MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

BELGIO

Tri regionoj: unu krizo

La politika situacio en Belgio povas ŝanĝiĝi de tago al tago. Kion oni notas hodiaŭ, eble morgaŭ ne plu estos aktuala. Tamen jen provo klarigi la fonon de la nunaj krizaj eventoj.

Belgio konsistas el tri lingvaj komunumoj: la nederlandlingva, la franclingva kaj la germanlingva. Nederlandlingvanoj – flandroj – kaj franclingvanoj pli kaj pli ofte havas kontraŭajn starpunktojn pri politikaj problemoj.

Krom lingvaj komunumoj ekzistas tri parte aŭtonomaj regionoj: la flandra, la valona kaj la brusela. Principe loĝantoj de la flandra regiono povas voĉdoni por flandraj kandidatoj, loĝantoj de la valona regiono por valonaj kaj tiuj de la brusela regiono por bruselaj. La tri regionoj plu estas dividitaj en balotaj distriktoj. Ekzistas tamen unu balota distrikto, kiu etendiĝas tra du regionoj, nome la balota distrikto Brussel-Halle-Vilvoorde, kiu troviĝas parte en la brusela regiono, parte en la flandra. Sekve en tiu distrikto personoj loĝantaj en Flandrio povas voĉdoni por kandidatoj en la najbara Bruselo kaj inverse.

La konstitucia kortumo jam antaŭ multaj jaroj avertis, ke tiu situacio estas kontraŭkonstitucia, kaj ke la balotdistrikto Brussel-Halle-Vilvoorde devas esti disigita en du apartaj distriktoj, unu brusela kaj unu flandra. La disigo tamen ĝis nun ne okazis, ĉar bruselaj franclingvaj deputitoj, kiuj kutimis ĉerpi voĉojn en la najbara Flandrio (kaj post la disigo ne plu povus ilin rikolti), bremsis tion.

Ĉefurbo

Tiu ĉi situacio estiĝis, ĉar multaj franclingvanoj en la dulingva ĉefurbo Bruselo fuĝis el la urbo kaj ekloĝis ofte en flandraj municipoj ĉirkaŭ la urbo. Anstataŭ asimiliĝi, tiu ĉi kreskanta komunumo provis akiri avantaĝojn por uzi la francan ankaŭ en kontaktoj kun la oficialaj instancoj.

Per politika premo ĝi akiris la eblon voĉdoni por franclingvaj kandidatoj. Sed la konstitucia kortumo opinias, ke tiel perfortiĝas la egaleco por ĉiuj belgoj. Do necesis ŝanĝi la situacion. Kaj tiu problemo ĝis nun ne trovis solvon.

Eks-ĉefministro Dehaene [dehane], komisiita de la reĝo, faris finan provon trovi kompromison ĝis la 18a de aprilo. Finfine politikistoj de la registaraj partioj anoncis la 21an, ke necesos ankoraŭ pliaj tagoj.

Registaro

La juna prezidanto de la flandra liberala partio VLD, Alexander De Croo [aleksander de kro], surprizis, anoncante, ke lia partio ne plu fidas la registaron kaj do ĝin forlasos. Tio estigis registaran krizon. La aliaj registaraj partioj ŝokiĝis kaj parolis pri nedefendebla mispaŝo en la nuna malfacila momento, ĵus antaŭ la EU-prezidanteco de Belgio.

Tamen la paŝo de De Croo kompreneblas, nur kiam oni konscias, ke jam de post 2007 la federacia registaro paraliziĝis pro internaj tensioj precipe inter la du ĉefaj komunumoj en Belgio. Necesaj malfacilaj decidoj prokrastiĝas pro senĉesaj palavroj: la problemo Brussel-Halle-Vilvoorde simptomas.

Ĉi-rilate indas skizi la ekonomian evoluon en Belgio en la 20a jarcento. Ĝis la 50aj/60aj jaroj, Flandrio estis precipe kampara kaj malriĉa. La franclingva Valonio estis forte industriigita precipe pro karbominejoj kaj la alligita ŝtalindustrio. Centmiloj da flandroj tien migris por trovi laboron.

Industrioj

Sed en katastrofe surpriza ritmo la karbominejoj perdis sian rolon kaj ankaŭ la ŝtalindustrio grandparte kolapsis. Dume Flandrio akiris novajn industriojn kaj fariĝis la riĉa regiono de Belgio. Rezulte okazis ĉiam pli grandaj transpagoj de Flandrio al Valonio. Facile kompreneblas, ke valonoj preferas konservi tiujn avantaĝojn kaj ĝis hodiaŭ politike provas prokrasti strukturajn ŝanĝojn.

En la 21a jarcento flandraj industriistoj rimarkas, ke la flandra bonfarto ankaŭ ekŝrumpas kaj ke la regiono bezonas moderniĝon. La modelaj belgaj sociaj strukturoj (pensioj, sanasekuro, senlaboraj kompensoj ktp) endanĝeriĝas. Urĝe necesas malfacilaj decidoj por savi ilin. Sed la valona kaj brusela konservemo bremsas tiun strebon.

Laŭ flandroj estus pli bone, se ĉiu komunumo kaj la brusela regiono mem respondecu pri siaj en- kaj el-spezoj. La fakto, ke flandroj strebas al rapida ekago, dum franclingvanoj preferas longdaŭrajn intertraktadojn, pliakrigis la komunumajn tensiojn. Tio certe influis la decidon de De Croo, kiu ne havas politikan sperton, sed ĝis nun oficis en industrio.

Proponoj

Jam samvespere, kiam VLD forlasis la registaron, De Croo anoncis sian pretecon denove pritrakti la temon Brussel-Halle-Vilvoorde, kondiĉe ke oni priparolu la proponojn de la peranto Dehaene. Oni do supozas, ke per lia elpaŝo li precipe emis trudi rapidan decidon.

Tuj la franclingvaj liberaluloj esprimis, ke ili deziras esencajn kompletigojn de tiuj proponoj. Konstitucia krizo fariĝas reala. Tamen la plimulto de la belgoj deziras, ke Belgio pluekzistu, sed en alia formo: Nun oni pli kaj pli parolas pri konfederacio, en kiu la tri regionoj decidu, kion ili deziras kune fari kaj kion fari mem. Sed por starigi tian konfederacion, necesos finfine iu interkonsento.

Ivo DURWAEL
Belgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07