MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

El mia ridpunkto

Du mil dek

La plej kuriozan kaj ridindan mensogon ĉi-jare ni aŭdis sendube el Ĉinio. Kiam oni informis, ke Nobel-premion pri paco ricevos la ĉina disidento Liu Ŝiaobo, ĉina ministro diris: „En Ĉinio ne ekzistas disidentoj, nur krimuloj.” (Ĉu tio signifas, ke ĉiuj ĉinoj estas krimuloj?) Kaj la estrino de la ĉina PEN-klubo (PEN, kiel konate, estas klubo de aŭtoroj) asertis, ke aŭtoro kun tiu ĉi nomo ne ekzistas. Ĉu do la stulta norvega Nobel-komitato elektis fantomon?

Pli simplan, tamen ankaŭ ridindan mensogon ni aŭdis dum la vintro de germanaj urbestroj. Pro forta neĝado baldaŭ mankis stratosalo en multaj urboj – almenaŭ tion asertis la aŭtoritatoj. Fakto estis, ke unu tuno da salo en aŭtuno 2009 kostis 70 eŭrojn, en februaro 350 eŭrojn (ĉar pro granda postulado la merkato reagis, kaj la salproduktantoj draste altigis la prezon). La urboj simple ne volis pagi tiom multe ...

Diversaj saŭnoj

La kaprica vetero regalis germanojn ne nur per malvarmega vintro sed ankaŭ per varmega somero. Kiu kutimis dormi nude, estis kompatinda homo, ĉar li ne plu havis ion por malvesti sin, nur la propran haŭton. Tamen unu nuda grupo tute ne suferis pro la varmego: saŭnistoj. Ili frekventis la trohejtitan ejojn ankaŭ dum trohejtita somero. Prudente la germana fervojo proponis al siaj pasaĝeroj (kiujn nun oni nomas „klientoj”) saman servon: en la klimatizitaj vagonoj de fifamaj eksprestrajnoj ICE okaze estis tiom varmege, ke pluraj homoj kolapsis pro la temperaturo de 50 gradoj celsiaj. La klarigo estis simpla: kolapsis ankaŭ la klimatiziloj en la trajnoj, ĉar ili kapablas malvarmigi maksimume ĝis la temperaturo de 30 gradoj. Kiam antaŭ multaj jaroj oni instalis ilin, neniu povis imagi, ke pro klimatŝanĝo ankaŭ en Germanio fojfoje estos temperaturoj pli altaj ...

Kiel konate, la saŭnonacio estas Finnlando. Tie oni asertas, ke saŭnado estas tre saniga. Probable sen saŭnoj finnoj mortus multe pli frue. Nun tamen mortis homo pro saŭnado. En Finnlando oni volis eltrovi la mondĉampionon de tiu saniga proceduro. Sed ĉi-jare rusa finalisto mortis, kuirita ĉe 110 gradoj.

Sekurec-manio

Nudeco ĉiel ajn estas granda modo. Tial oni nun instalis en ĉiuj grandaj flughavenoj tiel nomatajn nud-skanilojn, do aparatojn, kiuj sur ekrano montras korpojn sen vestoj; tiel oni volas trovi kaŝitajn tranĉilojn kaj aliajn danĝerajn instrumentojn, kiujn volonte uzas teroristoj. Tiel do islamistaj fanatikuloj sukcesis nudigi okcidentanojn. Ĉu iu jam elkalkulis, kiom kostas tiu tuta sekurec-manio, kiu rabas la dignojn de miliardoj da homoj, nur por savi eventuale unu, du vivojn?

Oni emas mutiĝi pro tiom da histerio. Mutaj nun devas esti radiostacioj en Somalio, ĉar tieaj islamistoj asertas, ke muziko estas peko. Kaj ĉar islamistoj volonte punas pekulojn per mortigo, la radiostacioj obeas al la malpermeso. Kiel konate, oni ne rajtas ankaŭ ŝerci pri Islamo. En aliaj religioj tio ne estas problemo. Jen ŝerco, kiun volonte rakontas katolikaj pastroj mem: Pastro vokis gepatrojn por plendi pri ilia filo. „Li lernas kaj atentas nenion. Laste li eĉ ne sciis ion ajn pri la morto de Jesuo.” La patro cerbumas kaj poste konfesas: „Vi devas pardoni, sed ni eĉ ne sciis, ke Jesuo estis malsana.”

Brazilo onidire estas katolika lando, sed ankaŭ tie – almenaŭ dum difinita tempo – estis malpermesite ŝerci, nome pri politikistoj dum la elektokampanjo. Kiu televido primokis kandidaton, riskis monpunon ĝis 80 000 eŭroj. Nu, tie oni almenaŭ ne riskis mortpunon ...

Mortoj kaj tankoj

Por mortintoj ja ekzistas diversaj kultoj en diversaj kulturoj. En Usono precipe katolikaj italaj enmigrintoj konservis la tradicion, eksponi mortintojn en nefermita ĉerko, kion oni nomas „public viewing” (publika rigardado). En Germanio dum la mondĉampionado de futbalo en grandaj urboj sur placoj oni proponis ankaŭ tiun „public viewing”, sed anstataŭ kadavrojn oni montris sur grandaj ekranoj futbalmatĉojn. Oni en tiu lando reklamas ankaŭ sakojn kun la nomo „Body-Bag”, angla vorto por kadavrosako. German-usona lingvo evidente emas ŝanĝi vortsignifojn.

Ni restu ĉe morto: tankoj, kiel konate, servas por mortigi malamikojn. Sed la rusa armeo nun instalis ĉe kelkaj landlimoj balon-tankojn, do postiĉojn kun aero interne. Per tia blufo rusoj volas fortimigi malamikojn. Mi proponas, ke ĉiuj armeoj tutmonde imitu la rusan modelon; tiel nia mondo estos multe pli paca. Do ni ne ridu pri la rusa armeo!

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07