MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Enkonduko

Aŭtomat-homo

Lastatempe mi aĉetis novan, pli rapidan telefonsistemon. Germana Telekom en la prospekto skribis, ke la instalado estas simpla. Mi ricevis tri diversajn aparatojn kun multaj kabloj, inter ili „Multimedia-Receiver” (germanaj produktoj kompreneble havas preskaŭ nur anglajn nomojn). La (ne tiom) „simpla” instalado memorigis min pri IKEA unuflanke kaj pri mia knaba aĝo aliflanke. La sveda kompanio IKEA inventis puzlomeblojn. Pratempe oni aĉetis ŝrankon, kiun liveris kamiono, kaj du fortikaj viroj enportis kaj starigis ĝin en la ĉambro. Ĉe IKEA vi aĉetas kelkajn pakaĵojn, devas mem transporti ilin hejmen, elpaki el multaj plastaj folioj kaj ŝaŭmmaterialo kaj mem munti ŝrankon. La konstruplano estas farita por analfabetoj: desegnaĵoj gvidas nin tiel ke post unu tago ni eventuale sukcesas kunmeti ĉion. IKEA konsekvence realigis la sistemon de mem-servado. (Cetere, preskaŭ ĉiuj aliaj mebloproduktistoj nun uzas la saman puzloteknikon – la konkurenco ne dormas ...)

Memservado hodiaŭ reguligas nian tutan klientovivon. Kiam mi estis knabo, kutime panjo sendis min aĉeti en proksima vendejo. Estis ĉiam vico da klientoj, kiuj kune babilis en agrabla etoso. Hodiaŭ mi trakuras en superbazaro longajn koridorojn por trovi varon; kiam mi vane serĉas kaj demandas homon en vendeja uniformo, tiu respondas aŭ (en bela eksterland-germana lingvo) „Ik nix wissen” (= mi scias nenion) aŭ, se estas indiĝeno: „Bedaŭrinde ni ne havas.” Se mi jam konas la superbazaron, mi rapide sukcesas kolekti ĉion. Atendi tamen mi devas same longe kiel la tiama knabo, nun tamen en serpenta vico antaŭ la kaso. Memservado intertempe aplikas torturajn aparatojn: biletojn por tramo kaj trajno mi devas aĉeti per aŭtomato, monon mi ne plu ricevas ĉe bankogiĉeto de afabla homo, kiun oni konas de multaj jaroj kaj kun kiu oni volonte babilas iomete, sed per aŭtomato, kun kiu ne eblas konversacii. Se mi aĉetas trajnbileton ne per aŭtomato sed ĉe giĉeto kun vivanta homo, mi devas pagi du eŭrojn pli. Se aŭtomato ĉe haltejo ne funkcias kaj mi tamen uzas la tramon, mi riskas 40 eŭrojn da punpago; tramŝoforoj ne plu vendas biletojn, ĉar la kompanio volis ŝpari (duonan jaron poste ĝi altigis la biletprezojn). Mi atendas la tagon, ekde kiam mi mem devos stiri tramon, buson kaj trajnon (tiel realiĝos la knaba revo pri la laboro de lokomotivestro!). Cetere post du monatoj ni sukcesis instali la lastan teknikan detalon de la nova telefonsistemo ... Ho, kia bela vivo de aŭtomat-homoj!

PS: Kvankam supran tekston mi verkis dum karnavalo, mia plendo estas serioza!

Sincere via

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17