MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

UNESKO

Pinta virino

Elektita en oktobro estas virino kiel ĝenerala sekretario de la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo (Unesko). Irina Bukova, diplomato kaj politikisto bulgara, prezentis sin dum la 35a Ĝenerala Konferenco de Unesko en Parizo kiel produktaĵo de oriento kaj okcidento, kaj devenanta de lando, kie kunvivas kvar religioj, kaj de sistemo, kiu konis kaj komunismon kaj tutmondiĝon.

La festparolado de Bukova disvolviĝis en la franca, angla, hispana kaj rusa lingvoj. Tio venigis tondrajn aplaŭdojn, ĉar ĝenerale uzataj estas la angla, malpli la franca (eĉ se Francio voĉdonigis, ke la Unesko-dungitoj en Parizo konu la du laborlingvojn, anglan kaj francan). Tamen neniam ĝis nun estis uzata la rusa ĉe tiu ĉi pinta nivelo.

Renovigi

Omaĝe al la antaŭa ĝenerala sekretario, Koïchiro Matsuura, venis laŭdoj el la tuta mondo pro lia rolo renovigi la UN-sistemon, atenti pri monda heredaĵo (materia, nemateria kaj subakva), kaj doni prioritaton al Afriko kaj al instruado de knabinoj.

La sidejo de Unesko prezentis en la ĉefa halo ekspoziciojn pri la diversaj fakoj kun prelegoj, invitoj de fakuloj, filmoj aŭ debatoj. Tiuj aranĝoj estis kvazaŭaj spiroj en ampleksa programo, kiam ambasadoroj, ministroj aŭ delegitoj de la landaj komisionoj diskutas pri antaŭdeciditaj rezolucioj. Cetere ili gravigas la rolon de la funkciuloj, kiuj laboras en la sekretariato, kaj kiuj englutas du trionojn de la buĝeto, dum restas nur triono por plenumi Unesko-programojn.

Renée TRIOLLE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renée Triolle el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07