MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Enkonduko

Venĝo

Kiam meze de aprilo erupciis la islanda vulkano Eyjafjallajökull kaj produktis gigantan cindronubon, islandanoj diris al si mem: „Nun ni povas venĝi kaj puni la kapitalistojn, kiuj pelis nian landeton preskaŭ en financan bankroton!” Kaj ĉiuj islandanoj kolektiĝis ĉirkaŭ la vulkano kaj plenpulme blovis la cindronubon en direkto al la eŭropa kontinento. Sekve dum pluraj tagoj ĉiuj avioj povis nek starti, nek alteriĝi kaj devis paŭzi en flughavenoj. La cindronubo haltigis la tutan avitrafikon en Eŭropo, tiel ke la kompatinda germana kanceliero Angela Merkel ne povis rekte hejmenveni el Usono; ŝi devis tranokti en Lisbono kaj surtere veturi al Berlino.

Similan situacion ni havis nur post la atenco de islamanaj teroristoj la 11an de septembro 2001, kiam Usono malpermesis ĉiujn flugojn, ĉar oni timis, ke teroristoj povas kraŝigi pliajn aviojn. Sed nun la naturo haltigis la avitrafikon. Por mi tio estis plia pruvo por mia delonga aserto, ke avioj ne kapablas flugi. Se ili povus flugi, ili devus havi flugilojn, kiel birdoj, abeloj kaj muŝoj. Ilin tute ne ĝenis la cindronubo, ĉar ili povas movi sin mem tra la aero. Kontraste, avio „flugas” nur kiel ĵetita ŝtono aŭ pafita kanonkuglo: pelas kaj ŝovas ĝin ne la rigidaj aloj, sed turbino, kiu ellasas kun granda rapido gason el malantaŭo. Tiaj avioj ne povas flugi tra cindronubo, ĉar la cindropartikloj ŝtopas la turbinojn, tiel ke mankas oksigeno necesa por bruligi la gason.

Miloj da pasaĝeroj do draste spertis la pruvon, ke jetavioj nur ŝajne flugas. Ekde Ikaro la homo vane provis imiti la naturon kaj flugi propraforte, kiel birdoj kaj aliaj vivaj estaĵoj. Nun la naturo ankaŭ ĉi-terene montris al la homo, ke fojfoje ĝi estas pli forta, ol li. Cetere dio diris al Noa kaj lia familio post la diluvo: „Kaj vi fruktu kaj multiĝu, moviĝadu sur la tero kaj multiĝu sur ĝi” (Genezo 9:7). Li ne diris, ke ni moviĝu en la aero. Ĉu do eble tamen venĝis ne islandanoj, sed dio, kiu sendis la cindronubon por memorigi la homon pri la malpermeso moviĝadi en la aero?

Sincere via

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07