MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

INTERNACIA JURO

Kuraĝa subskribo

La 4an de novembro 2009 estis subskribita interkonsento inter Slovenio kaj Kroatio, kiu finas preskaŭ 20-jaran disputon pri maraj limoj neniam fiksitaj inter unuopaj respublikoj de iama Jugoslavio.

Ne povinte interkonsenti, la du registaroj transdonis la problemon al arbitracia tribunalo starigita de Eŭropa Unio. Ambaŭ landoj akceptis la decidon de la tribunalo, kiu nun konsideru la neceson trovi por Slovenio manieron kontakti la internacian maron. Tamen ĝuste el tiu ĉi frazo fontas grandaj internaj problemoj en ambaŭ ŝtatoj.

Ekstremaj partioj kaj politikistoj en ambaŭ landoj proklamas respektive la kroatan registar-prezidantinon kaj la slovenan prezidanton perfidanto de sia lando. Tamen la frazo ne diras, ke Slovenio havos fizikan maran koridoron, por ke ĝiaj ŝipoj navigu al la bordo de Slovenio kaj ne traveturu fremdan maron. Tial Slovenio ne certas, pri kia markontakto temas.

Internacia juro

Ankaŭ kroatoj nervoziĝis. Laŭ internacia juro Kroatio verŝajne havus maran limon kun Italio kaj malebligus al Slovenio atingi internaciajn akvojn. Sed laŭ la nova interkonsento povas esti, ke la tribunalo decidos lasi al Slovenio koridoron inter Italio kaj Kroatio. Alivorte ĝi decidos, ke eble Kroatio ne havos rektan maran landlimon kun Italio.

La afero produktos ankoraŭ multajn kverelojn en ambaŭ landoj. Tamen ĝi estas historia momento. Laŭ la sveda prezidanto de la registaro, la subskribo „estas signo de politika kuraĝo”, ĉar la prezidantoj de Slovenio kaj Kroatio politike multon riskas.

Restas aliaj komplikaĵoj. Antaŭ ol Slovenio definitive ratifos la interkonsenton, tieaj dekstraj opoziciaj partioj minacas postuli referendumon pri la akcepto de Kroatio en Eŭropa Unio. Pro la marlima konflikto multaj slovenoj malŝatas kroatojn kaj la rezulto de referendumo tia estus tutcerte negativa. Tamen la referendumo en Slovenio estas nur konsulta kaj ne devigas la parlamenton akcepti popolan postulon.

Reciprokaj rilatoj

Se fakte Slovenio ja blokus la kroatan eniron en EU, tio prokrastus ankaŭ la finan solvon de la landlima problemo. En la nuna interkonsento troviĝas frazo, ke la arbitracia tribunalo eklaboros nur kiam Kroatio jam estos membro de EU. Tio siavice daŭre malbonigadus la reciprokajn rilatojn inter la du ŝtatoj.

Tamen, malgraŭ kriado kaj kvereloj, kiuj ankoraŭ kelkajn jarojn venenos la rilatojn inter la du landoj, la nuna interkonsento kondukos al definitiva solvo. Post du aŭ tri jaroj Kroatio iĝos EU-membro kaj kelkajn jarojn poste la arbitracia tribunalo decidos pri la aliro de Slovenio al la internacia maro. La decidoj ne ĉiujn kontentigos, sed fine ja estos fiksitaj la limoj – kaj ambaŭ landoj membros en EU.

Zlatko TIŠLJAR

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Zlatko Tišljar el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07