MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

AŬSTRIO

Kiam akvo trovis la ŝipon

En la muzeo Albertina en Vieno troviĝas 41 000 desegnaĵoj kaj 900 000 grafikaĵoj. Ĝin fondis en 1776 la princo Albert Kasimir von Sachsen-Teschen. Ekde 1822 la kolekto estas publike vizitebla. Hodiaŭ ĝin posedas la ŝtato.

La konstruaĵo staras sur iama bastiono de la viena urbomuro proksime al la ŝtata operejo. Dum renovigo inter 1996 kaj 2003, kiam la kolekto estis fermita, estis konstruita subtera deponejo 3000 kubikmetrojn granda. Krome oni konstruis en la suba etaĝo rondajn fenestrojn por sugesti – laŭ la arkitektoj – ŝipon.

Humideco

Tamen post pluvego en junio 2009 enfluis kelkcent litroj da akvo en la novan deponejon. Bonŝance neniuj artaĵoj estas difektitaj. Tamen pro tro alta aera humideco oni devis fortransporti la valorajn objektojn, kiuj troviĝas en diversgrandaj skatoloj. Dum ses semajnoj 80 helpantoj laboris po 100 horojn semajne.

Nerespondita estas la demando, kiu pagos la kostojn – ĝis nun milionon da eŭroj. Eble kaŭzis la problemon fuŝita laboro dum la rekonstruado. Informoj pri Albertina legeblas ĉe: eo.wikipedia.org/wiki/Muzeo_Albertina.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17