MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

El mia vidpunkto

Ŝuldoj kaj kulpoj

Ĉu vi komprenas tiun financ-tohuvabohuon? Mi ne, ne vere. Svarmas fakterminoj kaj strangaj vortoj kiel transakcio, financ-ĵonglistoj (kiuj vetas kontraŭ ŝtatoj – kiel funkcias tio?), kreditoj, ŝuld-amortizo, financ-akrobatoj, investobankoj, ŝuld-atestoj, obligacioj, kreditoroj, debitoroj, ŝuldonuligo, deficitlandoj kaj – fi! – spekulistoj. Kaj temas pri astronomiaj sumoj: sole la eŭro-landoj kaj Internacia Mona Fonduso (IMF) disponigas 750 miliardojn (en ciferoj 750 000 000 000) da eŭroj por EU-ŝtatoj, kiuj perdas kreditindecon. Oni nomas tion „protekt-ombrelo”; per ĝi oni volas savi ŝuldoŝtatojn kaj la komunan valuton eŭro de detruo.

Anonimaj fortoj

Kies mono estas tiu, kiun garantias EU kaj IMF? Nia, ĉar se la sistemo ne funkcios, ni impostpagantoj garantias, vole-nevole, tiun gigantan sumon. Aŭ ĉu mi miskomprenis ion? Oni klarigas al ni, ke nur tiamaniere ni povas savi nin de ĝenerala bankroto kaj ruinigo de eŭro. Momenton! Ĉu ne ĉiuj nelacigeble asertis, ke eŭro estas tre stabila valuto, eĉ pli ol usona dolaro? Kiuj kiel povas ruinigi ĝin? „La diablaj spekulistoj”, oni blasfemas. Sed kiuj estas tiuj potencaj spekulistoj? Neniu vere konas ilin, ili estas fakte anonimaj. Ŝajnas, ke ne estas kelkaj aŭ pluraj personoj, sed tuta bando de bankistoj, kiuj senhonte profitas de la financa malforteco de ŝtatoj. Kaj ĉar ili estas tiel anonimaj, oni des pli terure kaj histerie timas ilin. Onidire plej multaj el ili sidas en bankoj kaj asekuraj kompanioj en Nov-Jorko, sed neniu ŝajne povas pruvi tion.

Sed politikistoj skurĝas la spekulistojn kiel verajn kulpulojn pri la financkrizo. Sveda financministro Anders Borg karakterizis ilin „luparo”, germana financkontrolisto parolis pri „agresmilito de spekulistoj”. Kion politikistoj tamen ne diras, estas la fakto, ke tian spekuladon ebligas la kapitalisma sistemo, kies plej alta principo estas, ke oni aplikas la regulojn de la merkato: mi eluzas la eblecojn, kiujn disponigas la merkato por profiti laŭeble multe, por maksimumigi mian gajnon je la kosto de ĉiuj aliaj. La spekulado kontraŭ ŝtatoj kiel la preskaŭbankrota Grekio simple ekspluatas ilian nekapablon repagi siajn gigantajn ŝuldojn. Ju pli malfacile estas por la ŝtato amortizi ŝuldojn, des pli altaj estas rentoj por novaj kreditoj (aktuale ĝis 20 %), ĝis la ŝtato kolapsas. Jure tio estas en ordo, moralo ne estas afero de kapitalismo.

Krima negocado

La EU-landoj kune havas ŝuldojn de 9 bilionoj (= 9000 miliardoj) da eŭroj; Usono, monde plej granda ekonomia regiono, eĉ 13 000 miliardojn. La ŝtatoj dum longa periodo de paco kaj prospero vivis je la kosto de la estonteco, kredante ke la ekonomio konstante kreskos, ili akumulis ŝuldojn kaj tiel igis sin dependaj de internaciaj kreditoroj. Nun ĉiuj lamentas pri spekulado. Tiun ĉi germana (katolika) ekonomikisto Oswald von Nell-Breuning [osvald fon nelbrojning] jam antaŭ multaj jaroj karakterizis kiel „en plej alta grado soci-damaĝan” kaj kiel „krimon kontraŭ la homaro”. Krimon oni povas kaj devas puni. Kial do ne jam delonge oni leĝe malpermesis tian kriman negocadon? Nur nun iom hezite oni diskutas pri tio.

Kiu kulpas?

Dume la gigantaj ŝuldomontoj estas kaj restas rekta invito al spekulistoj ekspluati la situacion. Ĉu do vere kulpas spekulantoj? Tio estas nur la duona vero; la alia duono estas, ke la ŝuldoŝtatoj mem kulpas pri la krizo. Ne nur ĉar ili ne leĝe malpermesas spekuladon, sed ankaŭ ĉar ili simple ne resolidigas siajn buĝetojn. La EU-komisiono permesis al siaj membroŝtatoj atendi ĝis la jaro 2013 por redukti siajn ŝuldojn sub la permesatan limon – multe tro longa tempo. Precipe malstabilaj ŝtatoj, kiaj estas Portugalio, Irlando, Hispanio kaj eventuale ankaŭ Italio, devas resanigi siajn financojn pli frue, por konvinki la financmerkatojn.

Kiel ajn, kulpas pri la financkrizo kaj la spekulistoj kaj la kapitalisma sistemo, sed precipe la registaroj, kiuj blinde por la sekvoj kreis ŝuldomontojn. Urĝe ili do devas ebenigi tiujn montojn, kaj due urĝe fari leĝojn por malebligi daŭran spekuladon je damaĝo de la homaro, precipe de niaj nepoj. Se tio ne okazos, ili perdos ĉian perspektivon por homdigna vivo.

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07