MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Enkonduko

Psike malsana

Vi trovos ĉi-numere artikolon de psikologo, kiu proponas al vi novan servon. Li detale klarigas la temon kaj atentigas interalie, ke la parte drastaj ŝanĝoj ligitaj ekzemple kun tutmondiĝo kreis novajn kampojn de psikologio. Sekve de tiuj ŝanĝoj psikaj problemoj de homoj kaj socio ĝenerale havas aliajn, ĝis antaŭ nelonge nekonatajn dimensiojn. La demando estas, ĉu vi, estimataj legantoj, volas konsulti psikologojn, por ke ili eventuale helpu vin pli bone kompreni iujn fenomenojn kaj problemojn. Legu la artikolon kaj decidu, ĉu kaj kiel vi volas eble reagi. Ŝajnas al mi, ke estas interesa iniciato.

En tiu ĉi kunteksto mi revenas al la artikolo de Alexander Gofen pri la usona prezidanto Barack Obama. Multaj el vi prave kritikis ĝin kaj protestis. Iuj opiniis, ke usonanoj kun samaj ideoj estas neglektinda minoritato. Sed intertempe atingis nin multaj raportoj el Usono, kiuj montras, ke tamen ne tiom malmultaj civitanoj de la lando pensas simile al Gofen. Memoru, ke en lia artikolo (en la junia numero) jam en la titolo aperas la riproĉo pri „socialisma aventurismo” kaj ke enkonduke Gofen sen iuj klarigoj skribis, ke socialismo infektis Usonon kaj ke la nunan ekonomian krizon kaŭzis „la aventurismo de socialismaj elitoj”. Tio estas kurioza aserto, ĉar ne povas esti iu ajn dubo, ke tiun katastrofon kaŭzis ne socialistoj, sed nure kapitalistoj. Aliflanke estas tute neklare, kiel Gofen kaj kompanoj (sub)komprenas la nocion „socialismo”. Kaj nun tiu ĉi vorto aperas en ĉiuj kritikoj kaj polemikoj de usonanoj, kiuj kontraŭas kaj kondamnas la reformon de la sanservoj en Usono, kiun Obama promesis dum sia elektokampanjo. Lia celo estas simple, ke ĉiu civitano havu minimuman san-asekuron, kiel estas en preskaŭ ĉiuj aliaj industriaj landoj, almenaŭ en Eŭropo. Sed legante la raportojn pri kunvenoj de usonanoj kunvokitaj de politikistoj de la demokrata partio (do tiu de Obama), mi havas la impreson, ke la kontraŭuloj de la reformplano per parte histeriaj reagoj kun la ĉiama riproĉo pri „socialismo” parte estas psike malsanaj.

Kiel ajn, eble estus interesa tasko por psikologoj esplori tiun ĉi strangan fenomenon en Usono.

Sincere via

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17