MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

BRAZILO

Kuranta kurento-krizo

Milionoj da brazilanoj spertis malheliĝon, kiam la 10an de novembro 2009 paneis la enlanda elektrosistemo. Trafis la sekva ĥaoso 18 el la 26 brazilaj ŝtatoj, tio estas 60 milionoj da homoj. Surprizis la malheliĝo aparte la vesperan dungitaron, ĝuste tiam elirantan al laborejoj.

La malheliĝon, kiu daŭris depende de la loko ĝis sep horoj, kaŭzis paneo en Itaipu, la plej granda hidroelektra centralo en la mondo. La centralo funkcias per la akvo de la rivero Paraná, kiu fluas eloriente-okcidenten en la suda regiono de Brazilo. Itaipu liveras kvaronon de la tuta elektro de Brazilo kaj preskaŭ la tutan elektron de Paragvajo, lando ankaŭ forte trafita de la paneo. Itaipu respondecas pri 12 600 MW da elektra energio pere de 18 generatoroj.

Kinejoj

Dum la malheliĝo brazilanoj spertis plurajn malagrablaĵojn. La polico de la urbo San-Paŭlo ricevis per telefono 2400 help-petojn dum la unua horo de la malheliĝo. En Rio-de-Ĵanejro 10 000 gelernantoj subite restis sen lumo en klasĉambroj. En pluraj kinejoj spektantoj devis tranokti pro timo iri hejmen sen lumo. Aliaj homoj, kies sola lumo devenis de poŝtelefonoj, restadis dum horoj en liftoj ĝis la interveno de fajrobrigadistoj.

Inter la plej gravaj sekvoj de la ĥaoso ŝokis brazilanojn la mortigo de virino, kiu provis eviti rabiston. Laŭ la polico, ŝi decidis hejmen veturigi amikinon, ĉar busoj kaj trajnoj apenaŭ funkciis. Ĉe la enirejo de la konstruaĵo, kie loĝis la amikino, ili ekvidis rabiston kun armilo. La stiranta virino akcelis la aŭton kaj okazigis kolizion. La rabisto reagis per du pafoj kaj fuĝis. Li forprenis nenion krom la vivon de la virino, kiu provis helpi sian amikinon.

Kafejoj

Tamen ne ĉiuj suferis pro manko de lumo. Furoris aĉetado de kandeloj, kio neniel rilatis al la oftaj brazilaj katolikaj festoj. Kaj, malgraŭ tio, ke kelkaj klientoj de kafejoj forkuris en la mallumo, ne paginte siajn fakturojn, raportis policestroj en la plej grandaj brazilaj urboj, ke ne plimultiĝis krimoj.

La brazila ministro pri minoj kaj energio Edison Lobão [édison lobaŭ] diris, ke kaŭzis la katastrofon malbona vetero en la regiono de la centralo. Tieaj fulmoj kapablis difekti delikatajn aparatojn. Tamen sen apartaj kialoj kelkaj opiniis, ke temas pri atako kontraŭ la komputila sistemo ĉe la centralo. Aliaj volis kredi je politika intereso, ĉar en 2010 finiĝos la mandato de prezidanto Lula. Ne mankis ŝerco, ke Itaipu estis tiam regata de Homer Simpson, la fuŝulo de usona animacia filmo.

Kapablo

Pli fidinde klarigis la krizon José Goldemberg [ĵuzé góŭdemberg], fizikisto, eksministro pri klerigado kaj eksrektoro de la Universitato de San-Paŭlo. Li diris, ke vespere la 10an de novembro la sistemo de Itaipu funkciis je maksimuma kurenta kapablo. Li atentigis pri troa centrado de la elektra energio de Brazilo en malmultaj stacioj.

Laŭ fakuloj, Brazilo havos sufiĉe da elektro por eviti similan problemon almenaŭ ĝis 2013. Tamen jam plurfoje en la pasinteco Brazilon trafis malheliĝoj. En 1999 pli ol 60 % de la lando restis horojn en mallumo. En 2001 kaj 2002 la registaro lanĉis ian ministrejon pri malheliĝo por administri energian krizon kaj solvi la problemon. Sed denove, en 2005 kaj en 2007, malheliĝo trafis pli ol tri milionojn da homoj en la ŝtatoj Rio-de-Ĵanejro kaj Espírito-Santo.

Post la malheliĝo ne silentis la politika opozicio. Ĝi atentigis, ke statistikoj ĉiam favoras la prezidanton, kiu kun aŭ sen lumo tamen fariĝis la plej populara prezidanto de Brazilo. Kredeble, en iu malluma ĉambro kunsidis brazilaj opoziciuloj, diskutante, kiamaniere malŝalti la energion de la laborista respublikestro.

Jozefo LEJĈ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jozefo Lejĉ el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07