MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

JAPANIO

Hatojama Jukio: nova ĉefministro

Hatojama Jukio naskiĝis en februaro 1947 al elita familio. Praavo rolis kiel prezidanto de la Ĉambro de Deputitoj; avo fariĝis ĉefministro kaj sukcese starigis diplomatiajn rilatojn inter Japanio kaj Sovetio; lia patro estis ministro pri eksteraj rilatoj.

Jukio studis administradon en Tokio, poste ĉe Stanford en Usono. Tie li renkontis sian nunan edzinon Mijuki, eksan aktorinon. En 1976, en Usono, li entuziasmiĝis pri la 200-jara datreveno de Usono kaj decidis fariĝi politikisto.

En 1986 li estis elektita kiel deputito de la Liberala Demokratia Partio (LDP). En 1993 li forlasis LDP-on kaj aliĝis al grupo, kiu celis fondi novan partion – la Demokratian Partion. En junio 2009 li estis elektita kiel partia prezidanto. Liaj devizoj estas „frateco” kaj „amikoj en pluvo” (valoraj estas amikoj, kiuj helpas eĉ dum malavantaĝaj situacioj).

Ponto

En septembro ĉi-jare li prelegis ĉe Unuiĝintaj Nacioj. Li diris: „La mondo alfrontas diversajn malfacilaĵojn. La novnaskita Japanio ne fuĝos el tiuj. Surbaze de la spirito de ‚frateco’, mi klopodas, por ke Japanio estu ponto inter Oriento kaj Okcidento, inter progresintaj landoj kaj progresantaj landoj, inter diversaj kulturoj.”

„Nun Japanio devas plenumi kvin defiojn: la unua estas batalo kontraŭ la monda ekonomia krizo, la dua estas luktado kontraŭ tutmonda klimatŝanĝo, la tria estas redukto de nukleaj armiloj, la kvara estas paco, ekspluatado kaj malriĉeco en la mondo, kaj la kvina estas la fondo de Orient-Azia Unio.”

Menciindas la tria defio. Kiel diris la nova ĉefministro, kvankam Japanio posedas la kapablon krei nukleajn armilojn, ĝi fidelos al la principoj ilin nek posedi, nek enkonduki, nek produkti.

Tiu ĉi mesaĝo multe kuraĝigis japanajn atombomb-suferantojn kaj, post epoko, kiam Japanio emis sekvi Usonon kvazaŭ kolonio, la ĉefministro mesaĝis al la mondo, ke enkondukata estas nova erao en la japana politiko.

HORI Jasuo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hori Jasuo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17