MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

El mia vidpunkto

Laborista digno

Antaŭ pluraj jaroj en ĉi tiu revuo mi rezonis pri Usono, kie tiam pli kaj pli multaj homoj ne plu povis vivteni sin kaj siajn familiojn per unu posteno, sed devis akcepti plurajn laborojn, ĉar en la ĉefa posteno ili ne akiris sufiĉe da salajro. Mi esprimis la timon, ke tia evoluo post iom da tempo okazos ankaŭ en aliaj industriaj landoj. Bedaŭrinde tiu timo montriĝis reala, kiel montras freŝaj ciferoj en Germanio. Probable ili validas simile, almenaŭ tendence, por multaj aliaj landoj industriaj.

Laŭ la federacia statistika buroo, en Germanio pli kaj pli malmultaj homoj havas normalan laborpostenon. Konsiderinde kreskis kaj kreskas la nombro de tiuj, kiuj ne plu laboras plentempe sed nur partatempe, en tiel nomataj 400-eŭro-postenoj, kiel „pruntolaboristoj” aŭ kun kontraktoj, kiuj validas nur por limigita tempo. Laŭ la ciferoj malkreskis la procento de normalaj okupatoj dum la pasintaj dek jaroj de 72,6 % al nun nur 66 %. Inverse, la nombro de netipaj dungatoj kreskis je 2,5 milionoj al 7,7 milionoj. En la jaro 2006 plentempa posteno garantiis meze malnetan salajron de 18 eŭroj/hore, sed la netipaj dungatoj akiris nur 12 eŭrojn/hore. Preskaŭ la duono de homoj sen plentempa okupo tial restas sub la minimuma salajro de 9,85 eŭroj/hore.

Risko malriĉiĝi

Normala posteno laŭ la kriterioj en Germanio estas dungiteco plene sociale asekurita, kun minimume duono de la kutima plena semajna labortempo kaj kun nelimigita kontrakto en unu entrepreno. Ĉe netipaj okupoj minimume unu el tiuj kriterioj ne ekzistas. Ĉiu kvara nesufiĉe okupata laboristo en Germanio troviĝas sub la minaco de malriĉiĝo.

Tamen la diversaj formoj de netipaj okupoj alportas ne nur malbonon sed ankaŭ ŝancojn. Dum la pasintaj jaroj multaj homoj antaŭe senlaboraj helpe de tiuj (ŝtate subtenataj) instrumentoj de la labormerkato trovis novajn laborlokojn. Sekve Germanio spite al la ekonomia krizo havas konsiderinde malpli multajn senlaborulojn ol meze de tiu ĉi jardeko. Limigita dungado kaj portempa laboro same kiel pruntolaboro alportas por labordonantoj eblecon reagi al ŝanĝoj de merkato, al laboristoj la perspektivon de posta firma dungiteco.

Celo maltrafata

Sed inverse, pruntolaboristoj ofte ne sukcesas reakiri normalan postenon. Se homoj dum multaj jaroj devas elteni en tiaj netipaj laborkondiĉoj, la novaj formoj maltrafas la celon. Ili iĝas normalaj – kaj tio ne estas normala. Multaj laboristoj pagas altan prezon por tio. Ili rezignas je pli altaj salajroj, je profesia kariero kaj stabileco. Alarmas, ke homoj kun netipaj laboroj aparte riskas malriĉiĝi. Laŭ la statistiko ĉiu dua akiras malpli ol 9,85 eŭroj/hore. En neniu komparebla lando la sektoro de subnivelaj salajroj kreskis tiom rapide kiom en Germanio.

Alarme estas ankaŭ, ke pli kaj pli multaj homoj kun bona profesia instruiteco estas inter la laborantoj kun malaltaj salajroj. Tio signifas, ke bona kvalifiko ne garantias bonan enspezon. Pli kaj plu multaj homoj tial rezignacias kaj spertas, ke ne valoras investi multan tempon kaj energion en studado. Junajn homojn do nenio instigas kvalifikiĝi. Probable post kelka tempo mankos faklaborantoj en multaj branĉoj de la labormerkato.

Valoroj perdiĝas

En mia generacio la situacio estis tute alia. Mian unuan postenon – kun universitata diplomo – mi ekhavis kun 25 jaroj. Entute dum mia laborperiodo mi havis postenojn en kvar diversaj entreprenoj kaj nur unu fojon oni maldungis min (tamen mi tuj trovis novan postenon). La aliajn fojojn mi mem nuligis la kontrakton por transiri al alia posteno. Kaj en ĉiuj entreprenoj oni plene respektis mian homan dignon kiel dungiton, bone pagis kaj prizorgis min. Pri tia homa digno tre multaj junaj homoj nuntempe povas nur revi. En epoko, kiam valoras nur kapitalisma profito de malmultaj, perdiĝas multaj valoroj de humana socio. Kaj la politiko ŝajne ne scias aŭ kapablas, ripari tiun difekton de homa kunvivado.

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17