MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Spirita vivo

TOGOLANDO

Ventreligio, dua r aldoniĝu

„Neniu povas trompi Dion, ĉar li scias ĉion. Kiu havas pli ol dek milionojn en la banko, sed donas nur mil frankojn kiel dekonaĵon, tiu trompas Dion, kaj tiun Dio severe punos”, kriis pastoro dum elsendo ĉe radiostacio. Nun en Togolando, ĉiutage el radioriceviloj eliras buntaj predikoj. La eklezioj kristanaj estas multaj. Eble oni ŝatus scii kelkajn nomojn: Jesuo estas vivanta, Ministerio por Rapida Interveno de Jesuo, Lumo de Kristo, Amikoj de Jesuo, Torĉo de Kristo, Eklezio Baptista de Beno, Asembleoj de Dio, Ĉiela Kristanismo, Apud Ciono, Kerubo-Serafo ktp. La nomoj tiom multas, ke eĉ plurmil-paĝa kajero ne povas enteni ilin. Certe tiom estas ankaŭ la pastoroj. Ne mankas pastroj en Togolando, kaj ankaŭ imamoj havas sian lokon. Tute klaras, ke la religia kampo de Togolando estas bunta.

Antaŭ la alveno de la koloniantoj al Afriko, ĝiaj anoj havis sian religion. Afrikanoj tiam adoris la naturon kun ĝiaj enhavaĵoj. Ili tiel diigis ŝtonojn, arbojn, bestojn, lagojn, riverojn, tondron ktp. Tiu adorado plu ekzistas, sed la importitaj religioj reduktas ĝian adeptaron, ĉar multaj afrikanoj forlasas la gepatran kredon por brakumi alian, kiu, laŭ ili, kondukas al la eterna feliĉo post la morto.

Abundas la religietoj

La unuaj religioj estis katolikismo, protestantismo kaj islamo. Tiujn tri religiojn praktikadis togolandanoj, ĉar ili estis rekonitaj de la ŝtato. Kvankam intertempe ekzistis ankaŭ aliaj religioj kristanaj, tiuj ĉi estis malpermesitaj en Togolando antaŭ 1990, kiam ekblovis pli demokratia vento tra la mondo. Ĝi certe atingis ankaŭ Togolandon kun siaj sekvoj bonaj aŭ malbonaj. Unu el tiuj sekvoj estas la multiĝo de religioj, plej trafe religietoj kristanaj. En la areno de la grandaj religioj, tiujn religietojn oni nomas sektoj. Ili nun vere abundas en Togolando kun la diversaj nomoj kaj praktikoj.

La plimulto de la pastoroj ne estas tiel kleraj kiel la pastroj en katolikismo, pastoroj en protestantismo kaj imamoj en islamo. En tiuj ĉi religioj neniu rajtas doni mem al si tiun titolon. Tiel okazas ankaŭ en aliaj religioj kiel Diaj Asembleoj, Pentekosta Eklezio kaj Atestantoj de Jehovo. Tiuj ĉi kredogrupoj estas tiel organizitaj, ke regas en ili vera hierarkio kun centra administrado en ĉefa sidejo. Male, kredogrupoj kiel Jesuo Vivanta, Torĉo de Jesuo, Ministerio de Rapida Interveno de Jesuo ktp estas starigataj de homoj, kiuj donas al si mem la titolon pastoro. Ĉar estas multaj pastoroj, jen aliaj fondintoj de tiaj grupoj nomas sin apôtre (apostolo, franclingve). Aliaj titoloj estas bishop (episkopo, angle), reverend (moŝta pastro, angle). Ankaŭ la titoloj estas multaj, ĉar ĉiu elpensas tion, kio plaĉas al li. Iu pastoro ĵus ŝanĝis sian titolon al doktoro-profesoro. Li klarigis, ke la pastoroj tiom malbone kondutas, ke li hontas porti tiun titolon, ĉar oni konsideros ankaŭ lin tia pastoro. Nun ekzistas multaj tiaj bishop kaj pro tiu ĉi angla esprimo ŝajnas, ke Dio parolas pli la anglan ol la aliajn lingvojn.

Tamtamoj kaj tamburoj

Kvankam ĉiutage la preĝejo bruas pro predikoj, dimanĉo estas la plej sonorigata tago en la lando. Tondradas muzikiloj modernaj, ankaŭ tamtamoj kaj tamburoj; ne silentas gongoj kaj kastanjetoj, kaj la kantoj, prefere kantegoj, inundas la kvartalojn. Enmiksiĝo de paroloj okazas ofte. Unue estas la vico de la altranga homo de la eklezio (pastoro, bishop, apostolo ktp) paroli en la lingvo de Dio, la angla. Sekvas traduko al la nacia lingvo kaj/aŭ al la franca. En kelkaj eklezioj oni parolas ankaŭ la francan kun traduko al la nacia lingvo. Ĉio okazas kvazaŭ Dio paroligas la pastorojn en fremda lingvo. La plimulto de la pastoroj scipovas la nacian lingvon, sed dum la prediko ili parolas la dian lingvon. Kiam ekzemple la interpretanto ne bone tradukas, tiam la pastoro mem parolas la nacian lingvon por diri ĝuste, kion li volas, antaŭ ol daŭrigi en la lingvo de Dio. Okazas tiel ankaŭ, kiam la traduko de la angla al la franca ne taŭgas por la pastoro. Poliglotoj estas la pastoroj, ĉu ne?

Angla, la lingvo de Dio

Multaj el la pastoroj de la „sektoj” estas niĝerianoj aŭ ganaanoj. Togolandanoj lernas la metion de pastoro de ili kaj poste starigas propran atelieron, preĝejon, kaj donas nomon al la eklezio, ekzemple, Kapelo de la Ĉiopova. La plimulto de tiuj ĉi pastoroj havas malaltan klerecon, sed tamen predikas en lingvo de Dio, precipe en la angla. Kiu bone scipovas la veran anglan, tiu tuj rimarkas, ke la angla de multaj el tiuj pastoroj estas tute speciala: temas pri komponaĵo el vortoj franclingvaj kaj anglalingvaj, kaj ofte kun enŝovo de nacilingvaĵoj. Kiu nomas la lingvon „frangla” (fran(ca + an)gla), tiu iel pravas, ĉar estas malfacile al scipovanto de la franca aŭ de la angla ĉion kompreni. Tiu lingvo de Dio tiom respektindigas la pastoron, ke la adeptoj lin diigas. La pastoro estas ĉio, kaj laboras por la adeptoj. Tial tiuj ĉi zorgu pri liaj bezonoj: manĝado, loĝado, vestado ktp. Sed la pastoro devas multe lukti por havi multe da adeptoj. Ju pli da adeptoj, des pli da lukro (dekonaĵo). Ĉu pastorado estas komerco?

„Ho, ĉu tiu ĉi homo estas la pastoro? La pasintan semajnon, li vizitadis mian patron, ke li faru al li amuleton, ke liaj aferoj sukcesu. Ĉar mia patro estas ĉarlatano kaj havas multajn voduojn, li donadis al li multe da aferoj, ke li havos multe da klientoj. La homo ĉiam revenas kontenta por diri al mia patro, ke ĉio sukcesas. Ĉu la amuleton li faris por ke sukcesu lia eklezio?”. Kiu trompas? Ĉu la pastoro aŭ la adeptoj? „Iom da ĉarlatanaĵo kaj iom da diaĵo”, diras multaj. Certe oni celas ion irante al la preĝejo. Sendube ion celas ankaŭ la pastoro por fondi sian eklezion. Se li havas multe da adeptoj, certe tiuj ĉi estas kontentaj pri liaj servoj. Do la pastoro tute ne kulpas uzi ĉiajn rimedojn por kontentigi siajn adeptojn kaj samtempe sin mem. Sed, kio gravas, tio estas, ke oni sciu, kion oni vere volas, kredante je Dio.

Hipokrituloj

Multaj adeptoj, kiel ankaŭ la pastoroj estas hipokrituloj. Dum ili serĉas ion alian, ili montras Dian kredon, kiel sian celon. Kiel adeptoj povas cirkuli tra multaj preĝejoj por trovi la taŭgan? Kial iuj pastoroj kalumnias la aliajn, reklamante sian eklezion? Kial pastoroj frostigas la rilaton kun adeptoj, kiuj ne plu kapablas doni multe da dekonaĵo? Kial pastoro malkonsilas al virino edziniĝi al alia pastoro, kaj li mem havas nun la virinon kiel edzinon? Ĉu tio estas en la ordonoj de Dio? Tiajn aferojn oni vidas ĉe la praktikantoj de la religioj de la prauloj afrikaj, sed vere kun multe da diferenco. Estas granda solidareco inter la adeptoj kaj estroj de voduoj. Neniu kalumnias la alian. Kiam estas ceremonio ĉe voduestro, li invitas la aliajn, kaj kune ili faras la voduservon. Se la pastoroj kaj iliaj adeptoj povus imiti voduistojn tiuterene, oni pli bone komprenus ilin. Kredogrupoj kreskas kiel fungoj kaj ĉie estas preskaŭ sama konduto: la pastoro faras ĉion por riĉiĝi. Ili eĉ trompas eksterlandajn pastorojn riĉajn kaj rabas de ili monon. Por atingi tion, ili starigas projektojn multcelajn centritajn sur servado al Dio. Kial la ventro povas igi la homojn meti Dion antaŭ ĉio? Necese estas trovi taŭgan nomon por tiaj grupoj.

„Vi estas ventropastoro. Kial do vi fondas propran eklezion, forlasante la unuan? Certe por ricevi de mi la dekonaĵon, kaj uzi ĝin kiel vi volas, ĉu ne?”, admonis pastoro alian. Se pastro povis nomi alian ventropastro, kial ankaŭ la religietoj, kiujn ili fondas dise tra la lando ne havu tian nomon? Certe taŭgas la nomo ventreligio kun aldono de la manka r por havi ventrreligion.

GBEGLO Koffi

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gbeglo Koffi el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17