MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

ĤOLERO

Antikva, sed ankoraŭ malica gasto

Antaŭ unu jaro multaj informagentejoj kun granda maltrankvilo sciigis, ke en Zimbabvo jam dum kelkaj monatoj daŭras epidemio de ĥolero. La epidemio eksplodis en aŭgusto de 2008. En decembro de 2008 estis infektitaj pli ol 10 000 homoj, el kiuj 565 mortis. Kvankam en la lando estis proklamita la esceptostato, je la komenco de februaro de 2009 la kvanto de malsanuloj atingis 60 000 kaj la nombro de mortintoj pli ol 3000. Ekde aŭgusto de 2008 ĝis la komenco de julio de 2009 la komuna nombro de malsanuloj egalis preskaŭ 100 000, el kiu mortis pli ol 4000. Kaj tiuj estas nur oficialaj indikoj. Aperis la malsanminaco por pli ol unu miliono da loĝantoj.

Kial nuntempe ekestis tia tragedia situacio, kiam estas bone konataj la vojoj de kontaĝo per ĥolero, estas ellaboritaj fidindaj preventaj rimedoj kaj ekzistas tre efikaj medikamentoj por kuracado? La kaŭzoj estas jam bone konataj: pro konstanta manko de bonkvalita, pura akvo, la loĝantaro estis devigita trinki akvon el malpurigitaj akvejoj, eĉ pluvakvon. Forestis kemiaĵoj por seninfektigo. Kvalita medicina helpo estis neatingebla por la plimulto de la malsanuloj. En malsanulejoj ofte forestis efikaj kuraciloj, kaj multaj medicinistoj forlasis la laboron pro la malbona ekonomia situacio. Necesis urĝa helpo, kaj ĝi estis efektivigita. El Monda Organizaĵo pri Sano, la organizaĵoj Kuracistoj sen Limoj, la internacia Ruĝa Kruco kaj aliaj alvenis multnombraj medicinistoj kun necesaj medikamentoj, seninfektigiloj, kontraŭĥolera vakcino ktp. Pro tiu helpo fine de julio 2009, laŭ informo de la ministro pri sanprotektado de Zimbabvo, la ĥolera epidemio preskaŭ finiĝis. Sed la situacio ankoraŭ estas maltrankviliga, ĉar restas problemoj pri bonkvalita akvoprovizado. Same ekzistas la minaco ke aperos ĥoleraj epidemioj en apudaj afrikaj landoj.

Pasinteco de ĥolero

Ni ekzamenu iujn historiajn faktojn kaj la nuntempan situacion pri ĥolero en la mondo. Ĥolero estas tre antikva malsano. Kuracistoj el antikvaj Egiptio, Hindio, Grekio kaj aliaj atentis ĝiajn gravajn diareojn kun alta morteco, plej oftaj en someraj monatoj. Precipe detale priskribis la simptomojn de ĥolero kuracistoj el Hindio, kio estas komprenebla, ĉar la hinda duonkontinento estis konstanta ardejo de ĥolero dum kelkaj jarmiloj. Plej ofte suferis la loĝantaro laŭborde de la riveroj Gango kaj Bramaputro, kies akvon oni kutime uzis por trinkaĵo kaj aliaj ĉiutagaj bezonoj. El Hindio ĥolero penetris aliajn landojn de Azio, Afrikon, la apudmediteraneajn landojn kaj aliajn. En Eŭropo ĥolero precipe disvastiĝis ekde la komenco de la 19a jarcento. Al tio kontribuis plirapidiĝintaj transportiloj kaj koloniaj militoj. De 1817 ĝis 1926 sciencistoj elkalkulis 6 pandemiojn de ĥolero, kiuj ofte okazigis amasajn dezertigojn. Ekzemple, dum la unua pandemio (1817-1823) ĥolero el Hindio disvastiĝis en Birmo, Ĉinio, Filipinoj, landoj de Afriko, poste atingis Japanion kaj eniris Rusion. Dum la dua pandemio (1826-1837), same komence el Hindio, ĥolero disvastiĝis en landoj de Eŭropo (Anglio, Francio, Germanio kaj aliaj), en la eŭropa parto de Rusio, kaj eĉ eniĝis en Aŭstralion kaj iujn landojn de Ameriko. Same vaste disvastiĝis ĥolero dum aliaj pandemioj. Dum ĉiuj pandemioj ĥolero eniris Rusion. Kaj ĉiufoje en la mondo estis milionoj da malsanuloj kaj multaj miloj da mortintoj.

En 1883 Robert Koch evidentigis, ke la kaŭzo de ĥolero estas la bakterio Vibrio cholerae. La malkovro de Koch kontribuis al la klarigo de la vojoj de kontaĝo per la infekto. La ĉefa rolo en tio apartenas al infektita akvo. Ĥolero transdoniĝas ankaŭ per infektitaj nutraĵoj, manoj ktp. Muŝoj same aktive transportas la bakteriojn de ĥolero. Homo infektiĝas perbuŝe. Ĥoleraj mikroboj aktive reproduktiĝas en la maldika intesto, kie ili ellaboras venenon (ĥoleran toksinon). Ĝi kontribuas al eliminado de grandega kvanto de fluidaĵo el intestaj ĉeloj en la intestan kavon. En gravaj kazoj pro diareo la ĥolera malsanulo eligas dum unu tagnokto kun fekaĵo kaj vomaĵo ĝis 30 litrojn da likvaĵo, entenanta multajn milionojn da ĥoleraj bakterioj. Pro la forta senakviĝo densiĝas la sango, rompiĝas la funkcio de la kardiovaskula sistemo, renoj ktp. Sen urĝa medicina helpo la malsanulo pereas.

Nuntempe ekzistas tre efika kuracado de ĥolero. Por tio oni uzas la specialajn salajn solvaĵojn (solvaĵoj de MOS), entenantajn en necesaj koncentritecoj jonojn de natrio, kalio, kloro kaj aliaj, kiujn oni enigas en la organismon perbuŝe (en facilaj kazoj) aŭ envejne (en gravaj kazoj). Ankaŭ estas akceptitaj antibiotikoj kaj aliaj medikamentoj. Ekzistas kontraŭĥoleraj vakcinoj, uzeblaj profilaktike laŭnecese.

Post la jaro 1926 ĥoleraj pandemioj preskaŭ malaperis, kaj la homaro trankviliĝis. Sed en 1961 neatendite komenciĝis nova tre vastega sepa ĥolera pandemio, kiu daŭras eĉ nuntempe, do jam dum pli ol 40 jaroj. Ĝi ricevis la nomon El Tor. Ĝia kaŭzanto estis vibrio iomete malsama ol la klasika vibrio malkovrita de Koch en 1883, nome la vibrio cholerae El Tor. La ĥolero El Tor havas iujn klinikajn kaj epidemiologiajn specifaĵojn kompare kun klasika ĥolero: malpli ofte estas gravaj klinikaj simptomoj, la vibrioj El Tor kapablas longdaŭre resti vivaj kaj reproduktiĝi en akvoj ktp. Tiuj vibrioj havas pli grandajn adaptadajn kvalitojn, kio ofte ebligas al ili superi kontraŭepidemiajn barilojn. Nuntempe en la mondo nur oficiale registriĝas ĉiujare ĉirkaŭ 200 000 ĥoleraj malsanuloj, el kiuj mortas pli ol 4000 (ekzemple, en 2007 el 178 000 malsanuloj mortis 4031), do la meznombra morteco egalas al proksimume 2 %. Tamen en Afriko, kie registriĝas 90 % de la monda ĥolera malsaneco, en iuj landoj la morteco atingas 5 % kaj eĉ 10 %. La kaŭzo de tio estas la foresto de kvalita medicina helpo.

Estonteco de ĥolero

En landoj de Afriko, kie estas disvastiĝintaj ĥoleraj infekt-ardejoj, same en kelkaj aziaj landoj plej gravas radikale plibonigi la sanitaran situacion, provizi la loĝantojn per bonkvalita akvo, kontraŭmuŝaj aranĝoj, persona higieno, pli kvalita medicina helpo ktp. En Eŭropo kaj norda Ameriko, kie nuntempe la plej gravan rolon en apero de ĥoleraj malsanuloj ludas enportado de la infekto el endemiaj regionoj rezulte de turismo, interlanda komerco, pilgrimado ktp, plej gravas en preventado de ĥolero la konstanta kontrolado pri ĉiuj migradaj procesoj, precipe el endemiaj regionoj. Do, nuntempe ĥolero ankoraŭ ne povas esti plene likvidita, interalie ĉar en la mondo pli ol unu miliardo da loĝantoj ne havas puran, sendanĝeran akvon. Sed en la monda sociego, la riĉaj landoj devas ekkonscii, ke nia mondo estas unueca kaj sen tutmonda interhelpo, ĥolero, tiu tre antikva danĝera malsano, ankaŭ hodiaŭ prezentas minacon por la tuta homaro.

Vladimir LEMELEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Vladimir Lemelev el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17