MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Turismo

JAPANIO

Kumamoto

Sur la insulo Kjuŝu, la plej suda el la kvar grandaj insuloj japanaj, kuŝas Kumamoto. La urbo estas fama pro sia kastelo, kiu estas unu el la plej vidindaj de la lando. La kastelo Kumamoto havas pli grandan areon ol la kasteloj Himeĵi kaj Osaka. Tre multaj turistoj vizitas ĝin. Multaj el ili venas el la proksime situanta Suda Koreio.

En 2008 la kastelo Kumamoto festis la 400-jaran jubileon de sia ekzisto. Festante tiun jardatrevenon, oni inaŭguris novan konstruaĵon, nomatan Honmaru-goten. La vizitantoj flaras ĉi tie la bonodoron de arboj kaj ekscias kiamaniere la kasteloj kaj aliaj konstruaĵoj ekestis. En la kastelo videblas tipe japanaj artaĵoj, iuj el oro.

Post eliro el la ĉefa kastelo la vojo kondukas al la granda ĝardeno Ninomaru. En ĝi printempe floras la tipe japana simbolfloro sakuro. Rigardante ĝin, japanoj ofte trinkas sakeon, sukon aŭ bieron kaj gaje pasigas la periodon de ĝia florado.

Uzante tramon, oni facile povas veturi al la ĝardeno Suizenĵi. Ĝi estis konstruita por la feŭdestro de Hosokawa Tadatoŝi. Poste kelkaj feŭdestroj plibonigis kaj luksigis ĝin. Nun la ĝardeno estas turisma vidindaĵo. En ĝi estas tradicia domo de teceremonio, en kiu oni povas gustumi la tipe japanan verdan teon.

Proksime al la ĝardeno Suizenĵi troviĝas la lago Ezu kaj gubernia biblioteko. En ĉi-lasta oni povas ekkoni la vivon kaj verkaron de verkistoj el Kumamoto. El ili tre konata estas Natsume Soseki. Liaj verkoj famas en la tuta mondo kaj estas esperantigitaj. Li fakte venis al Kumamoto por instrui la anglan lingvon en la urba universitato. Lia vizaĝo aperis sur iama japana bankbileto de mil enoj. Ankaŭ Koizumi Yagumo estas tre konata verkisto kaj ankaŭ li estis universitata instruanto. Lia domo, kiu troviĝas en la urbocentro malantaŭ tre granda magazeno, estas vidindaĵo.

La gastoj de Kumamoto povas viziti ankaŭ la vulkanon Aso. Ĝi situas ekster la urbo. La vulkano estas tre aktiva kaj iufoje terure erupcias. Normale oni tute ne povas rigardi la krateron de vulkano, sed en Aso tio eblas, se danĝera gaso ne venas direkte al la vizitantoj. Ĝi erupcias sur la monto Nakadake. Multaj eksterlandaj turistoj deziras viziti la vulkanon Aso. La aŭtoro (rete: uea.faro@nifty.com) pretas gvidi tien esperantistojn.

Esperanto

En la urbo loĝis famaj esperantistoj. Unu el ili estas Ito Saburo (kromnomo), lia vera nomo estas Miyazaki Iwao. Lia tombo estas en la urbo Yamaga en la gubernio Kumamoto. Li verkis libron „Zamenhof” en la japana, kiu ankoraŭ estas vendata. Ankaŭ Nakagaki Koĵiro estas famekonata esperantisto. Li multe laboris por Japana Esperanto-Asocio (nun Japana Esperanto-Instituto). Lia tombo estas en vilaĝo Kosa.

Menciindas ankaŭ la verkisto Tokutomi Roka. Antaŭ du jaroj Kumamoto-Esperanto-Grupo eldonis memorlibron pri li. Tokutomi vojaĝis al Rusio kun sia edzino Aiko kaj tie renkontiĝis kun la fama rusa verkisto Leo Tolstoj. Foto de la renkontiĝo videblas en la domo de Tokutomi, kiu estas vizitinda.

La insulo Kjuŝu iomete malsimilas al la aliaj insuloj. En ĝi estas multaj historiaj faktoj kun tie loĝintaj ĉinoj, koreoj, nederlandanoj, portugaloj. Pro tio en la loka dialekto restis portugalaj kaj nederlandaj vortoj. Vojaĝante en Brazilo, la aŭtoro povis aŭdi portugalajn vortojn, kiuj estas uzataj en Kumamoto.

HARADA Tsukuru

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Harada Tsukuru el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07