MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

JAPANIO

Fluginte bankroten

Bankrotis Japana Aerlinio (JAL), longe la simbolo de Japanio. En 1951 fondiĝis JAL kiel jura persono subvenciata de la ŝtato. Tamen en februaro 2010 ĝi petis la registaron apliki la leĝon por reorganizi bankrotintajn kompaniojn.

Laŭ la leĝo speciala kompanio entreprenos diversajn rimedojn por restarigi JAL-on. Tiuj eble inkluzivos: vendi ĉiujn 37 tiel nomatajn mamutajn jetojn por malpliigi benzino-kostojn; nuligi 14 internaciajn kaj 17 enlandajn senprofitajn flugliniojn; maldungi trionon de la laboristaro; retiriĝi el hoteloj kaj turismo; tranĉi emerito-pensiojn; kaj kunlabori kun la usona flugkompanio Delta. Tiel oni celas profitigi JAL-on en 2011.

Laŭ la japana gazetaro, JAL bankrotis pro diversaj kialoj. En la ŝtata kompanio tro intervenis politikistoj kaj ministroj. Simile, la registaro de la Liberala Demokratia Partio konstruigadis flughavenojn kaj trudis al la flugkompanioj servojn, kiuj ne donis profitojn.

Atakoj

Kulpis ankaŭ la teroristaj atakoj en Usono en 2001, kiuj frapis JAL-on, ĉar japanoj ne emis vojaĝi eksterlanden. Krome, en 2005, okazis akcidentoj al JAL, kiuj damaĝis la reputacion de la kompanio. Fine, inter la estraranoj de JAL estiĝis konfliktoj.

Notindas, ke aliaj ŝanĝoj pli kaj pli malhelpas al flugkompanioj. En Japanio oni konstruas reton de rapidtrajn-linioj, ankaŭ ŝoseojn. Eblas veturi ankaŭ per malmultekostaj busservoj.

La nova registaro de la Demokratia Partio ŝanĝos la iaman politikon pri aviado. La partio sloganas: „De betono al homoj.” Tio signifas, ke baldaŭ malaperos kelkaj flughavenoj.

HORI Jasuo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hori Jasuo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07