MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

KONSTRUADO

Ŝtupoj al malplenaj poŝoj

„Marmorŝton' kaj fer' rompiĝos – sed ne nia am' perdiĝos” – tiel kantis iu Drafi Deutscher en la jaro 1965, atingante per tiu ĉi ŝlagro unuajn lokojn en la furorlistoj. Intertempe lia famo erodiĝis, sed lia unua aserto montriĝas aktuala prognozo – bedaŭrinde.

Jarcentkvaronon post tiu furorkanto ni konstruigis nian domon kaj zorge atentis la plej aktualajn preskribojn pri varmokonservado kaj daŭrohava kvalito, kaj ni eĉ superis ilin. Pri la fenestroj, la tegmento, la muroj kaj la instalaĵoj ni estis pli bone informitaj ol la metiistoj mem. Kaj ni akiris materialojn tiajn, kiajn ni taksis plej konvenaj por vivolonga elteno, almenaŭ por nia propra esperebla vivolongo.

Mezepokaj turoj

Pri la enira ŝtuparo eksterdoma ni ne longe pensis. Ŝtono estas ŝtono, kaj la vivotempo de ŝtono multe superas tiun de la homo, eĉ se ni konsideris la ŝtupojn en mezepokaj turoj. Tiuj, pro la malmola sabla ŝtono, entranĉiĝis konsiderinde laŭ la tretospuroj, sed ili eltenis jam pli ol 500 jarojn.

Ĉe modernaj domoj ni ĉiam vidis pompajn, brilajn enirŝtuparojn sen iaj uzosignoj. Do ni ne supozis ian difektiĝon, kiam ni akceptis ŝtuparon el „artefarita” ŝtono, produktata tiam en tuj apuda renoma fabriko laŭ la plej modernaj receptoj, vendata en tuta Eŭropo, kun daŭrogarantio kaj la komento, ke ankaŭ la naturo kreas stabilajn ŝtonojn per kungluado de diversgrandaj ŝtonetoj.

Teknike kungluita

Kiam post malmultaj jaroj ni konstatis ian loziĝon de pluraj platoj de la ŝtuparo, ni kulpigis nur malzorgemon de la jam mortinta masonisto kaj ne plendis ĉe la firmao. La ŝtono mem ankoraŭ aspektis sana. Sed post tiuj ĉi jaroj ni observis rapidan kadukiĝon de la tuta ŝtuparo. Ŝtono devas elteni homan vivolongon, ni opiniis, egale, ĉu natura, ĉu teknike kungluita. Ni ja ne postulis jarmilojn, sed almenaŭ la vivodaŭron de meze eltenema ŝtonospeco.

Eĉ nia amo jam eltenis kaj multe superis la aĝon de la ŝtuparo, 18 jarojn – ja tre longa tempo por la nuna pariĝa generacio. Evidente ankaŭ por kelkaj ŝtonospecoj. Printempe ni ŝokiĝis, rimarkante, ke nia domenirŝtuparo, kvankam en la feliĉa stato senkonscia, malhavante psikologian sentemon, geedzajn kverelojn, malsanasekurajn pagegojn kaj afliktiĝojn pri la propra vivofino, do probable senkiale, ĉiam pli disfendiĝis kaj erodiĝis kiel dentaro atakata de troĝuata sukero.

Klimataj kapricoj

Ne estis la sukero, opiniis la fakulo, kiu iam liveris la ŝtuparon kaj nun, post bankroto de la firmao, vivas per lerta ekonomia kromkonstruado. Estas la salo, kiu dissolvas vian ŝtuparon, li fakule verdiktis. Jes ja, en tiu ĉi vintro ni devis kelkfoje salumi la ŝtuparon pro vizitantoj, poŝtistoj kaj propra antaŭzorgo. Sed, ke salo damaĝas ŝtonan ŝtuparon, ni neniam sciis aŭ konsideris. Ekstera ŝtuparo ja devas esti fortika sen aparta dorlotado kaj servi ankaŭ dum vintra vetero kun ĝiaj klimataj kapricoj. Ĝuste tio ja estas ĝia tasko.

La fakulo ne petis pardonon pro la mistaksoj kaj mismiksoj de siaj tiamaj inĝenieroj. Li ankaŭ ne sentis sin plu en jura devo pro la damaĝo. Li nur diris tion, kion ankaŭ ni tute nefakule jam antaŭvidis: „Vi ne povos anstataŭigi nur la difektiĝintajn platojn. Tuj rompiĝos la tuto. Vi devos anstataŭigi la tutan ŝtuparon. Mi rekomendas al vi niajn firmaajn posteulojn.”

Kaj ni denove konsternite staras apud nia ŝtuparo, iam firma kaj fiera, metita por la eterno, almenaŭ por nia eterno. Kaj ni bedaŭras ĝin, kaj ni bedaŭras nin. Ĉu junula domo de 18 jaroj ekde nun estu daŭre rekonstruata, kvazaŭ ni posedus ruinon mezepokan? Almenaŭ nia amo ne estas tiom delikata, ke ĝi ne eltenus ankaŭ tian sortobaton. Sed ĉu nia monujo eltenos la antaŭvideblajn atakojn?

Franz-Georg RÖSSLER
Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17