MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Ekonomio

EŬROPA UNIO

Paŝo al energia sendependeco

Registaraj reprezentantoj de kvar EU-landoj (Aŭstrio, Hungario, Rumanio kaj Bulgario), Turkio kaj Eŭropa Unio subskribis la 13an de julio 2009 en la turka ĉefurbo Ankaro interkonsenton pri la konstruo de strategie grava gasodukto Nabucco (www.nabucco-pipeline.com), kiu preterpasos Rusion. Ĝi devas malpliigi la dependecon de Eŭropo de la rusa gaso. La celo estas konstrui gastubon 3300 km longan tra la menciitaj landoj ĝis distribua centro en orienta Aŭstrio, tra kiu ekde 2014 estos transportata gaso de Azio al Eŭropo. La konstruado kostos 7,9 miliardojn da eŭroj kaj devas komenciĝi en 2011.

Iniciatinto de la projekto estas la aŭstra entrepreno OMV. Kunpartoprenantoj estas MOL (Hungario), Transgaz (Rumanio), Bulgargaz (Bulgario) kaj BOTAŞ (Turkio). Sesa partnero, ekde februaro 2008, estas la germana RWE. Politika konsilisto de la projekto estas Joschka Fischer, eksa germana ministro pri eksterlandaj aferoj.

Eŭropa Unio subtenas la konstruon de la gasodukto, kaj ankaŭ Usono pledis por ĝi. La gastubo en la unua fazo devus ĉiujare transporti 10 kaj poste 31 miliardojn da kubaj metroj da gaso. Rusio antaŭenpuŝas konkurencan projekton Suda fluo por liveri rusan gason al Eŭropo. Ekspertoj timas, ke neniu el la du gastuboj estos profitiga, ĉar jam ekzistas aliaj. Plia konkurenca projekto estas Norda fluo, tra kiu oni transportos rusan gason tra Balta Maro al Germanio (MONATO, 2006/1).

De kie fluos gaso por Nabucco?

La ĉefa problemo de Nabucco estas kontrakti kun pli da liverontaj landoj. La partoprenantaj entreprenoj deklaris, ke ili ricevis promesojn pri gasliveroj el Azerbajĝano, norda Irako kaj Turkmenio. Certaj promesoj tamen preskaŭ ne estas, ĉar ankaŭ Ĉinio, Pakistano kaj Barato havas grandan interesiĝon pri gasliveroj.

Ĉi-momente certa liveranto estas nur Azerbajĝano. Tamen la liveroj el tiu lando ne sufiĉos por plenigi la kapaciton de Nabucco, ĉar la lando povas certigi jare nur kvar miliardojn da kubaj metroj. Turkio deziras, ke ankaŭ irana gaso fluu en la gastubo al Eŭropo, se la politikaj kondiĉoj permesus tion. Irano posedas la due plej grandajn gaskuŝejojn en la mondo. Usono tamen estas strikte kontraŭ negocoj kun Tehrano pro la disputo lige kun la irana atomprogramo. Alia ebla partnero estas Turkmenio.

José Manuel Barroso, la prezidanto de la Eŭropa Komisiono, deklaris, ke la gastubo kontribuos al la energisekureco de Eŭropo kaj Turkio. Ĝi malfermos ankaŭ la pordon por nova erao en rilatoj kun Turkio. La turka ĉefministro Recep Tayyip Erdoğan [reĝep tajip érdoan] karakterizis la politikan interkonsenton pri la gasodukto kiel historian momenton por la energia sekureco en Eŭropo. La deklaro de la sveda prezidanteco de la EU-Konsilio tekstis, ke la plibonigita liversekureco estas strategie grava por EU. Plie oni substrekas, ke la funkcianta eŭropa energimerkato devas variigi la provizadon per brulaĵoj kaj transportvojoj.

Avantaĝo por Turkio

La subskribado de la interkonsento malfruiĝis monatojn pro la postuloj de Turkio pri malmultekostaj liveroj de gaso je specialaj kondiĉoj. Fine ĝi rezignis pri tio kaj reagis kompromise. Ĝi ne plu insistas havi 15 procentojn de la transportata gaso. Aliflanke, Turkio okaze de krizo volas havi aliron al la eŭropaj gasrezervoj. Oni akceptis tion, kaj la gasodukton oni konstruos tiel, ke gaso povas flui en ambaŭ direktoj. Do, Turkio tiuokaze povus importi gason ankaŭ el Alĝerio kaj Norvegio. Turkio opinias ricevi jare ĝis 150 milionojn da eŭroj da enspezoj rezulte de la gastransito.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-04-13