MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

EVOLUHELPO

Simplaj solvoj por premaj problemoj

Kutime eblas solvi problemojn laŭ pluraj vojoj. Solvo povas esti komplika kaj multekosta, sed ofte eblas solvi la saman problemon per tre simpla metodo. Uzi la plej taŭgan solvon gravas en riĉaj regionoj, sed ankoraŭ pli gravas en landoj, kiuj havas nur malmultajn rimedojn.

Howtopedia (proksimuma traduko: „kiel-pedio”) estas senprofitcela asocio bazita en Zuriko, Svislando. Ĝi klopodas tutmonde apliki teĥnologion simplan kaj fidindan, uzante lokajn rimedojn. Ĝi dependas ĉefe de donacoj kaj de volontuloj, kiuj alportas ideojn kaj kiuj verkas kaj tradukas artikolojn por www.howtopedia.org, vikipedio-stila retpaĝaro.

Argilaj potoj

Bela ekzemplo estas la t.n. zeer-poto, kiu en varma loko kapablas konservi manĝaĵojn je temperaturo de 15o C. Kiel? Oni prenas du argilajn potojn de iom malsama grandeco. En la plej granda oni metu tavolon de sablo. La malpli grandan poton oni metas en la grandan kaj plenigas la spacon inter ambaŭ potoj per sablo.

Tiam oni humidigas la sablon per akvo, metas la konservotajn manĝaĵojn en la malgrandan poton kaj kovras la tuton per tuko. La akvo inter la potoj vaporiĝas kaj tiel malvarmigas la internan poton. Oni dufoje tage rehumidigas la sablon. La „fridujo” funkcias nur en seka regiono.

Tiel ne nur estas solvita problemo (konservado de manĝaĵoj), sed tio ankaŭ povas esti bazo de eta loka industrio, kiu produktas kaj vendas potojn, tiel evitante aĉeton de pli kostaj importitaj varoj.

Valoraj artikoloj

La baza ideo estas bona kaj sur la retpaĝo troveblas dekoj da valoraj artikoloj. Tamen restas multo farenda. Entute la anglalingva versio havas nur kelkajn centojn da artikoloj; la franca, araba kaj hispana versioj multe malpli. Tradukoj al aliaj lingvoj estas planataj, sed ankoraŭ mankas. Pri multaj titoloj, kiuj aperas en la indeksoj, estas neniu teksto aŭ nur kelkaj frazoj, kaj la klarigoj aŭ la desegnaĵoj estas malbonkvalitaj.

Alia ofta kritiko: la informoj troveblas nur interrete kaj tiuj, kiuj plej bezonas ilin, ne havas ret-aliron. Eblas respondi, ke en ĉiuj landoj almenaŭ kelkloke estas facila retaliro kaj ke tieaj personoj povas pristudi kaj transdoni la sciojn.

Por kunlabori necesas antaŭe registri sin, donante informojn pri teknikaj kaj lingvaj kapabloj.

Roland ROTSAERT

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07