MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

FUMADO

Freŝa leĝo, freŝa aero

Bona novaĵo por grekaj nefumantoj: la 1a de septembro 2010 fariĝis la tago, kiam, post pluraj fiaskintaj leĝproponoj, definitive estis malpermesite fumi ne nur en publikaj lokoj kiaj trinkejoj, restoracioj, bankoj kaj butikoj sed ankaŭ en oficejoj kaj aliaj laborlokoj.

Ĉu nur plia blufo konformiĝi al internaciaj direktivoj en lando kun la plej alta elcentaĵo (40 %) da fanatikaj fumantoj? Tute ne. La leĝo, simila al tiu en Italio kaj aliaj ŝtatoj de Eŭropa Unio, validas senescepte en ĉiuj publikaj ejoj. Malobservado estos traktita per monpunoj ĝis 10 000 eŭroj. Lokoj, kie oni la kvaran fojon malobservas la leĝon, estos dum 10 tagoj fermitaj; la kvinan fojon ties posedantoj perdos sian licencon.

Obstrukco

Ŝajnas, ke ĉi-foje la greka ministerio pri sano agas serioze, celante forigi miskutimon, kiu ĉiujare malsanigas kaj mortigas milojn da grekoj. La leĝo sekvas antaŭajn provojn, kiuj malsukcesis pro la obstrukco de estroj kaj klientoj de kluboj, kafejoj kaj koncertejoj neimageblaj sen fumantoj.

Nun, tamen, la registaro ne toleris protestojn. Kaj ŝajnas, ke ĝia batalkrio kontraŭ fumado ja trafis la orelojn de la grekoj. Dum la unuaj tagoj post la malpermeso ĝi ricevis milojn da vokoj de tiuj, kiuj volis raporti malobservadojn.

Aliflanke ne mirinde. La greka popolo fine ekkomprenas, danke al novaj studaĵoj, la danĝerojn de fumado kaj aktiva kaj pasiva. Samtempe ĝi lernas, ke la sano de plimulto pli gravas ol la profitoj de malplimulto.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07