MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Enkonduko

Misteroj

Ne malmultaj aferoj en la mondo estas misteroj por mi, ekzemple en fiziko. En la gimnazio kaj dum studado mi ĉiam havis sufiĉe da problemoj por kompreni ties karakteron kaj ĝiajn detalojn. Ĝis hodiaŭ mi miras pri multaj facetoj de fiziko.

Kun intereso tamen mi sekvis la instaladon de la esplorcentro CERN en Ĝenevo. Daŭris tre longe, ĝis fine ĝi vere funkciis; la mondo jam ridis pri la dum longa tempo vanaj klopodoj de tieaj fizikistoj realigi la projekton. Nun tamen ĝi marŝas. Temas pri tiel nomata partikloakcelilo, la plej granda iam ajn konstruita de homoj. En la maŝino oni pelas protonojn per rekordaj rapidegoj tra ronda tunelo por tiel esplori la estiĝon kaj strukturon de la universo. La esplorprojekto kostas tre, tre multe. Sole la konstruado voris tri miliardojn da eŭroj. Kaj kompreneble la salajroj de la partoprenantaj sciencistoj kostas multe. Ĉu kelkaj rekordrapidaj protonoj pravigas tian koston? Kaj kiun gajnon tio eble alportos?

Nu, oni eble vidu la rilatojn al aliaj grandaj kaj gravaj esplorkampoj, ekzemple astronomio, genetiko aŭ spacveturado. Montriĝas, ke modernaj teleskopoj, kiujn oni instalas en la spaco, laŭ la kostoj estas kompareblaj kun CERN. Pri teleskopoj neniu plendas, ĉar esplorado de la spaco estas ĝenerale homa intereso. Sed por vere kompreni la strukturon de la universo, supozeble oni bezonas ambaŭ sferojn, la makrokosmon kaj la mikrokosmon. Kaj la kosto de CERN relativiĝas draste, se oni komparas la plej grandan impostmalŝparon de la lastaj jardekoj: la internacian kosmostacion. La scienca valoro de tiu orbita loĝokontenero estas bagatela kompare kun ekkonoj per teleskopoj, marsrobotoj kaj do partikloakceliloj. Ses provizoflugoj per la kosmopramo kostas same multe kiel la nova akcelilo de CERN. Ni ne scias, kiujn rezultojn ĝi vere alportos. Sed jam nun kelkaj inventaĵoj ligitaj al ĝi estas utilaj, ekzemple la sensoroblatoj en ciferecaj kameraoj.

En 1992 oni ĉe CERN inventis la tutteran teksaĵon – kiu ja memoras tion? Ĝenerale validas por fiziko: oni devas multon elprovi, eĉ se nur iuj aferoj vere estos utilaj. Ni prenu la relativecteorion de Einstein [ajnŝtajn]. Li ne elpensis ĝin, por ke hodiaŭ aŭtomobilistoj helpe de navigaj sistemoj povu trovi siajn celojn. Sed sen la formuloj de Einstein ni ne havus tiajn praktikajn birilojn. Ni do trankvile atendu la esplorojn en Ĝenevo; supozeble ili ne estos vanaj.

Sincere via

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07