MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

AŬSTRIO

Enlanda eksterlanda politiko

Antaŭ jaroj la tiama karintia provincestro Jörg Haider [hajde], pasintjare formortinta, serioze proponis ŝanĝi la konstitucian statuson de la sud-aŭstra provinco Karintio (Kärnten / Koroška), por ke ĝi fariĝu tiel nomata libera ŝtato Karintio (germane: Freistaat Kärnten). Tiel li sekvis la modelon de la sud-germana Bavario.

Haider ne atendis plenumon de sia ideo, sed li tuj ekpraktikis sian propran eksterlandan, aŭ eksterŝtatan, politikon, kiu ne tre kongruis kun la eksterlanda politiko de la vera libera ŝtato Aŭstrio. Tiel li havis amikajn rilatojn kun la tiama iraka diktatoro Husejn, kiun li vizitis. Cetere li intime amikiĝis kun filo de la libia diktatoro Gadafi.

Haider ne vivis sufiĉe longe por kompletigi siajn internaciajn rilatojn kaj tiel igi la eksterlandan politikon de sia provinco vere ŝtateca kaj tiel arigi argumentojn por la estonta libera ŝtato, aŭ respubliko, Karintio.

Ekzpozicio

Lastatempe la prezidanto de la provinca parlamento en Karintio, Josef Lobnig, ano de la posthajdera partio BZÖ, permesis uzi galerion en la provinca domo Klagenfurter Landhaus por malfermi ekspozicion pri fotomaterialo el norda Koreio, farita de la aŭstra fotisto Wolfgang Bogner, sub pompa titolo „Malkovro de imperiisma mensogo-propagando pri Nord-Koreio”.

Intenco kaj tendenco de la ekspozicio estas argumenti, ke Nord-Koreio estas ordigita ŝtato, en kiu ne troviĝas malsataj homoj, almozpetantoj kaj fremduloj. Tiel plenumiĝas la franca dirmaniero „ekstremoj tuŝas unu la alian”. Tiamaniere funkciulo de ekstremdekstra partio disponigas ŝtatan propraĵon por montri ideologian propagandon favore al unu el la plej krimaj reĝimoj, kiuj iam ekzistis en la mondo.

Antaŭjuĝoj

Interesa apudinformo: la sama amiko de nord-koreaj cirkonstancoj komence de julio malpermesis uzi la saman ejon por reprezentantoj de la Eŭropa Parlamento. Ili volis honori grupon, kiu interparolante kaj malkonstruante antaŭjuĝojn provas solvi la lingvan kaj etnan problemaron de karintiaj slovenoj.

Tial la vicprezidanto de la Eŭropa Parlamento, Miguel Angel Martinez, ne ricevis permeson atribui la Eŭropan Civitanan Premion al grupo, kiu forlasis la malbonan karintian tradicion de nacisocialismo.

Vinko OŠLAK

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Vinko Ošlak el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17