MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Eseo

DATREVENOJ

Homo universala, homo moderna: Johann Joachim Becher naskiĝis antaŭ 375 jaroj

Speyer (sud-okcidenta Germanio), urbo de germanaj imperiestroj, de romanikstila katedralo kaj de la reformacia protesto, aktuale festas kune kun la J. J. Becher-Asocio jubilean naskiĝtagrevenon de homo eksterordinara, kies multflankaj konceptoj efikas ankoraŭ en nia tempo.

Johann Joachim Becher naskiĝis en 1635 en luterana pastora familio en Speyer. Kvankam li post la infanaj jaroj ne plu loĝis en sia naskiĝurbo, li ĉiam menciis sian devenon en la titolpaĝoj de siaj traktaĵoj per la aldono von Speyer (germanlingve) aŭ Spirensis (latine). Becher multe vojaĝis, unue devige kun la duonpatro al Svedio, Nederlando kaj Italio, poste profesie. Verŝajne li studis en Hajdelbergo. En 1657 li iris al la kortego de la elekta duko de Majenco kaj fariĝis ties matematikisto kaj medicinisto. Tra postenoj en Manhejmo kaj Munkeno li atingis la imperiestran kortegon en Vieno. De tie, komisiite de la imperiestro, li vojaĝis al Nederlando. En Meklenburgio kaj Anglio li provis solidigi sian financan kaj profesian vivon. Jam en 1682 li mortis en Londono, kie li entombiĝis en la preĝejo St James in the Field.

Becher estis universala homo. Plej altan renomon li akiris kiel ekonomiisto en la tiama epoko de la merkantilismo, kiam naciaj ŝtatoj komencis strukturi sian ekonomion kaj provis atingi aktivan komercobilancon kaj aŭtarkion per altigo de la propra produktado kaj per reduktado de la importoj. Por tiu celo Becher kreis, komisiate kaj financate de la regantaj tavoloj, modelajn laborejojn kaj manufakturojn por la produktado de vitro, lanaĵoj, papero, silko, porcelano ktp ... Li okupiĝis pri la klerigado de la laboristoj kaj pri ilia saneco. Interalie li postulis ankaŭ la klerigan edukadon de la virinoj kaj reduktadon de la almozuloj per labor- aŭ vendo-lokoj.

Por altigi la labor- kaj enspezo-nivelojn li inventis aŭ plibonigis maŝinojn kiel ŝipoj, mueliloj, segiloj, tempo- kaj temperatur-mezuriloj, teksiloj, faris ĥemiajn eksperimentojn, plifaciligis la elfosadon de krudmaterialoj. Li enkondukis novajn plantojn kiel terpomoj, morusarbojn por silkoproduktado, sukerkanon. Por la transporto de la varoj li elpensis la ligon de la grandaj eŭropaj riveroj, projekton, kiu realiĝis, sed nur en la dek-naŭa jarcento. Por la konservado de la esperataj ŝtataj riĉaĵoj li planis unuecan monunuon kaj ĝeneralan landan bankon.

En siaj verkoj pri politiko kaj ŝtatteorio, Becher postulas rezigni pri malegala traktado de homoj, ŝtatan instruadon, kreon de riĉaĵoj nur per laboro, socian helpon (kie necesa), zorgon ankaŭ por la posteuloj. Ankaŭ tiuj ideoj trovis plenumon nur multe pli poste, kaj eĉ hodiaŭ evidentiĝas saĝaj.

Krom la specife ekonomiaj interesoj, Becher multe traktis science pri la naturo, ekzemple pri la mineraloj, pri bestoj, pri plantoj, specife pri kuracaj herboj, pri medicino. Kaj li ne neglektis la malpli erudiciajn homojn. Libron kun popolecaj konsiloj li privarbis tiel : „Ĉio en altgermana lingvo, ilustrita, distra kaj kompleta, kaj proza kaj poezia”. Kiel klera homo, mem traktante en laŭdire dek lingvoj, li konis la komunikadan problemon. Ankaŭ tiurilate li prezentis solvon: Sistemo de signoj kune kun pluraj vortaroj pontu almenaŭ surpapere inter diversaj lingvoj.

Nelaste li skribis pri filozofio, pri la moralo, pri la individua kaj la grupa feliĉo. Sian libron Psychosophia, das ist Seelen-Weisheit („Psikozofio, tio estas saĝeco de la animo”) pri la ekkono de Dio, li taksis la esenco de siaj verkoj. En ĝi li instruas, ke la filozofio instigas uzi la racion, kaj ke la teozofio („la saĝeco pri Dio”) gvidas al la dia sfero. Li do dividas la kampon kaj tiel evitas mezuri la teologion per la racio.

Homo kun tiom da interesoj kaj kapabloj, protagonisto de la klerigado kaj de la racio, tamen havas siajn obskurajn flankojn. Ja ŝatata de siaj komisiantoj riĉuloj, li ĉiam devis lukti por la propra vivtenado. Tial li ne evitis spekulaciajn provojn ŝanĝi la sorton. Ekzemple, kiel la mezepokaj alĥemiistoj, li provis produkti oron el sablo. Sed li tion ne faris sekrete en kamereto, sed grandskale ĉe la marbordo. La rezultoj tamen ne valoris la penon, ne konvinkis la monodonintojn kaj ne plenigis la propran konton. En sia libro Malsaĝa saĝeco aŭ saĝa malsaĝeco Becher iom memmoke mencias aliajn fantomojn, kiujn li postkuris: la ŝtonon de la saĝuloj, la eternan lumon, la kvadratigon de la cirklo, la Perpetuum mobile (la ĉiaman moviĝadon).

Liaj verkoj estas preskaŭ nesupervideblaj, des pli, ĉar li en sia propra listo ofte mencias nurajn projektojn, kvazaŭ ili jam estus aperintaj. La taksado de la persono kaj de la verkado ne estas identaj. Pri la personeco oni konsentas, ke li pro siaj orgojlo, mokemo, malkonstanteco ktp multe malhelpis sin mem. Sed multaj laŭdas liajn inventaĵojn, lian percepton de la sociaj necesoj, lian vizian rigardon al la ebloj de la estonteco. Pro sia multflankeco, disŝiriteco, viziemo Becher aspektas antaŭtempa moderna homo, kiu lanĉis ideojn, kiuj validas ankoraŭ nuntempe, post pli ol tri cent jaroj.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17