MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

JAPANIO

Invititoj profesiaj

Al japanaj geedziĝaj festoj oni kutime invitas ĉirkaŭ 100 homojn, 50 el edza flanko, 50 el edzina. La gastoj inkluzivas parencojn, amikojn kaj kolegojn. Kiel ĉefgastojn oni invitas superulojn el siaj laborejoj.

Tamen ofte malfacilas ekvilibrigi la nombrojn de ambaŭflankaj invititoj. Ĉefgastoj el ambaŭ flankoj nepre salutas en la festo, sed, se mankas homo el la edza flanko, tio estas mizera afero. Cetere povas esti, ke edzo aŭ edzino partatempe laboras kaj ne havas intimajn kolegojn por inviti, aŭ la invititoj estas subite maldungitaj. En tia okazo oni povas peti helpon de kompanio, kiu sendos anstataŭantojn.

Kompanio tia estas Officeagent, fondita en 2001. Lastan jaron venis 100 petoj, duoble pli ol en 2006. La tarifo estas 20 000 enoj (ĉ. 150 eŭroj) krom veturkostoj por ĉiu anstataŭanto. Laŭ la fondinto de la kompanio, s-ro Takemoto: „Iuj petas helpon, pretekstante, ke la invititoj ne povos veni pro neatendita problemo, sed fakte ili ne havas intimajn kolegojn kaj amikojn. Homaj rilatoj pli kaj pli maldensiĝas pro la malapero de dumviva dungado.”

Banala saluto

Raportis la ĵurnalo Asahi pri vira „anstataŭanto”, 37-jara, kiu jam pli ol 20 fojojn ludis sian rolon en geedziĝaj festoj kiel kolego aŭ amiko de la edzo. Li faras mallongan, banalan saluton kaj eĉ petite kantas. Sed nepras, ke li estu atenta por kaŝi sian anstataŭantecon.

Antaŭ la festo, li lernas pri la kompanio de la edzo kaj memoras nomojn de tieaj gravuloj, sed, por eviti konversacion pri detalaj aferoj, kelkfoje fuĝas eksteren por fumi. Post la festo fojfoje venas dankesprimoj de la geedzoj pri lia lerta ĉeesto. Li tre ĝuas sian laboron, manĝante bongustaĵojn, ricevante festan donacon kaj kontribuante al sukcesa festo.

Malagrabla sento

Ĝis la 1990aj jaroj, japanoj laboris en unu kompanio ĝenerale ĝis emeritiĝo. Do neniam mankis invitotoj – eĉ male, sed kiun elekti malfacilis kaj povis doni malagrablan senton al ne-invititoj. En provincaj kaj kamparaj urboj geedziĝaj festoj estas grandaj kun pli ol 200 invititoj. Tamen la festoj pli kaj pli malgrandiĝis, tiel ke nun furoras malgrandaj eventoj, nur kun familianoj, aŭ foje eĉ neniu festo.

Invititoj devas donaci monon al la geedzoj. Virinoj devas vesti sin per kimono kaj por tio ili devas viziti beligistinon, pagante multe. Ofte ili iras al la festo ne volonte sed duondevige. En la nuna malvarma socio kaj malprospera ekonomio estas pli bone solvi la problemon per mono, invitante profesiajn „gastojn”, kiuj ĝoje ĉeestas kaj gajigas la etoson.

HORI Jasuo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hori Jasuo el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17