MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

SVISLANDO

Demokratio kontraŭ minaretoj

Antaŭ la fino de la jaro svisaj civitanoj estos decidintaj pri eventuala aldono de unusola frazo al la konstitucio: „Estas malpermesite konstrui minaretojn.”

Rekta demokratio estas karakterizaĵo de Svislando, sed ĝia vera funkciado estas malpli konata. Por pli bone kompreni la aferon, indas konscii du aspektojn. Unue, la konstitucio povas esti ŝanĝita nur pere de referendumo (kontraste al multaj aliaj eŭropaj landoj). Due, civitanoj mem povas rekte proponi ŝanĝojn, se ili kolektas skriban subtenon de 100 000 civitanoj (en lando kun entute ĉirkaŭ kvin milionoj da civitanoj). Pro tio civitanoj povas mem decidi pri sia konstitucio.

Internacia juro

Dum la somero de 2009 pli ol 100 000 civitanoj subtenis proponon malpermesi konstruadon de minaretoj. La registaro kaj la parlamento rapide deklaris sian malaprobon, sed ne povis eviti referendumon. Por tion preventi, la aŭtoritatoj estus devintaj montri, ke la proponita teksto lezas internacian juron. Tion ili ne montris.

Tiuj konstituciaj proponoj (nomataj „iniciativoj”) ofte venas ne de simplaj civitanoj. Kutime politikaj partioj, gravaj asocioj aŭ sindikatoj iniciatas tiajn klopodojn. Membroj de la Svisa Popolpartio (naciista kaj konservativa) proponis la iniciativon kontraŭ minaretoj. Tiu ĉi partio antaŭ nelonge floris, oponante la Eŭropan Union kaj eksterlandajn enmigrintojn. Krom tio ĝi estigas malamikajn sintenojn kontraŭ islamanoj, malgraŭ ilia relative bona integriĝo en la lando.

Islamanoj

Islamanoj nombras iom pli ol 300 000 en Svislando (el 7,5 milionoj da loĝantoj: granda nombro da loĝantoj fakte ne estas civitanoj). Ili ne formas unuecan komunumon, pro siaj tre diversaj devenoj, lingvoj kaj kutimoj. Plejparte ili devenas el Balkanio kaj ne observas tre striktan islaman „reĝimon”.

Nuntempe ekzistas nur kvar minaretoj en Svislando kaj nur unu nova estas proponata. Aldonendas, ke ĉiuj tiuj minaretoj estas silentaj (neniu muezino alvokas homojn). Tamen klaras, ke la demando pri minaretoj ne gravas en Svislando kaj ke la naciistoj trovis tie bonan okazon varbi pri siaj temoj.

Nuntempe demandoj pri integriĝo de islamanoj ofte aperas en eŭropaj landoj. Sed nur en Svislando eblas tiel simple rekte peti konstitucian malpermeson konstrui novajn minaretojn. Plue eblas imagi, ke aliaj similaj proponoj sekvos tiun ĉi iniciativon.

Arkitekturaj ornamaĵoj

Oponantoj de la iniciativo opinias, ke minaretoj estas nuraj arkitekturaj ornamaĵoj. Kontraŭe, subtenantoj de la malpermesa propono certas, ke tiaj konstruaĵoj estas iloj por invadi kristanajn landojn. Diskutoj preskaŭ ne plu eblas pri tiuj malsamaj vidpunktoj.

Formala religia libereco ne estus endanĝerigita pro la malpermeso, sed restas la problemo, ke nur unu religio alfrontus malpermeson de siaj konstruaĵoj. Aldone, tiaj religiaj demandoj kutime estas decidataj de la kantonoj (provincoj de Svislando) en tiu ĉi plurreligia lando. Do la propono, se akceptita, donus novan kompetenton al la nacia federala ŝtato kontraste al malnovaj tradicioj.

Provokaj afiŝoj

Kompreneble indas debati religiajn temojn. Tamen restas la ĉefa impreso, ke demagogia partio provas uzi demokration por firmigi ksenofobion. Krom tio, la proponantoj pretigis ege provokemajn afiŝojn, nurajn karikaturojn de islamo. Kiam oni montras tiujn afiŝojn en islamaj landoj, malfacilas klarigi, ke tio estas parto de normala demokratia diskuto.

Ankoraŭ precizigendas, ĉu tiuj afiŝoj estos malpermesitaj en kelkaj urboj. Kompreneble sekvis diskuto en ĵurnaloj pri la libereco sin esprimi. Ĉiaokaze, se la propono estos akceptita, Svislando estos la sola okcidenta lando, kiu malpermesas minaretojn. Malfacilos al la svisa registaro tion komprenigi al eksterlando. Sekvos eble problemoj por la svisa komerco.

Politikaj diskutoj

La rolo de religioj en la socio estas taŭga demando. Sed la riskoj, kiuj prezentiĝas pro politikaj diskutoj tiaj, povas esti grandaj por la bildo kaj sekureco de Svislando. Tiuj, kiuj deziras alfronti islamajn movadojn, nun faris unuan paŝon en tiu direkto.

Espereble ne sekvos perfortaj reagoj. Svislandaj civitanoj kutimas rifuzi tiajn ekstremajn proponojn, kaj estus malpezigo por la instancoj, se ĉio tiel finiĝos. Larĝaj rajtoj estas granda riĉeco en demokratio, sed ili povas esti misuzataj de provokistoj dezirantaj starigi homon kontraŭ homo.

Daniel SCHOENI BARTOLI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Daniel Schoeni Bartoli el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17