sed, ĉefe en la nord-orienta angulo de Hispanio kaj apuda regioneto de Francio, tute alia lingvo, la kataluna, estas/estis la indiĝena lingvo. La kastilia, la kataluna, la portugala, la franca kaj abundaj aliaj lingvoj – ĉiuj estas latinidaj lingvoj, lingvistike apartaj kaj memstaraj.

Kataluna landaro

En Hispanio, la katalunlingva regiono plurfoje strebis/strebas aŭtonomiĝi, ĉu kiel provinco, ĉu kiel aparta lando.

Nu, do, jen tre mallonga resumo de la problemo, surbaze de tre utila tabelo sur paĝoj 447-457 de la libro:

1892 La unua „moderna” projekto por aŭtonomeco de Katalunio.
1896 La hispana registaro malpermesas telefoni en la kataluna lingvo. En la franca kataluna parto parolado en la kataluna lingvo malpermesita.
1899 La unua konata kataluna esperantisto.
1902 La unua Esperanto-kurso en Katalunio.
1903 La unua Esperanto-bulteno de la katalunaj landoj.
1904 La hispana registaro malhelpas la aljuĝon de la literatura Nobel-premio al la katalunlingva verkisto Àngel Guimerà. Unuaj Esperanto-grupoj en Katalunio.
1905 Okazas Internacia Kongreso de la Kataluna Lingvo.
1909 La 5a Universala Kongreso de Esperanto okazas en Barcelono (kataluna urbo).
1910 Kataluna Esperantista Federacio fondita.
1923-1930 La reĝimo de la hispana diktatoro generalo Primo de Rivera (Miguel Primo de Rivera y Orbaneja) malpermesas la uzadon de la kataluna lingvo en lernejoj kaj publikaj aranĝoj. La Kataluna Esperantista Federacio ricevas ordonon aliĝi al la Hispana Esperanto-Asocio.
1930 Falas la registaro de diktatoro Primo de Rivera.
1931 Dua hispana respubliko proklamita. Proklamiĝo de Respubliko Katalunio, kiu, tamen, preskaŭ tuj iĝas aŭtonoma provinco de la Hispana Federacia Respubliko. Katalunaj Esperanto-grupoj ekrajtas funkcii.
1934 La kataluna aŭtonomeco nuligita de la Hispana Respubliko.
1936 Nove elektita hispana registaro restarigas la aŭtonomecon de Katalunio. Armea ribelo komencas internan militon en Hispanio. Franko iom post iom akiras potencon super Hispanio.
1939 Venkas la armea ribelo. Generalo Franco (Francisco Paulino Hermenegildo Teódulo Franco y Bahamonde Salgado Pardo de Andrade) diktatoriĝas. La aŭtonomeco de Katalunio nuligita kaj publika parolado en la kataluna lingvo malpermesita. La Esperanto-movado malpermesita.

Post la morto de diktatoro Franko en 1975, la Esperanto-movado en Hispanio kaj Katalunio ekfloras. Tamen ankoraŭ nun Katalunio kaj la cetera Hispanio interskermas.

Esperanto

Sufiĉe pri la historia situacio. Nur atentendas, ke la esperantan movadon en Hispanio minacis la fato iĝi ludilo en la manoj de interbatalantaj politikaj grupoj. Laŭ unu vidpunkto, Esperanto estis parto de juda-bolŝevisma-anarkiisma konspiro (kia miksaĵo!) kaj tial abolenda, aŭ almenaŭ zorge regenda fare de la diktatoraj reĝimoj. Laŭ alia vidpunkto, Esperanto estis parto de strebo subteni kaj plivastigi homajn rajtojn, subtenon de sindikatoj, kontraŭŝovinisma, liberiga. Multajn esperantistojn trafis mortigo, parte pro partopreno en la enhispana milito, parte pro sia tro klara protestado.

Nu, en ĉi tiu historilibro ni legas dek-kvinon da lokaj historioj, verkitaj de dek-kvino da personoj. Krome, ni legas biografiojn de esperantistaj partoprenintoj en tiu kaosa historio. Ni trovas ne ĝuplenan legaĵon, sed tre zorge verkitajn kaj laŭeble objektivajn raportojn. Nu, diri, ke iu „historia raporto estas objektiva”, estas oksimoro. La historio konsistas el personoj, kaj ĉiu persono samtempe pravas kaj malpravas, laŭ onia vidpunkto. Lojala aŭ perfida? Denove, dependas de onia vidpunkto.

Ensume: vere valora historilibro, modele preparita kaj eldonita.

Donald BROADRIBB
Francesc Poblet i Feijoo kaj Hèctor Alòs i Font (kompilintoj): Història de l'esperanto als Països Catalans. Recull d'articles/Historio de Esperanto en la Kataluna Landaro. Artikolkolekto. Eld. Associació Catalana d'Esperanto/Kataluna Esperanto-Asocio, Sabadell, 2010. 471 paĝoj broŝuritaj. ISBN 978-84-936728-6-7.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Donald Broadribb el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17