MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

NIĜERIO

Konfliktas kredoj, mortas miloj

Mortigitaj estas centoj da senkulpaj niĝerianoj, ĉefe virinoj kaj infanoj, pro konfliktoj religiaj. Aparte trafita, kaj ne la unuan fojon, estas la norda niĝeria regiono Plateau.

Jam en 1999, kaj ankaŭ en 2001, batalis kristanoj kaj islamaj ĝihadistoj. Pereis miloj da homoj kaj estas bruligitaj preĝejoj kaj aliaj sanktejoj. La tiama prezidanto de Niĝerio, Olusegun Obasanjo, deklaris krizon kaj laŭ la konstitucio forigis por ses monatoj la demokratie elektitan ŝtatestron Joshua Dariye.

La ĉi-jara konflikto aparte brutalis. Meznokte alvenis al la vilaĝo Doho Haran atakantoj, kiuj mortigis dormantojn kaj bruligis domojn. La regiona estro de Plateau, Jonah David Jang, mem kristano, informis, ke la armeo, gvidata de islamano, ne protektis la vilaĝon, malgraŭ raportoj pri planata atako.

Fremduloj

Poste Jang kulpigis la najbaran regionon Bauchi kaj Fulan-islamanojn pri la murdoj. Fulanoj loĝantaj en precipe kristana Plateau ne rajtas kandidatiĝi dum lokaj elektoj kaj la kristanoj taksas ilin fremduloj. Tial la kristanoj nun iĝas viktimoj ne nur en norda Niĝerio.

La religia krizo akiris afrikan dimension. La libia ŝtatestro Muammar Gaddafi diris, ke, por atingi pacon en Niĝerio, la lando estu dividita inter kristana sudo kaj islama nordo. Kolere reagis la niĝeria registaro, ordonante, ke la libia ambasadoro hejmen reiru.

Tamen amaskomunikiloj en Niĝerio montras diversajn opiniojn pri la konsilo de Gaddafi. Kelkaj kritikas la libian ŝtatestron, nomante lin teroristo. Aliaj kredas, ke ja solviĝos la religiaj problemoj, se estus dividita Niĝerio laŭ religiaj aŭ etnaj principoj.

Princo Henriko OGUINYE/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Princo Henriko Oguinye/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07