MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

El mia vidpunkto

Fendita nacio

Kiam antaŭ 140 jaroj konservativa germana kanceliero Otto von Bismarck per leĝo enkondukis ŝtatan socialan asekuron, li tion faris ne nur por helpi malriĉajn civitanojn, sed ankaŭ por sufoki socialisman movadon. Tio tamen ne funkciis, ĉar la laboristaro spite al la ŝtata bonfaro preferis socialismon kaj socialdemokratojn. Sed la pionira faro de Bismarck efikis, ke hodiaŭ en praktike ĉiuj eŭropaj kaj multaj aliaj demokrataj ŝtatoj pli-malpli bone funkcias tia sociala asekuro. Ties tri plej gravaj komponantoj estas sanasekuro, pensia kaso kaj asekuro kontraŭ senlaboreco. Ili garantias, ke ĉiu civitano en kazo de bezono ricevas la necesan helpon kaj ne devas pagi ĉion el propra poŝo. Kompreneble tio validas precipe por malriĉuloj. La plej grava el la tri komponantoj estas la sanasekuro, ĉar apenaŭ estas homoj, kiuj neniam malsaniĝas.

Ne normala en Usono

Sed kio estas tute normala en Eŭropo kaj multaj aliaj industriaj landoj, tio tute ne estas normala en la plej riĉa demokratio Usono. Tie ne ekzistas ŝtata sanasekuro, nur privata. Tial intertempe 47 milionoj homoj vivas sen sanasekuro, kaj tio mortigas: ĉiujare 18 000 viroj, virinoj kaj infanoj mortas en Usono, ĉar sen protekto per asekuro ili ne povas viziti kuraciston. Statistike tio signifas, ke ĉiun horon mortas du malriĉuloj.

Neniu eŭropa lando politike eltenus tiajn ciferojn, kaj eŭropanoj komplete malkomprene observas la scenojn de intercivitana „milito” en Usono, kiu komenciĝis kiam prezidanto Barack Obama anoncis siajn planojn por ŝtata sanasekuro. Mi imagas, kio okazus en Germanio, se en mia urbo civitanoj venus kun pafiloj al partikunveno, se ili kriante insultus deputitojn pro la sanasekuro jen kiel „naziojn”, jen kiel „komunistojn”. Oni karakterizus tiajn protestojn kiel absurdajn kaj frenezajn.

Kia karaktero?

Evidente la usona socio estas fendita, profunde fendita. Unuflanke staras partianoj de Obama („demokratoj”, aliflanke adeptoj de „respublikanoj”), kiuj rigore rifuzas ĉian ŝtatan asekuron, per ĉiuj rimedoj. Ankaŭ ne multe utilis, ke Obama dum parolado antaŭ la kongreso (parlamento) citis el letero de la ĵus mortinta Ted Kennedy [kénedi], kiu estis demokrat-partia politikisto agnoskita de la tuta nacio. Estas „la granda, nekompletigita afero de nia socio”, li skribis, finfine garantii al ĉiu civitano en la plej riĉa lando de la mondo rajton je sanprotekto. Temas pri „fundamentaj principoj de justeco”, skribis Kennedy, fine eĉ pri „la karaktero de nia lando”.

Kia estas la usona karaktero? Kiom solidara volas esti tiu nacio, kiom da ŝtateco bezonas lando, kies fondomitoj rakontas pri senlima libereco kaj pri heroa, daŭre fiera individuismo? Usonanoj terure timas tro potencan ŝtaton, kion eŭropanoj absolute ne komprenas. Certe, multaj enmigrintoj venis al Ameriko pro politika (ofte ankaŭ religia) subpremo en siaj (eŭropaj) hejmlandoj kaj revis pri la lando de senfinaj ebloj, pri grandioza libereco sen iu ajn subpremo. La dogmo de Usono estis kaj estas: ĉiu, kiu volas, povas vivi libere kaj bone, sen influo de la ŝtato, nur per la propra individua forto.

Homa bezono

Sed post pluraj jarcentoj tiu usona revo ne plu estas tiom realisma. La mondo kaj la socioj ŝanĝiĝis konsiderinde, en moderna kompleksa industri-lando ne ĉiu individuo povas mem helpi sin; tro komplikaj estas la cirkonstancoj. Sen ŝtataj intervenoj tiaj socioj facile kolapsus. Tion evitis eŭropanoj per koncernaj leĝoj. Por reveni al la sociala asekuro: Ankaŭ en Eŭropo civitanoj apud la ŝtata sanasekuro povas havi privatan asekuron, ambaŭ kompletigas sin reciproke. Jen do la individueco, ĉar ĉiu mem decidas, ĉu havi ankaŭ privatan sanasekuron aŭ ne. Sed ĝenerale validas: sen (financa) solidareco de la komunumo la socio ne povas funkcii.

Se usonanoj ne subtenos la projekton de Obama, ili akceptas ke daŭre mortos du malriĉuloj dum ĉiu horo – estonte supozeble pli multaj. Eble ili memoru, ke Otto von Bismarck, kiu inventis socialan asekuron, ne estis socialisto, sed konservativa politikisto. Ke lia plano, tiel batali kontraŭ socialismo, ne funkciis, tio ja montras: ŝtata sanasekuro estas nek socialisma nek alipartia afero, sed simple homa bezono en moderna socio.

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17