MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Kiuj voĉdonis por EDE?

Stefan Maul supozas, ke la elektintoj por EDE estas nur esperantistoj, ties familianoj kaj geamikoj (MONATO 2009/8-9, p. 8). Tio ne veras. Jen du tialoj kontraŭ tiu supozo:

En 2004 mi voĉdonis por EDE, nur pro raciaj argumentoj, ĉar tiutempe mi nur sciis pri la ekzisto de Esperanto, sed konis neniun esperantiston.

En 2009 mi kandidatiĝis por EDE, kaj sekve analizis lokajn rezultojn. En mia departemento ni ricevis 667 voĉdonojn en 2004, kaj 408 en 2009 (tamen en eŭropa Francio la nombro kreskis el 25 067 ĝis 27 408). En mia urbeto, el ĉirkaŭ 2200 voĉdonintoj EDE ricevis 1 voĉon en 2004 (ne mi, ĉar mi loĝis apud Parizo), kaj ankaŭ 1 ĉi-jare (mi scias, ke estis mi!), tamen multaj homoj tie konas mian esperantistecon. En la najbara urbo, el ĉirkaŭ 6500 voĉdonintoj EDE ricevis 10 voĉojn en 2004 kaj 54 en 2009. Tamen la loka esperantista asocio konas nur unu Esperanto-parolanton en tiu urbo, kiu ne estas politike fama.

Mi konkludas, ke verŝajne estas homoj, kiuj voĉdonis por EDE sen rekte koni esperantistojn, sen ebli paroli Esperanton. Unu tia estas mia kuzo, kiu diris al mi: „Tre bona ideo! Se vi sukcesos, mi volonte lernos Esperanton.”

Robert LELEU
Francio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Robert Leleu el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17