MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

OPINIO

Revo realigita

Ne aparte notindas la inaŭguro de lerneja komputilejo. Verŝajne ĉiu instruejo, ĉu unugrada, ĉu duagrada, disponas pri aroj da plej modernaj elektronikaj ekipaĵoj, por ke studantoj primajstru teĥnologiojn neprajn por travivi en la nuna mondo. Almenaŭ, tamen, en evoluintaj, okcidentaj aŭ okcidentspecaj landoj.

En multaj aliaj landoj regas situacio tute malsama. Gravas aliaj prioritatoj ol komputiloj, ol Interreto, guglado kaj virtualaj mondoj: gravas aktuala, reala mondo de malriĉo kaj malsano, de akvo- kaj manĝaĵo-manko, de socia, ekonomia kaj politika necerteco.

Des pli, do, malgraŭ ĉio ĉi, rimarkindas la malfermo de nova komputilejo ĉe la kampara lernejo Isaac Newton, kelkajn kilometrojn for de la urbo Masaka, en Ugando, kaj situanta iom subekvatore ĉ. tri aŭtohorojn for de la uganda ĉefurbo Kampala.

Familia enspezo

La lernejo Isaac Newton havas proksimume 110 duagradajn gestudantojn, el kiuj ĉ. 25 loĝas internule ĉe la lernejo. Studanto, aŭ ties gepatroj, pagas trimestre ekvivalenton de 22 eŭroj; internulo pagas 60. Tio signifas foje grandan proporcion de familia enspezo, tamen gepatroj komprenas, ke gravas instruado. Instruisto, parenteze, lukras hore malpli ol unu eŭron, kio apenaŭ permesas decan vivtenadon.

La lernejo dependas ne nur de lokaj enspezoj, sed ankaŭ de subvencioj de eksterlando. Isaac Newton bonŝancas, ĉar ĝi estas unu el tri duagradaj lernejoj en Ugando subtenataj de britaj kaj alilandaj humanistoj. Iasence la lernejoj unikas: en Ugando, lando almenaŭ supraĵe tre konfesiokreda, kie eĉ la taksi-busetoj portas admonojn religiajn, multaj lernejoj, se ne ŝtataj, apartenas al eklezioj, ĉu protestantaj, ĉu katolikaj, ĉu islamaj.

Humanismo

La devizo de la lernejo trafe esprimas bazan principon de humanismo: rezonu, ne kredu. Ankaŭ la nomo de la lernejo ne hazardas. Ĝi spegulas la racian, sciencan fundamenton, sur kiu Peter Kisirinya, instruisto pri natursciencoj, fondis la lernejon en 2004: Neŭtono (1642-1727) estis la angla fizikisto, kiu elpensis leĝojn pri gravito. Krome, grava diferenco inter la humanismaj lernejoj kaj aliaj konsistas en tio, ke ili estas toleremaj kaj do malfermaj al ĉiuj, ne konsiderante religion, kredon aŭ nekredon.

Humanistoj ne disponas, kiel la eklezioj, pri riĉaĵoj amasigataj dum miloj da jaroj. La financa helpo, kiun povas liveri la bonfara organizaĵo Uganda Humanist Schools Trust (Uganda Humanisma Lernejo-Fondaĵo), estas limigita, ĉar ĝi devenas de la poŝoj de unuopaj humanistoj. Tamen unu el la plej imponaj atingaĵoj de la fondaĵo estas la nova komputilejo ĉe Isaac Newton.

Sunpaneloj

Dum vilaĝanoj surloke bakis la brikojn, ebenigis la terenon, konstruis murojn, ĉarpentis tegmento-trabojn kaj formis tablojn kaj taburetojn, la fondaĵo pagis ne nur la komputilojn sed ankaŭ la sunpanelojn por provizi ekranojn kaj printilojn per elektro: en la kamparo ankoraŭ mankas elektro (cetere, ĉe la lernejo, akvo). Kaj do, kiam ĉio pretis, la tuta komunumo, inkluzive de gravuloj, kiaj politikistoj kaj la polica ĉefo, estas invititaj al la lernejo por kunfesti la malfermon de la komputilejo.

Temis pri tago da paroladoj, promesoj pri la estonteco de la lernejo, kaj granda subĉiele preparita festmanĝaĵo servata al pli ol 100 gastoj. Fine ĉiuj, plenŝtope vizitintaj kaj ekzamenintaj la komputilejon, deklaris sin kontentaj kaj fieraj pri „sia” moderna kaj progresema lernejo. Certe, kelkaj iom nervoziĝis, timante la influon de interreta pornografio kaj aliaj fremdaj malbonaĵoj, sed ĝenerale ĉiuj aplaŭdis la novan ekipaĵon.

Juna generacio

S-ro Kisirinya aparte ĝojis, vidante la komputilejon. „Realiĝis mia revo”, li diris. „Mi deziris la komputilojn por antaŭenigi la edukadon kaj la bonfarton de la juna generacio por akordiĝi kun la nuna kreskanta mondo.”

La fondaĵo-prezidanto, brita universitata instruisto kaj ekonomikisto Steve Hurd, diris, ke la komputilejo allogos novajn lernejanojn al Isaac Newton. „Tiamaniere la lernejo fariĝos finance iom pli sendependa”, li diris. „Aliflanke pli da lernejanoj signifos, ke necesos novaj dormejoj por internuloj kaj ankaŭ verŝajne pliaj necesejoj. Ne ĉesos nia laboro.”

Lastaj vortoj al abituriento Edward Mugamber, kiu priraportis la malfermon en la lerneja gazeto. Frontpaĝe li skribis: „Gestudantoj, kiuj tuttage ridetis kaj jubilis, diris: Vivu la lernejo Isaac Newton! Vivu humanismo!” Kaj tiel estis.

Detaloj – en la angla lingvo – pri la Uganda Humanisma Lernejo-fondaĵo legeblas ĉe www.ugandahumanistschoolstrust.org.

Paul GUBBINS
Britio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07