MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

El mia ridpunkto

Du mil naŭ

La plej inteligentan proponon ĉi-jare faris sendube la libia revoluciestro Muhamar Gadafi. La eksterorista bedueno postulis disbati Svislandon, ĉar tie post pu(g)na interbatado lia filo estis arestita. Laŭ li la germana parto de Svislando transiĝu al Germanio, la franca al Francio kaj la itala al Italio. Klare, ke Italio kaj Francio estas favorataj de Gadafi, ĉar kaj la franca prezidanto Nikolas Sarkozi kaj la itala grandsinjoro Silvio Berluskoni estas liaj sentimaj intimaj amikoj. Tamen ĝis nun oni ne povis observi, ke la germana kanceliero Angela Merkel estus amikino de la libiano. Aliflanke Svislando rilatas relative malamike al Germanio, ĉar la germana financ-ministro per drastaj vortoj draŝis Svislandon (kaj Liĥtenŝtejnon), ĉar ili ebligis al eksterlandaj (do ankaŭ germanaj) impostrifuzantoj deponi sian nigran monon en ties bonkoraj bankoj kaj pagi nenian tributon al iu ajn ŝtato.

Malriĉa milionulo

Svisoj kaj liĥtenŝtejnanoj estis ofenditaj, tamen ŝanĝis siajn bankpreskribojn, tiel ke eŭropaj financdizertintoj nun devas serĉi (kaj facile trovas) aliajn impost-oazojn ie ajn en Oceanio – la sola malavantaĝo estas, ke ili nun devas longe flugi por vidi sian monomonton. Sed eble ili ja perdis, pro la financkrizo, monon. Tiel okazis al la ĉefo de la plej granda germana privatbanko DB. En la jaro 2007 li ricevis salajron de 13,9 milionoj da eŭroj, dum 2008 nur (!) 1,4 milionojn; la enspezoj de la kompatinda bankisto do falegis je 90 %! Imagu, se vi devus suferi tian reduktiĝon de via salajro. Do vi povas kompreni, ke li nun estas vere mizera malriĉulo.

Eble tamen li estis tiel prudenta, ke li investis sian antaŭe perlaboritan monon en tabak-kompanioj. Tion faris usonaj sanasekuraj kompanioj, kiuj aĉetis tabakakciojn je entute 4,5 miliardoj da dolaroj. Kiel oni povas legi sur cigaredskatoletoj, fumado mortigas. La sanasekuraj kompanioj do profitas ne nur pro vendado de tabako, sed ankaŭ pro fruaj mortoj de siaj klientoj, al kiuj ili ne devas pagi en okazo de malsaniĝo. Sed krome ili postulas de fumantoj kotizojn pli altajn, ol devas pagi nefumantoj. Vere ruza negocado, ĉu ne? Ĉar fumantoj laŭ la usona statistiko mortas ĉirkaŭ dek jarojn pli frue, ol aliaj, kaj do ne atingas aĝon, en kiu oni kutime suferas malsanojn.

Usona enirmono

Ho jes, Usono ĉiam denove super-surprizas nin per kuriozaĵoj. Nun ĝi volas postuli de eksterlandaj vizitantoj enirmonon de dek dolaroj. Germanoj konas tion: Germana Demokratia Respubliko postulis de okcidentaj vizitantoj enirmonon de 25 (okcident-germanaj) markoj por ĉiu tago; kompense oni ricevis tamen 25 malpli valorajn orientajn markojn. 20 jarojn post tiu socialisma negoco do nun kapitalisma Usono aplikas tiun ĉi eksmodan metodon por enspezi monon, kiun ĝi, cetere, volas investi por akceli turismon, ĉar venas pli kaj pli malmultaj eksterlandanoj. Mi havas kelkajn problemojn por kompreni tiun ĉi logikon. Ŝajnas al mi, ke kolizias celo kaj rimedo.

Misteraj estis ĉi-jare ankaŭ aliaj kolizioj. Ekzemple la 10an de februaro en la kosmo koliziis du satelitoj. Unu estis satelito de la reto Iridium, kiu mondvaste ebligas poŝtelefonadon. La alia estis eksa rusa telekomunika satelito. Ambaŭ detruiĝis komplete kaj je hororo de kosmofakuloj poste disvastigis rubaĵnubegojn, kiuj povas damaĝi aliajn satelitojn. Naive mi imagis, ke la kosmo estas tiom vasta, ke praktike ne eblas tiaj akcidentoj. Sed nun mi legis, ke tie ŝvebas ne malpli ol 600 000 rubaĵeroj de eksaj kosmaj aparatoj. Kaj pro tio la internacia kosmostacio dum dek jaroj devis jam ok fojojn ŝanĝi sian itineron por eviti kolizion.

Preskaŭa atomkatastrofo

Simile tute neprobabla estas kolizio de submaraj ŝipoj en vasta oceano, tamen ankaŭ tio okazis, same komence de februaro. Tiam tuŝis unu la alian franca kaj brita submaraj kolosoj (140 kaj 150 metrojn longaj) kun atomarmiloj. Normale tio ne eblas, ĉar submaristoj en silenta maro kutime aŭdas la motorbruon de alia ŝipo. Estas miraklo, ke la du averiintoj nur devis esti riparataj, sed ne okazis atomkatastrofo. Mallaŭteco povas kaŭzi problemojn ankaŭ surtere. Ju pli multaj elektroaŭtoj trafikos sur la stratoj, des pli granda estos danĝero por piedirantoj kaj biciklistoj, ĉar ili ne aŭdas la senbruajn veturilojn. Tial oni nun instalas en elektroaŭtoj laŭtparolilojn, kiuj ellasas pseŭdan motorbruon, por tiel averti ne nur blindulojn, sed ankaŭ aliajn homojn, por ke ili povu eviti koliziojn. Absurda ideo? Eble ĝi povas savi vivojn, sed ni ne revu pri senbrua trafiko, kiel en Ĉinio, kie ankoraŭ plej multaj trafikiloj estas senbruaj bicikloj.

Tiu ĉi populara popolrespubliko en 2009 pompe festis sian 60-jaran jubileon. Kiom ĝi prosperis dum tiu longa periodo, oni povas ekkoni per eldiro de infano. Ĉina etulo al la demando, kiun profesion li alstrebas, respondis: „Mi volas fariĝi korupta ŝtatoficisto.” Ni deziras al la klarvida etulo, ke la plano realiĝu, je lia feliĉo kaj tiu de Ĉinio.

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17