MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Instrua, instiga, inspira!

Bildstrioj estas amuzaj. Ĉu tio signifas, ke ili ne estas praktike utilaj? Bildrakontoj plaĉas al infanoj. Ĉu do ni pensu, ke ili ne taŭgas por plenkreskuloj?

Evidente ne! – jen la respondo, kiun sugestas la 32-paĝa instruhelpilo de Michel Dechy La bildstrioj kiel lernolibroj.

Ĉu vi konas la serion pri Tinĉjo, kiun lanĉis la fama belga desegnisto Hergé? Verŝajne, jes – ja pli ol 200 milionoj da ekzempleroj estas venditaj tutmonde en pli ol 60 lingvoj! Tri el la bildstrioj jam aperis ankaŭ en Esperanto: La krabo kun oraj pinĉiloj, La nigra insulo kaj Tinĉjo en Tibeto. En sia libro Dechy prezentas fragmentojn el la esperantigitaj rakontoj kaj koncizan enhavresumon de ĉiuj 24 albumoj, aperintaj ĝis la jaro 2004.

La celo de La bildstrioj kiel lernolibroj estas paroligi Esperanto-lernantojn pri temoj, ĉerpitaj el la aventuroj de Tinĉjo. Depende de ilia nivelo eblas priskribi bildojn, babili pri simplaj ĉiutagaj aferoj aŭ pridiskuti gravajn sociajn problemojn. Ekzemple, al Esperanto-komencantoj oni povas montri bildon kaj demandi: „Kiu li estas?”, „Kio li estas?”, „Kion li faras?” ktp. Kun progresintoj, tamen, eblas paroli pri malpermeso de fumado en publikaj lokoj, pri etnaj konfliktoj en Tibeto k.s.

La diversnivelaj ekzerc-ekzemploj estas elstarigitaj per diverskolora fono – la blua emfazas la malpli facilajn. En flavaj rektanguloj aperas aldonaj informoj pri Hergé kaj liaj verkoj. Ankaŭ el tio eblas ĉerpi ekzerc- kaj diskut-temojn.

La 32 grandformataj kaj plenkoloraj paĝoj aspektas bele. Jen unu el la malmultaj instruhelpiloj, kiun Esperanto-lernantoj povas fiere montri al geamikoj, kiuj interesiĝas pri Esperanto kaj same ŝatus eklerni la lingvon internacian.

Eble nelaste pro sia alloga aspekto La bildstrioj kiel lernolibroj vekis en mi multajn ideojn pri utiligo de bildstrioj en Esperanto-instruado kaj inspiris min pri iuj eksperimentoj. Espereble ankaŭ aliaj instruantoj same trovos la libreton ne nur instrua kaj instiga, sed ankaŭ inspira.

Mariana EVLOGIEVA
Michel Dechy: La bildstrioj kiel lernolibroj. Eld. La aŭtoro, Villeneuve-d'Ascq, 2010. 32 paĝoj broŝuritaj.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mariana Evlogieva el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-28