MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

OPINIO

Planoj kaj prognozoj

Frank-Walter Steinmeier, la kandidato de la germana partio SPD por la kanceliera posteno postaŭtune, lanĉis novan kampanjon por redukti la kvanton de senlaboruloj. Li antaŭdirisis, ke, se oni sekvos liajn rekomendojn, senlaboreco en Germanio reduktiĝos dum la venontaj dek jaroj ĝis nulo.

Do, li vidigas al kvar milionoj da senlaboruloj laborpostenon. Vidigas, sed ruze ne promesas: „Estas eble, ke ni atingos la celon.” Sed aktuale li bezonas kampanjon por levi sin kaj sian partion el la abismo de la balotaj prognozoj. Tial meze de somerferia vakuo li lanĉis paŝon post paŝo sian planon: unue per onidiroj, poste antaŭ publicistoj, fine antaŭ la publiko.

Konkurantoj

Tamen dubas ne nur la publiko. La politikaj konkurantoj akre riproĉas la kandidaton: CDU kaj FDP pro malsincereco kaj senkompetento; maldekstruloj, ĉar ili promesis redukti senlaborecon nur je du milionoj; kaj verduloj asertas, ke Steinmeier piratis ilian sloganon, progresi per medioprotektaj projektoj.

Kion povas prognozi la legantoj de MONATO? Nu, se difinitaj partioj antaŭvidas redukti senlaborecon je kelkaj elcentoj, aliaj je duono, Steinmeier nun ja komplete plene tute, nur restas superi ilin per pli glora vizia prognozo. Ĉu ni do perspektivu, ke en dek jaroj ĉiu germano havos ne nur unu laborlokon, sed eĉ du, eble pli da? Ke ili tiam bezonos tiom da por vivteni sin kontentige?

Sed ni ne volas esti elektotaj. Tial ni ne tiom laŭte kaj ofte kaj publike prognozas, ĉar ni konas la proverbon: „Pacienca estas la papero, nur post jardeko montras sin la vero.”

Franz-Georg RÖSSLER
Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17