MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Enkonduko

Aliaj tempoj, samaj temoj

Finiĝas la 30a jaro de nia magazino. Kiel mi skribis ĉi-loke antaŭ unu jaro, ni ne intencis pompe festi tiun jubileon. Tamen estas, eĉ se modesta, sukceso por ni atingi ĝin. Kaj ni povas konstati, ke ankaŭ tiu ĉi jaro estis interesa laŭ multaj aspektoj. Karakterizis ĝin gravaj temoj, ekzemple militoj en Afganio kaj Irako, krizoj de energio kaj financoj, Irano, klimato kaj nova usona prezidanto. Okaze de la jubileo mi foliumis la unuan jarkolekton, tiun de 1980, kaj iom miris: en ĝi ni traktis grandparte samajn temojn, kiel 30 jarojn poste.

Ni havis artikol-serion pri Afganio, kiun tiam provis konkeri la sovetia armeo. Kiel konate, Sovetio fiaskis kaj devis retiri siajn trupojn – ĉu same devos fari la nuna alianco sub gvido de Usono, kiu invadis la landon? Ankaŭ pri Irano ni raportis plurfoje, post la sukceso de la islama revolucio. Okcidentaj registaroj timis, ke ties ideoj disvastiĝos al aliaj islamaj landoj. Ankaŭ hodiaŭ ili timas Iranon, nun pro la eblo, ke la lando ekhavos atombombon. Kiel najbara Pakistano, kiu ankaŭ en 1980 estis temo pro diversaj perturboj. Diference tamen Irako tiam ne estis en la fokuso de intereso, kiel nun.

Inter la ĝeneralaj temoj tiam estis precipe energi-krizo. Ni donis konsilojn al la legantoj, kiel ŝpari benzinon, kaj ni prezentis novajn, alternativajn energifontojn: sunkolektilojn kaj ventoturbinojn, eĉ jam eblon gajni energion per biogaso. Tio, kion tiam ankoraŭ neniu sciis, estis, ke la klimato tiom draste ŝanĝiĝos, kiel ni spertas nun. Ankaŭ en 1980 ni havis ekonomian krizon, kiu ekzemple forte trafis Brition, kiun ekregis Margaret Thatcher. La dekstrega sinjorino venkis, ĉar elektantoj pli multe fidis al ŝi pri ekonomio, ol al la laborista partio. Ŝi resanigis la ekonomion per rigoraj metodoj. Se nun estus elektoj en Britio, same malvenkus la laborista partio. Ĉu do la historio ripetiĝas?

En Usono en 1980 elektiĝis nova prezidanto, Ronald Reagan. Li ne ricevis la pacpremion de Nobel, kvankam dum sia dua oficperiodo li multon faris por mildigi la tiaman malvarman militon inter Sovetio kaj Usono. Ankaŭ ĉi-jare en Usono ekregis nova prezidanto, kiu tuj ricevis la Nobel-premion, ne pro meritoj, sed nur pro mitoj, ne pro faroj, sed pro vortoj, kiel diras kritikantoj. Ni esperu, ke la faroj sekvos dum la venonta jaro. Ĉion bonan por 2010 al vi ĉiuj!

Sincere via

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17