MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

SERVO

Ĉu necesas psikologa rethelpo esperantlingva?

Kiu estas mense sana? Antaŭ nelonge, eĉ se oni sciis, ke ekzistas psikologoj, oni ofte kredis, ke ili estas por la aliuloj, tiuj, kiuj „ne fartas bone en sia kapo”. Kaj, eĉ se oni ne fartis tre bone, oni tute ne iris konsulti psikologon: oni estus rigardata kiel frenezulo de tiuj, kiuj aŭdus, ke oni vizitis psikologon.

Kutimuloj, ne normaluloj

Sed ne ĉiuj opinias tiel. Antaŭ duonjarcento iuj aŭtoroj – ekzemple Michel Foucault – ekmontris, ke la frenezo estas antaŭ ĉio la bildo, kiun iu socio faras por si pri kelkaj inter siaj anoj: kolektiva, historia percepto; oni ne konsideras kiel frenezulojn en ĉiaj landoj kaj en ĉiaj epokoj la samajn personspecojn. Aliaj – ekzemple Hannah Arendt kaj Stanley Milgram – komprenis kaj klopodis por klarigi: kutimuloj, kiuj sentas sin bonfartaj, kaj kiuj ŝajnas al sia ĉirkaŭularo normalaj, en tiu grupo agas neracie, male al siaj interesoj, kaj precipe male al la interesoj de aliaj, ĝis genocido kaj medidetruo.

Tutmondigo, individuigo

Pli freŝdate, de 20–30 jaroj, la mondo kaj samtempe nia bildo de la mondo ekŝanĝiĝis ankoraŭ pli rapide. La energia krizo, la disfalo de la komunista kampo, la triumfo de la novliberala ekonomio, la komputada revolucio, la ekologiaj perturboj, la malsatego trafanta ĉiam pli multajn homojn kaj la senmezura riĉiĝo de malgrandega mon-oligarkio submetis nin al ĝis nun nekonata streĉiteco inter tera kaj homarana tutmondigo kaj diseriga individuigo de la socioj.

Nova erao, erao „posta”

Se, post la dua mondmilito, la psikologio de la blankuloj povis ankoraŭ kontentiĝi per unu sola kultura trakto – bazita sur la okcidenta kulturo – kaj samtempe rigardi sin kiel universalan psikologion, la nuntempaj malordaĵoj malstabiligas eĉ la enajn strukturojn de tiu ĉi civilizacio. Pensu pri la evoluo de la homaro kaj de la familio en Eŭropo kaj en norda Ameriko, pri la dungiteco ĉie ĉiam pli malofta, necerta, portempa. Senpera, planeda informado, la migrado de pli kaj pli grandnombraj homamasoj kaj la multiĝantaj translokiĝoj de entreprenoj trudas aliajn normojn kaj novajn kaj fortegajn.

Kaj la esperantista popolo?

La esperantistoj formas en la nuna homaro speciale interesan grupon. Ilia ĉeesto en la plimultaj landoj, ilia diversega sperto povus instigi klerigajn interŝanĝojn por ili kaj iliaj samideanoj, kaj ankaŭ por la interkultura psikologio.

Al kio servas la psikologio?

Psikologio estas la studado de la mensaj faktoj kaj procezoj, kiuj produktiĝas en rilata kunteksto. La unua celo ekkontakti psikologon – tiel, kiel okazas ĉiam pli ofte per rethelpo – estas la solvo de konkretaj problemoj. Sed, el psikologia vidpunkto, la starigataj problemoj ne tuŝas nur la personon, kiu metis ilin, sed ankaŭ la medion de tiu persono, en plej vasta kaj malvasta sencoj. Gravas do konsideri ĉiujn determinantojn, kiujn atingas tiu, kiu metas la problemojn, kaj la psikologon, kiu provas faciligi ties solvon. Tiel, oni povas ekzameni ĉiun psikologian problemon almenaŭ laŭ vidpunkto persona kaj socia. Krome, la traktinda problemo estas samtempe „klinika” demando (kiel konsultanto ekvilibrigos sin akcepteble por si kaj sia kunvivantaro?), scienca demando (kiel psikologo povas lerni necesaĵon por solvi tian problemon?) kaj komunika demando (kiaj informoj devas atingi vastan publikon por antaŭzorgi kaj aranĝi la koncernan problemon?).

Psikologoj de la Mondo

La organizaĵo Psikologoj de la Mondo (PDM) estas fondita por kuniri, en Francio kaj aliloke, kun personoj, kiuj deziras konsulti por solvi problemojn, kiujn starigas ilia mensa kaj rilata vivo aŭ por plibonigi sian laboron ĉe homoj baraktantaj kontraŭ tiaj problemoj. En Francio temas ekzemple pri „senpaperuloj” (homoj sen legitimiloj); familianoj de Alzheimer-malsanulo; sociaj fakuloj, kiuj kontaktiĝas kun senhejmuloj en la stratoj de urboj. Aliloke, ekzemple pri inaj viktimoj de edza violento en Kabilio, togolaj rifuĝintoj en Ganao, volontuloj en Palestino ...

Rethelpo? Diskutindaj artikoloj?

Konsiderante la karakterizaĵojn de la esperantista komunumo, PDM ŝatus scii, ĉu estus oportune malfermi retkonsultejon. La opinioj diverĝas: ĉu tiu propono renkontus sufiĉan intereson? Ĉu estas psikologiaj problemoj – klinikaj, sociaj, interkulturaj – kiuj gravus por la legantaro de MONATO?

Skribu viajn demandojn, sugestojn, komentojn kaj proponojn al pdm.esperanto@psychologuesdumonde.org.

KISS Adam

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Kiss Adam el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17