MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

BELGIO

Vestaĵa verdikto

En pluraj municipoj de Belgio, ekzemple en Antverpeno kaj Gento, jam de multaj jaroj ekzistas leĝo, kiu malpermesas la portadon de vestaĵoj, kiuj malebligas tujan rekonon. Nur dum la tagoj ĉirkaŭ karnavalo la urbestroj kutimas provizore nuligi tiun malpermeson.

En aprilo la federacia Ĉambro de Reprezentantoj ĝeneraligis tiun leĝon kaj validigis ĝin por la tuta teritorio. Laŭdire Belgio estas la unua ŝtato, kiu tiel malpermesas maskojn en la publika vivo. La propono pri ĝeneraligo venis de la valona partio Movado Reformisma (MR) kaj estis preskaŭ unuanime akceptita.

Armilo

La propono estis argumentita plurmaniere. Unue konstateblas ĉiam pligrandiĝanta krimado fare de maskitaj personoj. Per la nuna leĝo la polico rajtas tuj aresti maskiton kaj ne devas atendi, ĝis tiu efektive elprenos armilon de sub la vestaĵoj. Tiun unuan argumenton ŝajne neniu kritikis, sed la dua argumento vekis pli da emocioj.

MR klarigis, ke persono, kiu portas maskon, „lezas la fratecon”. La partio per tio sekvas la ideojn de Élisabeth Badinter, franca verkistino kaj edzino de eksministro pri justico. Laŭ ŝi la portantoj de masko arogas al si la rajton observi la aliajn, sed ne povas esti mem observataj kaj do kondutas „nefratece”.

Entrudo

Klaras, ke la unua argumento – sekureco – rilatas al la tuta socio, sed la dua argumento – nefrateco – povas esti konsiderata entrudo en la privatan vivon de parto de la islamanoj, nome tiuj, kiuj portas burkon (eksteran vestaĵon tute kovrantan la korpon, kun malgranda aperturo por la okuloj garnita per reto) kaj nikabon (similan vestaĵon, kiu almenaŭ lasas videblaj la okulojn). Pro tiu dua kialo la nova leĝo en la islama mondo estis tuj baptita „burko-malpermeso”.

Pluraj ekstremismaj islamaj grupoj jam sciigis, ke ili inundos Belgion per atencoj, se la leĝo ne estos nuligita. Iuj eĉ pli forte esprimis sin. Abu Imran de Sharia4Belgium diris: „Ni ne dormos, antaŭ ol la islama flago flirtos super la belgaj reĝa palaco kaj parlamento.”

Debatoj

Ankaŭ en la parlamentaj debatoj mem apenaŭ estis diskutata la sekureca flanko de la nova leĝo (kvankam estis menciate, ke en Francio bankŝtelistoj estis vestitaj en burkoj), sed ĉefe la malpermeso de burkoj kaj nikaboj en la belga publika vivo. Kiel dirite, ĉiuj partioj apogis ĝin, sed ne ĉiam per la samaj argumentoj.

Bart Somers (flandraj liberaloj) ŝatas la novan leĝon, ĉar ĝi respektas la dignon de ĉiu individuo kaj ne devigas la virinojn tutvive promeni en karcero. Eric Thiébaut (valonaj socialistoj) nomis la malpermeson „pledo por la homaj rajtoj kaj rifuzo neglekti la virinojn”.

Edzinoj

Zoé Genot kaj Fouad Lahssaini (valonaj verduloj) sin esprimis pli nuance. Ili nomis la leĝon superflua. Kvankam ili voĉdonis por la leĝo, ili timas, ke la sola sekvo estos, ke la viroj, kiuj nun devigas siajn edzinojn porti burkon aŭ nikabon, nun komplete malpermesos al ili forlasi la domon.

Dume estas klare, ke tiu nova leĝo influos ne nur la etan belgan ŝtaton. Multaj aliaj landoj rigardas ĝin kiel teston, antaŭ ol priparoli similan leĝon en siaj propraj parlamentoj.

Paŭl PEERAERTS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07