MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Novelo

ANALOJ DE BAILENAMBEANN

Ŝanĝiĝanta mondo

Kiam mi kaj mia kara edzino Hortensia forlasis nian hejmlandon kaj venis loĝi en Bailenambeann, Irlando estis tute malsama ol la moderna, progresema lando, kiu ĝi nun estas. Tiam ĝi estis malriĉa, postrestanta, kaj pli-malpli homogena. Sur la stratoj estis malmulte da trafiko. La plej ofta privata transportilo estis la biciklo; publikaj transportiloj konsistis el malnovaj vagonaroj tirataj de vaporlokomotivoj kaj urbaj tramoj; dum en kamparaj regionoj, oni ankoraŭ uzis kabrioletojn kaj ĉarojn.

Iom primitiva telefonsistemo ja ekzistis, sed tiom malmulte da personoj posedis telefonaparatojn, ke ununura presita telefonlibro sufiĉis por la tuta lando.

Kvankam Irlando estis en la jaro 1921 deklarita Libera Ŝtato (poste, en 1948, Respubliko), ĝi estas kvazaŭ teokratio. Laŭdire, la Taoiseach (ĉefministro), Éamon [ejmon] de Valera, kiu estis tre fervora katoliko, faris nenian gravan ŝtatan decidon sen unue konsulti la tiaman timindan ĉefepiskopon John Charles McQuaid [ĝon ĉarlz makŭéjd], severan, sed altestimatan klerikon, kiu efektive regis la tutan ŝtaton kune kun la katolika loĝantaro en la tuta insulo, kaj norda kaj suda, ĝis sia morto en 1973. Dum tiu periodo la mano de la Vatikano, pere de ties peranto kaj vikario McQuaid, peze kuŝis sur la popolo, eĉ sur tiuj, kiuj ne estis membroj de la katolika eklezio. Divorco, abortigo kaj koncipoprevento estis rigore malpermesitaj. La ŝtata cenzuristo certigis, ke neniu maldeca aŭ malpia libro povu esti legata aŭ eldonita en la lando. La rezulto estis tio, ke la skribaĵoj de la plej elstaraj monde konataj verkistoj estis malpermesitaj, kaj ties libroj devis esti presitaj eksterlande, kaj kontrabanditaj en Irlandon de tiuj, kiuj volis kontraŭleĝe legi ilin.

Fremdaj (tio estas anglaj) sportoj, ekzemple, kriketo, rugbeo, kaj piedpilkado de la internacia futbala asocio ne rajtis esti ludataj sur ludkampoj de la gaela atleta asocio, kaj gaelaj sportistoj riskis esti elpelitaj, se ili samtempe partoprenis en tiaj „fremdaj” sportoj. La tomboŝtonoj de irlandanoj, kiuj mortis en la Unua Granda Milito, ne aŭdacis mencii tiun fakton, kaj familioj hontis pri la partopreno de siaj anoj en la brita armeo, kaj ĝis antaŭ nelonge silentis pri ĝi.

Tamen, iom post iom, pro la fondiĝo de la respubliko kaj, eĉ pli, post la aliĝo de Irlando al la Eŭropa Komunumo (nun la Unio), la lando moderniĝis kaj komencis vere progresi. Dum la mallonga tempo, kiam Irlando estis konata kiel „La Kelta Tigro” – tio estas la blufe prospera ekonomia konjunkturo, kiu daŭris ĝis antaŭ kelkaj jaroj, kiam la kompatinda animalo estis mortigita de la bankoj kaj la naiva registaro – multege da irlandaj elmigrintoj revenis, kaj granda nombro da eksterlandanoj venis serĉi laboron (kiu tiam abundis) en la Verda Insulo. Precipe enmigris poloj – fakte tiom da ili, ke oni iom troige asertadis, ke la pola (ne la irlanda) iĝis la dua idiomo de Irlando. Sed la ondo de enmigrado inkluzivis homojn el aliaj landoj de orienta kaj meza Eŭropo, Afriko, kaj Brazilo.

El la baltaj landoj venis sufiĉe multaj da enmigrantoj kaj gastlaborantoj. Inter ili estis Nola (ne ŝia vera nomo), kiu nun loĝas en nia urbo. Malkiel la plimulto de la tiel nomataj „novaj irlandanoj”, ŝi ne apartenas al la rangoj de freŝaj junulinoj. Neniu scias, kiom ŝi vere aĝas, sed verŝajne ŝi havas proksimume, aŭ preskaŭ, sesdek jarojn. Tio ne estas pruvebla, ĉar ŝi estas junaspekta, sana, kaj admirinde eleganta. Eble ŝi estis vidvino, sed pri tio neniu demandis. Dum la periodo de ekonomia prospero Nola venis al Irlando kun sia filo, lia edzino kaj ilia filineto. La intenco de la familio estis, ke ili loĝu kune, kaj ke ŝi, kiel bona avino, prizorgu la infanon, dum la gepatroj laboras. La tuta aranĝo estis fuŝita, tamen, kiam la filo foriris kun nova amikino (juna advokatino), forlasante la familion. Samtempe Nola decidis, ke ŝi ne volas ludi la rolon de bona avino. Ŝi pli ŝatas amuzi sin, dancante, ĉeestante koncertojn, kaj ekskursante. Same kiel la filo, ŝi trovis novan amon, mildan, mezaĝan, sed ne tre allogan irlandan kamparanon, kiu bredas kurhundojn. La intenco estis, ke Nola kaj la hundobredanto loĝu kune en lia hejmo, sed post nelonga kunvivado, ŝi decidis, ke ŝi ne ŝatas la kompanion nek la odoron de la leporhundoj, kiuj vivis en la domo kun la mastro.

Nola estas sufiĉe ĉarma virino kaj plaĉaspekta. Kvankam ŝi certe ne estas riĉa, ŝi ĉiam sukcesas trovi por si la plej modajn vestaĵojn. Surstrate oni tuj rekonas ŝin, ĉar ŝi estas vestita brile bunte kiel amazona papago, kronita de granda ĉapelo, fasono, kiu ne plu estas ofta en Irlando, krom ĉe edziĝfestoj kaj dum la famaj ĉevalkuroj en Galway [galŭej]. Pro la fakto, ke Nola, krom afabla, estas ankaŭ ruza, ŝi sukcesis persvadi la urban konsilantaron cedi al ŝi etan, sed komfortan domon en sociala domaro por pliaĝuloj. Kompreneble, ŝi neniam konfesus, ke ŝi estas pliaĝulino. Kvankam ŝi ne estas juna, ŝi estas tre atleta. Ŝi konstante ekzercas sin, praktikas jogon kaj naĝas. Ŝi konstante admonas siajn konatinojn kaj nekonatojn pri la neceso ĝuste spiri, sane manĝi kaj eviti nenecesajn medikamentojn. Bedaŭrinde, Nola ofte embarasas la virinojn, kies kunulecon ŝi ĝuas. Sidante en kafejo post la meso kun grupo de mezaĝulinoj, ŝi rekomendas pelvajn ekzercojn, kiuj laŭ ŝi plibonigas kaj pliĝuigas la plenumadon de la seksuma ago. Tio vere ŝokas la decajn irlandaninojn de respektinda aĝo, kiuj imagas, ke ili ankoraŭ vivas en la lando de sanktuloj kaj doktuloj (malkrueluloj prefere dirus hipokrituloj), kiu daŭris ĝis la gloraj tempoj de la ĉefepiskopo McQuaid kaj la Taoiseach (poste Prezidanto) de Valera. Eble estas bone, ke tiuj decaj matronoj ne scias, ke malvirto kaj sekso ĉeestis, eĉ en la glora irlanda pasinteco. Ili kutimas aserti ke, „Sekso ne ekzistis en nia lando ĝis la alveno de la televido”.

La kulmino de la ŝokaj kutimoj de Nola estis iu okazo, kiam ŝi ekskursis kun grupo de amikinoj al la okcidenta marbordo. En tiu memorebla tago ŝi tute senvestigis sin kaj saltis en la maron nuda kiel novnaskita infano. Tia hontinda konduto estas nepermesita sur irlandaj plaĝoj. Kun hororo la grupo rimarkis, ke longa vico de viroj de diversaj aĝoj staras kaj admirante rigardas ŝin, kiam ŝi – kiu ankoraŭ posedas surprize junan kaj bonan figuron – malmergiĝis el la ondoj, kiel Venera aŭ Afrodita.

Nola ne estas la sola interesa loĝanto de Bailenambeann. Ankaŭ nia loka poeto, Oskar Hennesy, meritas mencion. Li ne nur verkas versaĵojn, kiujn li malavare kontribuas al la urbaj ĵurnaloj, sed li ankaŭ fondis la bailenambeannan poezian societon, kies membroj renkontiĝas ĉiusemajne en trankvila trinkejo apud la kanalo. En angleparolantaj landoj oni rigardas iun irlanddevenan skoton, nome William McGonagall (1830-1902), kiel la plej „bonan” poetaĉon en la mondo. La kolektoj de la memtitolitaj „Gemoj el la poeziaj verkoj de William McGonagall” estas tre ŝatata libro, kiu eĉ hodiaŭ bone vendiĝas en Skotlando kaj tutmonde. Oni preskaŭ povus pretendi, ke Oskar estas la McGonagall de Bailenambeann, kvankam liaj versaĵoj estas malpli memorindaj. Jen specimeno de lia arto:

Alvenis jam la belsomero
La birdoj kantas; jen la vero
En arboj kaj en verdarbedoj
Kaj malpli en la floraj bedoj
Pli ĉarma estas ilia kanto
Ol morna monaĥeja ĉanto
Aŭskultante, mi promenas kun la hundo
Krom kiam sur la kampo estas inundo
Kaj mi imagas en matena helo
Ke mi jam estas en Ĉielo
Pro la melodio kaj la belo
De tiu sezono de la jaro
Ĉe la kamparo kaj la okcidenta maro
Kie aŭdiĝas la kriego de mevo kaj laro.
Dankon, ho Dio, pro tia beno
Kaj en la arbaro, la odoro de la keno.

Mi timas, ke ekde kiam la uzado de la lirika irlanda lingvo ŝrumpis en nia regiono kaj la malbela influo de usona slango pli kaj pli estas konstatebla, ankaŭ la kvanto kaj kvalito de poezio kaj de veraj poetoj malpliiĝas. Oskar estas simpatia viro kaj bona najbaro, kiu laŭ sia kapablo provas daŭre flirtigi la poezian flagon super la verdaj kampoj de la lando.

Feliĉaj ni estas, kiuj nomas la urbon Bailenambeann nia hejmo.

Albisturo KVINKE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Albisturo Kvinke el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17