MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

JAPANIO

Rezulto revolucia

Fine de aŭgusto okazis ĝenerala elekto al la japana ĉambro de reprezentantoj. Kiel antaŭvidite, triumfis la Demokrata Partio (DP) super la reganta Liberala Demokrata Partio (LDP).

La venkego okazis danke al nedemokratia balot-sistemo enkondukita de LDP jam en 1996. Tiel la partio esperis eterne regi. La problemo kuŝas ĉe la distriktoj, kie nur unu kandidato gajnas elekton, tiel ke voĉoj por la nesukcesintoj estas senutilaj. La distriktoj liveras 300 seĝojn, kontraste al kromaj 180 seĝoj, kiuj estas pribalotataj laŭ proporcia sistemo.

Do malgraŭ tio, ke en la distriktoj LDP ricevis 38,7 % de la voĉoj, ĝi ricevis nur 21,3 % de la seĝoj (64). Male, DP ricevis 47,4 % de la voĉoj kaj 73,3 % de la seĝoj (221). Rikoltis la aliajn seĝojn malgrandaj partioj.

Respondeco

La elekto-slogano de LDP tekstis: „LDP havas respondeco-forton.” Per tiu koncepto, kiu ne ekzistas en vortaroj, LDP volis montri, ke ĝi havas volon, devon kaj povon gvidi Japanion kun respondeco. Multaj homoj kredis, tamen, pro eventoj de la pasintaj jaroj, ke verdire mankas forto tia.

En septembro 2005 venkis LDP, sub ĉefministro Koizumi, interalie pro promeso privatigi la poŝtan sistemon. Baldaŭ evidentiĝis, ke la privatigo sekvigas pli altajn tarifojn kaj forigon de poŝtoficejoj, ekzemple el vilaĝoj. Krome la registaro pli kaj pli moligis la regulojn, kiuj protektis laboristojn, donante grandan profiton al la kapitalistaro. Aperis senlaboruloj, neregulaj laboristoj kaj tre malriĉaj familioj. Maljunuloj estis diskriminaciataj. Eĉ bebnasko fariĝis malfacila pro manko de kuracistoj.

Post Koizumi sekvis diversaj ĉefministroj, dum la registaro montriĝis pli kaj pli nekapabla. La lasta ĉefministro, Asoo, malsaĝe reagis al la ekonomia krizo, tiel ke fine pro malamo kontraŭ LDP, ne amo por DP, japanoj elektis la lastan.

Frateco

Nun DP fortas kaj en la ĉambro de reprezentantoj kaj en la ĉambro de konsilantoj. Ĝi nun povos fari, kion ĝi volas. La onta ĉefministro, Hatojama Jukio, promesis: „Mi celas socion plena de frateco, en kiu ĉiuj vivoj estas zorge gardataj kaj la feliĉo de alia estos ankaŭ la nia. Mi ĉesigos la ĝis nun faritan misuzon de la buĝeto kaj uzos tiel naskitan monon por la bono de popolanaj vivoj. Tio estas la ŝanĝo de la registaro.”

DP-registaro estas historia evento. Post la dua mondmilito, dum pli ol 60 jaroj, preskaŭ ĉiam LDP regis Japanion. Ĝi dependis de la kapitalistaro kaj Usono, disdonante parteton de la profitoj kiel ŝmirmonon al subtenantoj kaj aliaj. Fakte multaj estraranoj de DP devenas de LDP, sed la partio batalis kontraŭ LDP kaj do ne facile cedos al malnovaj metodoj.

Se DP plenumos siajn promesojn, ĝi ŝanĝos la socion kaj la nacion. Tial oni povos nomi ĝian grandan venkon revolucio.

HORI Jasuo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hori Jasuo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17