MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

El mia vidpunkto

Naŭzita de koruptado

Ne estas nova fenomeno, ke elektantoj per parlamentaj balotoj punas politikistojn pro korupteco. Tio okazas en multaj landoj, laste ekzemple en Britio, kie la laborista partio draste perdis, ĉar ties deputitoj aparte senhonte ekspluatis ŝtatajn subvenciojn por privataj celoj. Sed en landoj, kie demokratio ankoraŭ ne komplete enradikiĝis, korupteco ne nepre kondukas al tia puno. Bulgario ekzemple devis akcepti jam punpagon de Eŭropa Unio (EU), ĉar la registaro ne sufiĉe energie batalis kontraŭ koruptado. En Grekio nelaste pro koruptado la ŝtato finance preskaŭ kolapsis; certe ĝi estas demokratia lando, sed koruptecon ĝi heredis el la epoko de la militista diktaturo.

Parto de la sistemo

Nun tamen en pluraj postkomunismaj landoj okazis, ke regantaj partioj perdis sian potencon, ĉar elektantoj punis ilian koruptecon aŭ ilian nebatalon kontraŭ ĝi; evidente tie koruptado estas ekstreme disvastigita, kvazaŭ estas parto de la politika sistemo, kiel dum komunismo. Ofte estas precipe maldekstraj partioj, do ekskomunistaj, kiuj regis per tiu sistemo. En Ĉeĥio, Hungario kaj Slovakio elektantoj, naŭzitaj pri tio, preferis konservativulojn kaj liberalulojn, kiuj promesis, pli-malpli konvinke, batali kontraŭ koruptado.

Ni prenu la ekzemplon Slovakio. Ĉu povas esti, ke tie unu kilometro de aŭtovojo kostas kvinoblan sumon kompare al Kroatio? La slovaka opozicio antaŭ la balotoj riproĉis tion al la socialdemokrata registaro kaj ankaŭ indikis la kaŭzon: gigantan koruptadon. Post sia venko nun la burĝa kvarpartia registaro havas okazon, agadi pli bone. Batalo kontraŭ koruptado estas unu el iliaj plej gravaj taskoj.

Mizeraj salajroj

Tamen la konduto de la elektantoj iom mirigas, ĉar samtempe kun la promeso batali kontraŭ koruptado, la novaj registaroj devis jam antaŭe anonci ankaŭ, ke la ŝtatoj devos ŝpari. Tio estas sekvo ankaŭ de koruptado, ĉar ĝi ja ekspluatas la ŝtatojn. Tamen civitanoj preferas ŝtatan ŝparadon, probable ĉar ili timas la „grekan vojon”. Sed tio ne estas memkomprenebla, ĉar la ŝparprogramoj ja trafos precipe la plej multajn ordinarajn homojn. Kion oni volas preni de pensiulo, kiu meze ricevas nur 175 eŭrojn kiel en Rumanio? Kaj kion preni de ŝtatoficisto, kiu pergajnas nur ĉirkaŭ 300 eŭrojn kaj tial bezonas duan kaj trian laboron por vivteni sin? Oni do povas kompreni, se estiĝas protestoj. Oni devas atendi socialajn perturbojn en tiuj landoj.

Tamen multaj homoj scias: la planataj ŝparprogramoj estas neeviteblaj. Burokrataro estas tro multnombra, patronado kaj klientismo floras, ekskomunistoj nutras sin reciproke per negocoj kaj subvencioj, partiojn uzurpas lobiistoj (aŭ ili mem eĉ fondas partiojn). Koruptado ne malkreskas interalie pro tro malaltaj salajroj en publikaj sektoroj. Ĉio ĉi daŭre malhelpas konstruadon de demokratio kaj merkata ekonomio. Ĝi malfaciligas ekonomian agadon kaj fortimigas investantojn, kvankam tiujn ĉi interesas la regiono pro ties kvalifikitaj laborfortoj.

Heredaĵo komunisma

La kerno de la problemaro estas la manko de konscio pri maljusteco. La mizeran heredaĵon de komunismo oni ne povas simple ekstermi dum 20 jaroj. Realigo de juroŝtato tial estas unu el la plej urĝaj taskoj de la registaroj tie. Ankoraŭ rezidas en justicoficoj tro multaj „iamaj kamaradoj”. Procesoj daŭras tro longe, en multaj okazoj oni tute ne komencas ilin – terura miscirkonstanco. En pluraj landoj oni ankoraŭ neniam akuzis gravulon, spite al evidenta suspekto.

Sed eble tio baldaŭ ŝanĝiĝos. Juna generacio komencis anstataŭi la politikan klason de la transira periodo. Demando estas tamen, kiom stabila estos tia evoluo. Sed ni konsciu pri la historia dimensio de tiu ĉi demokratiiga procezo. Ni do havu paciencon. Decidaj ŝanĝoj unue devas okazi en la konscio de la homoj, ĝis ili realiĝos en politikaj diskutoj, en ĉiutagaj publika vivo kaj en ekonomio. Sed ŝajnas, ke tia konsciiĝo nun estas sur bona vojo. Ni do esperu, en la intereso de la homoj, de ni ĉiuj.

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07