MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

NIĜERIO

Ĉu amnestio kondukos al paco?

Dum la lastaj jardekoj la niĝerdelta regiono de Niĝerio restas militejo. Kulpas ĉefe la federacia registaro, kiu daŭre neglektas la popolojn de regiono, el kiu venas nafto, la ĉefa enspezilo de Niĝerio.

La Organizaĵo de Petrol-Eksportantaj Landoj (OPEL) permesas al Niĝerio, la sese plej granda lando laŭ nafto-rezervoj, produkti tage tri milionojn da bareloj da nafto. Sed malgraŭ ke pli ol 90 % de la landaj enspezoj devenas de nafto, la popolo, kaj aparte la civitanoj de la niĝerdelta regiono, restas malriĉaj.

Ili suferas de diversaj katastrofoj kaŭzitaj de internaciaj nafto-kompanioj kiel Shell, Mobil, Chevron kaj Texaco. Bienoj kaj precipe riveroj estas poluitaj de la kompanioj: ofte riveroj prezentas la solan manieron akiri akvon por trinki kaj por aliaj ĉiutagaj bezonoj. Samtempe mortas la fiŝoj pro ĥemiaĵoj, kiujn la kompanioj ellasas en la riverojn.

Detruitaj

Dum estas detruitaj tutaj vilaĝoj, kune kun bienoj kaj aliaj sociaj kaj kulturaj havaĵoj, mankas malsanulejoj, lernejoj, bonaj ŝoseoj ktp, fakte ĉio por montri, ke la tiea popolo produktas kaj posedas la riĉaĵon de Niĝerio. Tial mortas la loĝantoj de la niĝerdelta regiono pro neglekto kaj pro ekologiaj problemoj, dum la nafto-enspezojn la federacia registaro aplikas en la nordaj ŝtatoj.

Niĝerdeltanoj, kiuj dum la epoko de la armeaj reĝimoj protestis, kiel Ken Saro Wiwa, estas mortigitaj. Dum la lastaj 10 jaroj da ŝajn-demokratio nenio ŝanĝiĝis. Eksa prezidanto Olusegun Obasanjo sendis soldatojn en 1999 al la niĝerdelta urbo Odi kaj mortigis ĉiujn loĝantojn kaj detruis la urbon, ĉar la loĝantoj, protestante kontraŭ esploroj de la nafto-kompanioj, mortigis unusolan soldaton.

En la lastaj jaroj mortis miloj en la regiono, kiu fariĝis unu el la plej malsekuraj en la mondo. Diversaj militistoj, moderne armitaj de eksterlandaj niĝerdeltanoj, daŭre luktas kontraŭ soldatoj de la federacia registaro.

Liberigitaj

Parte pro la malstabileco multaj internaciaj kompanioj, kies laboristoj estas kaptitaj kaj liberigitaj nur post pago de grandaj monsumoj, ĉesis esplori. Ne nur eksterlandaj dungitoj, sed ankaŭ niĝerianoj estas tiel minacataj. Rezulte falas nafto-enspezoj. Lando kapabla produkti tage tri milionojn da bareloj da nafto liveras fakte nur 700 000.

Reage al la situacio, kaj spite al la volo de politikistoj kaj tradiciaj regionaj reĝoj, kiuj profitas de la malordo, la registaro lastatempe deklaris amnestion kaj promesis krei ministerion taskitan rekonstrui la regionon. Komence neniu fidis la registaron, sed parte pro la internacia komunumo la amnestio ekefikis. Liberigitaj estas enprizonigitaj militistoj, dum tiuj ankoraŭ liberaj fordonis siajn armilojn al federaciaj soldatoj.

La popolo nun atendas por vidi, ĉu la federacia registaro plenumos ĉiujn siajn aliajn promesojn rilate la regionon. Eble tamen fine revenos paco al la niĝerdelta popolo.

Princo Henriko OGUINYE/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Princo Henriko Oguinye/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17