MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

SVISLANDO

Granda anonima letero

Post vigla kampanjo (MONATO 2009/12), svisaj civitanoj finfine decidis per referendumo aldoni novan frazon al la landa konstitucio: „Malpermesite estas konstrui minaretojn”. La decido ne aplikeblas al la kvar ekzistantaj minaretoj.

Kutime svisoj rifuzas ekstremajn proponojn, sed ĉi-foje majoritataj 57,5 % akceptis diferencigan disponon kontraŭ la islama komunumo. Nur en kvar el la 26 kantonoj (regionoj) la voĉdonantoj malakceptis la proponon: Bazelo, Ĝenevo, Vaŭdo kaj Neŭŝatelo. Rimarkindas ankaŭ, ke ĉefaj urboj rifuzis la proponon.

Tiu ĉi voĉdona rezulto estas granda surprizo. Preskaŭ ĉiuj partioj, firmaoj, sindikatoj kaj la registaro mem kontraŭis la proponon de dekstraj ekstremuloj. Eĉ opini-sondoj ne prognozis la rezulton.

Timo

Ŝajnas, kvazaŭ la voĉdonintoj sendis „grandegan anoniman leteron” al la svislandaj islamanoj. Tiel, kredeble, svisoj esprimis sian timon antaŭ islamanoj viditaj nur en televidaj elsendoj: verŝajne ili neniam vere konatiĝis kun islamaj loĝantoj de sia lando.

Necesas nun pli detale analizi la rezultojn. Svislando ŝajnas esti la unua lando decidinta pri diskriminacia dispono kontraŭ iu aparta religio. Aŭtoritatoj nun antaŭvidas malfacilaĵojn koncerne internaciajn rilatojn kaj komercon de svisaj firmaoj, precipe en Mez-Oriento.

Eblas ankaŭ, ke la nova regulo estos findiskutita ĉe la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj en Strasburgo. Kvankam minaretoj ne estas devigaj por islamanoj, evidentas, ke tiu ĉi decido estas diferencigo al ili neakceptebla. La vojo estos ankoraŭ longa ĝis finaranĝo de la afero. Tiaj estas la riskoj de rekta demokratio.

Daniel SCHOENI BARTOLI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Daniel Schoeni Bartoli el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07