MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Senmita biografio de Zamenhof

Abundegas biografioj de Zamenhof, ne nur en esperanto, sed ankaŭ en multaj aliaj lingvoj. Tre ĉagrene, ili emas kopii unu el la alia, kaj kiam mankas fakta scio, la aŭtoroj, per sia imago/diveno, inventas faktojn.

Aleksander Korĵenkov tre zorge studis la verajn faktojn kaj ne lasis sin influiĝi per la mitaro, kiu akumuliĝis pri la iniciatinto de Esperanto.

Ĉu vi povas respondi la ĉi-sekvajn demandojn?

1. Kial strangas la „antaŭnomoj” de Zamenhof: Ludoviko Lazaro?

2. Kiu(j)n lingvo(j)n oni kutime parolis, en la familio de Zamenhof?

3. Kiu(j)n profesio(j)n havis la patro de Zamenhof?

4. Ĉu oni prave nomus la patron de Zamenhof lingvisto?

5. Ĉu Zamenhof estis polo?

6. Kiun ĉefan celon unue havis Zamenhof por sia kreata lingvo?

7. En la frua vortuzo de Zamenhof mem, kiu estis lia nacio?

8. Kian interrilaton havas la unua formo de „Hilelismo”, poste la „Homaranismo”, ambaŭ de Zamenhof, kaj la „interna ideo” de esperanto?

9. Kial Wilhelm Heinrich Trompeter, en 1894, ĉesis financi la eldonadon de Esperantisto, kaj rifuzis plu pagi salajron al Zamenhof?

10. Kian komunumon projektis fondi Zamenhof en 1914?

Respondoj:

1. La oficiala nomo de Zamenhof estis Lazarj Markoviĉ Zamenhof. „Ludoviko” kaj „Lazaro” estas, respektive, la germana kaj la greka formoj de unusama nomo.

2. La rusan.

3. Instruisto de aritmetiko, la rusa kaj germana lingvoj; cenzuristo de germanlingvaj, hebreaj kaj jidaj eldonaĵoj.

4. Laŭ la nuntempa difino de „lingvisto”, ne.

5. La moderna Pollando estis parto de Rusio, do oficiale li estis ruso.

6. Esti komuna lingvo por hebreoj en fondota hebrea ŝtato.

7. Judismo. La vorto „nacio” en la frua zamenhofa uzado havis alian signifon ol nuntempe. En postaj jaroj li parolis pri sia „gento”, kaj post tio li preferis nomi judismon religio.

8. Hilelismo, laŭ sia formuliĝo en 1901: purigita hebrea religio, „kreo de neŭtrala popolo”, specife „sekto [kiu] kreos heredan, jam tute formitan kaj historie bazitan grupon, kiu iom post iom solvos en si sian propran popolon kaj poste la tutan homaron. Tia grupo povas esti nur unu, nome la popolo hebrea...”

Reformuliĝo de Hilelismo en 1906: „instruo, kiu, ne deŝirante la homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religio, donas al li la eblon eviti ĉian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia kaj religia principoj kaj komunikiĝadi kun homoj de ĉiuj lingvoj kaj religioj sur fundamento neŭtrale-homa, sur principoj de reciproka frateco, egaleco kaj justeco.”

Homaranismo (1917): strebado al „homeco”, al forigo de intergenta malamo kaj maljusteco kaj al tia vivmaniero, kiu iom post iom povus konduki ne teorie, sed praktike al spirita unuiĝo de la homaro ... La Homaranismo estas speciala kaj tute difinita politika-religia programo.

Interna ideo de Esperanto (1917): „nedefinita frateca sento kaj espero, kiujn ĉiu esperantisto havas plenan rajton ne sole komentarii al si tiel, kiel li volas, sed eĉ ĝenerale akcepti aŭ ne akcepti ilin ...”

9. Ĉar Zamenhof rifuzis aprobi diversajn bazajn ŝanĝojn en la lingvo esperanto.

10. „Kongreso [en 1915] de neŭtrale-homa religio kun la celo starigi novan religian principaron por ĉiuj homoj, kiuj perdis sian gepatran religian kredon, sed ne volas resti ekster ĉiu religia komunumo, kaj fondi tiun komunumon.”

Multegon pli eblas ĉerpi el ĉi tiu libro de Aleksander Korĵenkov, mi elektis nur kelkajn erojn interesajn kaj ofte misprezentatajn.

Kiel mallongan priskribon de Zamenhof, liaj vivo kaj pensaro, mi forte rekomendas ĉi tiun libron. Aliaj verkoj de Aleksander Korĵenkov profunde esploras la internan kaj eksteran mondon de Zamenhof, kaj egale rekomendindas. Sed kiel negranda referenc-libro, ĉi tiu estas vere atentinda.

Donald BROADRIBB
Aleksander Korĵenkov: Zamenhof. Biografia Skizo. Eld. Sezonoj kun Litova Esperanto-Asocio, 2010. 64 paĝoj vinktitaj. ISBN 978-609-95087-3-3.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Donald Broadribb el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-28