MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Novelo

Ekslibriso

Dima revenis hejmen, kontenta pri sia nova libro, libro, kiu ŝanĝos lian vivon. Post formeto de siaj jako kaj ŝuoj, li tuj iris al sia laborĉambro, kiu simple odoris je libroj: novaj kaj malnovaj libroj vice kaj etaĝe tronis de la planko ĝis la plafono, pretaj por tuja konsulto aŭ tralego, sed plejparte senlaboraj.

Sur la ligna skribotablo apud la fenestro staris skribmaŝino kaj apud paperfaskoj ujo kun skribiloj. Aliflanke de la biblioteko, granda staranta pendolhorloĝo senlace indikis la tempon. La libroŝrankoj ie-tie estis ornamitaj per statueto, skatoleto aŭ simila objekto.

Dima eksidis en la leda fotelo kaj el tirkesto prenis skatoleton kun malgrandaj, sed belaj paperslipoj: cento da identaj ekslibrisoj. Sur la slipoj staris lia denaska nomo Dima Perković en bele ornamitaj literoj kun sub ĝi bildo de multkolora papilio, sidanta sur paĝo de malfermita libro. Tute sube troviĝis lia adreso en Zagrebo. Li zorge gluis la slipeton en la libron kaj refermis ĝin por meti sur faskon kun kelkaj aliaj libroj. El la sama tirkesto, li prenis kajeron, malfermis ĝin ĉe la paĝosigno kaj enskribis la plej gravajn datumojn de la nova libro: „Kie papilioj flugas” – aŭtoro – urbo – jaro – ISBN.

La libron li ne legos, ĉar li jam konas la enhavon. Anstataŭe, li kunportos la libron al sia propra butiko: librobrokantejo en la centro de Zagrebo. Tie, li denove vendos la libron, prefere al iu turisto, sed kompreneble ankaŭ al iu ajn interesato. Dima estis 45-jara, mezstatura viro kun ĝentila mieno; ĉiam tre afabla, sed samtempe iom distanca kaj fermita. Liaj haroj havis la saman brunan koloron kiel liaj okuloj. En sia librejo, li ĉiumatene legis la ĵurnalon, foje murmurante komentojn, foje ridetante, sed kutime sufiĉe serioze kaj koncentrite. Poste li solvis la krucvortenigmon, ĝenerale kun malmulte da peno, fojfoje konsultante vortaron aŭ atlason de proksima breto.

La libro, kiun Dima tiun tagon kunportis, restis 4 semajnojn en la montrofenestro; fine li metis ĝin en la bretaron inter aliaj romanoj. Pasis monato, du monatoj, foje iu foliumis la verkon, remetis ĝin, prenis alian libron, revenis al la unua kaj tiel plu. Pasis preskaŭ jaro, dum kiu Dima aĉetis kaj vendis aliajn librojn, iujn kun ekslibriso, aliajn sen. Finfine iu virino tamen aĉetis la libron por legi dum sia vojaĝo, kune kun kelkaj aliaj libroj. Ŝi fakte loĝas en Germanio, eksciis Dima, sed ŝi havas parencojn apud Zagrebo, do ŝi profitas de la okazo havigi al si legaĵojn en sia propra lingvo, ĉar malfacile akireblajn eksterlande. Dima bele pakis la librojn en tipe helbruna papero kaj ŝovis ĉion en plastan sakon kun la adreso kaj emblemo de sia vendejo.

En la trajno hejmen tamen, la virino endormiĝis legante la libron – ne ĉar ĝi estis malinteresa, sed pro la ritma ĉukĉuk-sono de la lokomotivo, la kdengkdeng-bruo de la radoj sur la reloj kaj la komforta seĝo en trankvila kupeo. Kiam la trajno alvenis en Frankfurto, kie ŝi devis ŝanĝi, ŝi ŝoke vekiĝis, rapide prenis siajn jakon, mansakon kaj valizon kaj hastis eksteren ... sen la libro. La trajno rapide poste pluveturis, kun la libro ankoraŭ en la dorspoŝo de la seĝo antaŭ ŝi. Foje iuj pasaĝeroj rigardis ĝin, iu eĉ trafoliumis ĝin, sed sen interesiĝo pro la „stranga lingvaĵo” kun ĝiaj strangaj haĉekoj kaj akcentoj. En la trajnremizo, purigisto kunportis la libron por meti ĝin ĉe la aliaj forgesitaĵoj. Neniu venis por peti ĝin, do oni portis ĝin kun aliaj libroj al proksima brokantejo por havi iom da kromenspezoj. Kaj tie ĝi denove atendis aĉetonton ... dum pluraj monatoj. Relative rapide ĉi-foje tamen, vojaĝanto prenis ĝin ... estis nur malmultaj kroataj libroj tie aĉeteblaj, kaj la vendisto konis siajn klientojn kaj atentigis ilin pri la nove alvenintaj libroj.

La koncerna viro komplete legis la libron; parte dum vojaĝo, la ceteron li hejme tralegis. Tiu ĉi viro, Vlado, loĝas apud Amsterdamo kaj havas amikinon, ankaŭ de kroata deveno, kiun li foje vizitas. Estis por ambaŭ ĉiam ege agrable ne nur povi paroli en la denaska lingvo, sed ankaŭ pri aferoj, kiuj koncernas la hejmlandon kaj kiujn aliaj ofte ne povas kompreni. Dum unu el siaj vizitoj, li donacis al ŝi la libron, kiun li aĉetis en Germanio, ĉar li sciis, ke ĝi plaĉos al ŝi. Kaj efektive: Mila tuj ŝategis ĝin, ĉar temis pri papilioj – nu, almenaŭ la titolo enhavis la vorton, do ŝi estis jam tre pozitiva pri ĝi kaj kontenta. De ĉiam ŝi amas papiliojn kaj intertempe kolektis multajn objektojn en sia hejmo kun tiu motivo.

Ŝi gaje malfermis la libron kaj ne povis ne rimarki la belan gluaĵon en ĝi: ekslibriso kun papilio sidanta sur malfermita libro ... kaj kiam ŝi legis la nomon super la bildo, ŝi preskaŭ svenis: Dima Perković. Dum 2-3 sekundoj ŝi ne spiris, kaj Vlado konfuzite ektimis pri ŝia sano. Tiam Mila larme ekrakontis al li pri sia amiko el junaĝo: „Ĵus antaŭ la milito ni estis najbaroj. Mi estis eble 15-jara knabino, kiu adoris sekvi papiliojn; Dima kutime sidis ekstere legante. Iun tagon ni kune sidis malantaŭe en la ĝardeno, babilante kiel ni ofte faris. Subite, sen ia signo, estiĝis silento, dum ni rigardis unu la alian, alproksimiĝis kaj donis mallongan kison. Ni longe restis tie, manon-en-mano ... sed tiun nokton eksplodis la milito, kaj mia familio fuĝis eksterlanden.”

Unu semajnon poste en Zagrebo.

„... mia patro estis forvokita por militservi, nia domo estis ruinigita, do ni loĝis ie en keloj, havis tre malmultajn manĝaĵojn kaj ĉiam la samajn, poste venis nutraĵpakaĵoj senditaj per usonaj aviadiloj, do ni manĝis el tio, sed panjo malsaniĝis, kaj mi devis iri al orfejo, kie mi poste aŭdis, ke nek panjo, nek paĉjo ĝisvivis. La tutan tempon, mi pensis pri vi, Mila, kaj nia unusola kiso. En la bunkroj en la mallumo, vi estis tie, kaj ankaŭ poste, ĉiam kiam mi vidis papilion, mi pensis pri vi!”
„Post la milito, mi provis trovi vin, mi multe serĉis ĉiufoje, kiam mi estis en Kroatio, sed neniu en la vilaĝo sciis, kien vi iris.”
„Jes, ankaŭ mi. Mi ne sciis, kien vi iris, kaj plie, mi estis sendita al alia familio, kiu adoptis min kaj ankaŭ ŝanĝis mian nomon.”

„Ha, tial mi ne trovis vin en la telefonlibro de Zagrebo!”
„Jes, kaj tial mi komencis fari ekslibrisojn kun mia vera nomo, kun papilio en la desegno, kiu reprezentu vin, kaj libro por mi. Mi aĉetadis librojn pri papilioj, engluis ekslibrison kaj denove vendis ilin, foje postlasis en trajno, eksterlande kaj tiel plu ... en la espero, ke ĝi atingos vin. Mi scias, ke estas tre idealisme kaj eble naive, sed tamen.”
„Ho Dima, sed kiel vi sukcesis daŭrigi tiel longe?”
„Ha, Mila, oni neniam forgesas sian unuan amon!”
„Ho, Dima, kara, kara Dima! Mi bedaŭras, pardonpetas, sed post kiam mi ne trovis vin – mi eĉ ne sciis, ĉu vi entute ankoraŭ vivas, kaj en tiu alia lando, kien oni portis min, kun ĝia tute alia vivmaniero, mi edziniĝis kaj havas infanon.”
„Pri tio ne zorgu, Mila. Mi estas sufiĉe matura por scii, ke tio povis okazi. Eĉ estis verŝajne. Mi ĝojegas, ke vi estas viva kaj feliĉa! La nescio por mi estis pli terura ol iu ajn novaĵo, kiom ajn malbona. Nun mi estas liberigita kaj povas daŭrigi mian vivon.”

Kiam je tagmezo la kanono de la turo Lotrščak pafis, kiel ĝi ĉiutage ekzakte je la 12a horo faras, Dima fermis sian vendejon kaj promenis kun Mila manon-en-mano al restoracieto por tagmanĝi, kiel unufoje ĉiujare ekde tiam. Post la forpaso de sia nederlanda edzo, Mila reiris al Kroatio kaj ekloĝis kun Dima. La lastajn jarojn de sia vivo ili tute agrable pasigis kune.

Lode VAN DE VELDE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lode Van de Velde el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07